Bonvolu ridi..., sed ne tro!
Kata konversacio:
Surtegmenta kato bojas laŭte. Aŭskultinte, alia kato protestas:
—Kato! Kial vi bojas kaj ne miaŭas?
—Diable! Ĉu mi ne rajtas praktiki alian lingvon?
Literatura opinio:
Diras eldonisto al nova verkisto:
—Via libro tuŝis mian koron.
—Ho!, dankon! Kial do?
Cinike respondas eldonisto:
—Mi sentis kompaton!
Angla leciono:
Demandas instruisto:
—Kiel diri en la angla lingvo La kato falis en akvon kaj droniĝis?
—De kat pataplaf en ŭoter and no mor miaŭ miaŭ.
Edzina vivo:
Amikino demandas al ĵusa edzino:
—Kiel fartas via edzina vivo?
—Mi ne povas plendi.
—Do, ĉu ĉio en ordo?
—Ne, mi ne povas plendi, ĉar mia edzo sidas apud mi.
Seksa konsulto:
—Filo, ni devas paroli iomete pri seksa vivo...
—Bonege, paĉjo! Demandu, demandu!
En probalota kunveno:
Politikisto harangas aŭskultantaron:
—... ĉar ĉiuj laboristoj estas egalaj!
—Kaj laboristinoj? —demandas knabino.
—Nuuuu..., jes, vi pravas: ankaŭ ĉiuj laboristinoj estas egalaj!
Pajaca respondo:
—Toĉjo, kien vi iras? Ĉu vi iras preĝejen?
—Ho, Kanjo, ne, mi ne iras preĝejen.
—Ho, ĉu vi iras hejmen?
—Ne, ankaŭ ne mi iras hejmen.
—Ĉu vi iras lernejen?
—Ne, mi ankaŭ ne.
—Ĉu vi iras vendejen?
—Ne, ankaŭ vendejen mi ne iras.
—Do, kien vi iras, Toĉjo?
—Ho, Kanjo, vi ne bone demandas: mi ne iras, mi venas!