Pensigo sago

Naĝuloj sub ĉielo

Plaĝo Nares.

Kelkajn tagojn antaŭ somero oficiale finiĝos —aŭ almenaŭ tiaj ferioj por laboristoj— de mia privata vidpunkto en la centro de la plaĝo, cent metrojn de la bordo, ene de l' maro mi kontemplas diversajn specojn de banantoj.

Ha, se niaj prauloj levus la kapon...! En tiu tempo multaj legis libron aŭ revuon sub la sunombrelo, lulitaj de la bruo de la ondoj krevantaj proksime de siaj piedoj, kaj de tempo al tempo kontemplante la bluon de Mediteraneo, dum eble resumante tion, kion ili legis, aŭ komentante ĝin kun sia parano, dum unu el ili du sekvas per foja rigardo la aventurojn de la infanetoj, ĉar la pli aĝaj jam petolas kun siaj amikoj, multaj el kies inoj portas bikinon tiam konsideratan maldeca, jes. Sed nun la etaj du pecoj montras al ni la tutan glutearon kaj foje la elmontratan bruston sen ia honto, ke ĉio estas pro vitamino D, kiu laŭ ili estas fabrikata nur en la haŭto kaj en laboratoriopiloloj. Granda eraro: tie, kie ni fabrikas ĝin po plej granda kvanto kaj kvalito estas en la organo de la vido, la okulo, jes, tiu, kiun preskaŭ ĉiuj kovras per sunokulvitroj, kvazaŭ sia retino brulus, ĉar la stelo-reĝo alproksimiĝas al ilia sendefenda viktimo...

Sed ŝajnas, ke ne: kiam ni iras al la okulkuracisto, li pafas al ni multe pli helan lumon —aŭ almenaŭ tiel ŝajnas al ni, en la mallumo de sia oficejo — kaj nia retino restas same plata. Mi ne diras, ke oni devas rekte rigardi la Sunon, ĉar pli ol unu nekonscia homo estis blindigita pro tio, ĉar la retino havas siajn limojn, sed se oni iras al la plaĝo sen sunokulvitroj, oni ekzercos muskolojn ciliarojn, kiuj ne enlasos pli da lumo ol necese, garantiante naturan kaj efikan vidadon, samtempe savante la menciitajn muskolojn de la pigreco kaŭzita de sunokulvitroj, kiuj, se oni aĉetis ĉe optikejo, ankoraŭ havas la malavantaĝon, ke ili filtras ultraviolajn kaj infraruĝajn radioj, kiujn nia korpo bezonas, ĉar vere ankaŭ oni estas infano de la Suno, kvankam ni vestiĝas kiel altnivelaj okcidentanoj, kiuj neas ĉi tiujn aferojn. Kaj se la sunokulvitrojn oni ne aĉetis ĉe optikejoj, ili trompas la pupilojn, kaj ili malfermiĝas pro la mildigo de videblaj sunaj radioj, kaj ultraviolaj kaj infraruĝaj radioj venas en la okulojn per pli granda mezuro, kaj tio ja estas danĝera por la retino. Resume, sunokulvitroj estas maloportunaj, se ili estas bonaj, kaj danĝeraj, se ili ne bonas.

Kaj pli malproksime oni vidas aliajn banulinojn de alia kredo, kiuj merĝas en la akvon vestitaj de la kapo ĝis la piedoj, dum iliaj geedzoj banas sin en la samaj bankostumoj kiel ni. Estas ankaŭ kuraĝaj virinoj, kiuj sunbanas kun nudaj brustoj, kiuj finfine neniun ŝokas plu, ĉar neniu atentas al ili. Kaj liaj kunuloj ŝajnas ne multe zorgi pri tio, ke siaj amatinoj, aŭ edzinoj, aŭ patrinoj, tiamaniere sin montras, ĉar ili estas tie por aliaj aferoj, kiel bone amuziĝi sen freneziĝi pro tiaj sensencaĵoj. Tamen, inter tiaj virinoj estas ankaŭ tiuj, kiuj rigardas vin kun malafabla vizaĝo, kvazaŭ dirante kion diable vi rigardas?... Nu, alian tagon ni diskutos pri ĉi tio...

Finfine estas tiuj, kiuj formas rondojn en la akvo rakontante unu al la alia aferojn pri laboro aŭ libertempo, sen zorgi, ĉu estas naivaj oreloj aŭskultante ilin, ĉar oni aŭdas ilin, de kelkcent metroj for kvankam oni komprenus ilin, se ili ĉiuj ne parolus samtempe.

Kaj unu, kiel la Frenezulo sur la Monteto, kiel diris la Liverpulanoj, kuŝas kiel eble plej longe, silenta tie meze de tiom da bagatela interparolado, interrompita hodiaŭ matene de roko. kiu falis hazarde de la ĉielo, ŝajne senrimarkate krom tiu, kiu en tiu momento havis alian kialon senti sin dankema esti viva, ĉar ĝi falis dek metrojn for de lia kapo... Ĉar oni diras, ke ĉiujn dek kvin tagojn — kvankam mia kredo estas, ke ĝi okazas ĉiutage — objekto falas de la ĉielo sur ĉi tiun vagantan planedon, kiun ni nomas nia, ĉar ni naskiĝis sur ĝi. Tiuj korpoj, kiuj venas trans la ĉiela imperio —tio estas, spaco kosma— brulas survoje al la grundo, kaj preskaŭ ĉiuj el ili volatiliĝas antaŭ atinĝi ĝin pro la frotado, kun 300 kilometroj da gasa tavolo— nomata atmosfero— kiu kontraŭas ĝian falon; sed tamen kelkaj estas tiom grandaj, ke ili atingas la grundon, foje je grandeco de pinglo, foje oranĝo, foje ŝuskatolo, aŭ muro, aŭ tuta futbalkampo, sed kiel plej verŝajne ili falas en la maron, kaj pro tio oni ne rimarkas. Foje ĝi trafas homon en la kapon, kaj li mortas, kompreneble, per tuja maniero. Kekaj diras, ke li estis trafita de fulmo, aliaj, ke akcidento ilin forprenis, kaj aliaj, ke ili vaporiĝas tiel, ke ili malaperas kaj neniu revidos ilin. Oni diras, ke ĉiujare pli ol 16 000 homoj malaperas en la mondo sen reaperi.

Ne ĉiuj estas viktimoj de meteoritoj, kompreneble, ĉar bedaŭrinde ne mankas krimoj, veraj akcidentoj aŭ homoj, kiuj perdas la sencojn de aferoj pro malsano aŭ aliaj kaŭzoj, kiujn oni eble neniam komprenos. Sed ĉi tiu glub-o!, kiun mi aŭdis kaj vidis malaperi sub la akvojn de plaĝo Nares pensigis min pri multaj aferoj tiun tagon.

Kaj dume la grupoj da ŝprucistoj daŭrigis kun sia babilado, kvazaŭ nenio estus ĵus okazinta. Nenio, nenio, kio ne okazas ĉiutage, okazis. Krom mi estis tie kaj mi vidis ĝin. Kaj nun vi ne kredas min, kaj vi faros tre bone, ĉar vi ne devas zorgi la tutan tempon, ke ŝtono falos de la ĉielo kaj prenos ĉiujn viajn ideojn kaj la reston de via ekzistado sur la teron aŭ al la fundo de la maro. Ja oni okupas iom malpli ol kvinonon de kvadrata metro, kaj el tiuj estas 510 065 664 600 en la mondo, tio estas kvincent dek miliardoj, sesdek kvin mil ses milionoj, sescent kvar ses cent mil kvadrataj metroj, do la probableco, ke unu el tiuj falas ĉiujn dek kvin tagojn, estas unu el 2 550 328 323 (por ne lacigi la leganton, pli ol du bilionoj kaj duono), se matematiko ne trompas min, aŭ mi ne ĝuste interpretis ĝin. Sed en ambaŭ kazoj, la probableco ankoraŭ estas tro malbona por ke oni zorgu pri tiu sensencaĵo.

Kaj dume, oni daŭre baniĝas dum la resto de somero, se oni loĝas proksime de la plaĝo, dum ĉi tiu kosmoŝipo, kiu vojaĝas sen piloto aŭ itinero-mapo tra la kosma spaco senzorge ĉar, kiel amiko iam diris al mi, kiam mi diris al li, ke ni veturas sur ĉi tiu sidera aŭto je cent naŭ mil kilometroj pohore, ke tio estas filozofio. Ĉar oni prenos nenion de ĉi tiu vivo, krom tio, kion nia animo spertis. Vi bone baniĝu.


Kajeroj ~ Kajero 133ª ~ En PDF (paĝo 5ª)