Ŝajnas, ke ni jam estas en la Milito Monda. Ne je la Unua, ne je la Dua, sed je la Tria estas la venkita, diras fama proverbo hispana... Kaj venkataj ni estos, certe.
Unue pri la vero. Due pri ekonomio, kaj trie, eble pri detruo atoma. Oni diras, ke Usono uzis atombombon en la milito de Irako, kaj pro tio ili venkis tiom facile: malaperinte la armeon irakan, ne estis problemo por la soldatoj usonaj konkeri la landon. La problemo nun estas, ke se rusa armeo uzas atombombon, Ukrainion ili konkeros tiom facile. Pro tio Usono ne volas sendi siajn soldatojn tie. Ŝajnas, ke Ukrainio provizas la mortotojn, kaj Usono aŭ Eŭropo provizas la militon. Kaj laŭ mi tio estas malmorala, maljusta kaj maldemokratia: ĉion por la popolo, eĉ kontraŭ la popolo, ĝisdatante faman hispanan frazon (todo para el pueblo, pero sin el pueblo: ĉio por la popolo, sed sen la popolo, kiu estis la batalkrio de klerismuloj je la 19ª jarcento, kiam la ideojn de la franca revolucio estis adoptiataj en Hispanio inter la klerisma kasto eble ĉar ĝi ignoris kiom da sango ili kaŭzis en la najbara nacio.
Ne, Usono ne plu deziras katastrofon denove, simila al tiuj, kiuj okazis en siaj militoj de Vietnamio, Koreujo aŭ Afganio, dum kiuj multaj usonanoj mortis, pro tio, ke ili ne havas bonajn generalojn, kiel McCarthur aŭ Patton. Sed eĉ se ili ilin havus, bonaj rezultoj en moderna milito ne plu kuŝas sur bona strategio aŭ milita sperto, sed sur teĥnologio de morto, kaj ili ne scias, ĉu Rusio havas egalvaloran maŝinaron kaj sciencan avantaĝon kiel ili, do ili ne riskas siajn soldatojn, ĉar ili havas familianojn, kiuj voĉdonos poste, kaj la misfaroj de Prezidento povas doni povon al alia grava partio usona. Partio, kiu neniam provokintus tiun militon.
Mi iam pensis, ke la imperio usona estas pli valora ol tiuj el la pasinto, ĉar ili ne subpremas konkerintojn kaj ne okupas ties landon, kiel aliaj imperioj faris pasintece, sed pristudante pri la Hispana Imperio, mi konkludas ke neniu alia imperio, eĉ usona, valoras eĉ dek procento ol tiu hispana konsiderante la bonajn aferojn, kiujn hispanoj faris en Ameriko kaj Oceanio: universitatoj, hospitaloj kaj ŝoseoj. Kiam Usono venkis Hispanion je 1898ª kaj sekve forrabis la restantan imperion hispanan, ili mistraktis indianojn —fakte genocidis ilin en Nordameriko—, malestimis Kubon kaj kubanojn —ili nomis la insulon nia postkorto— kaj persekutis la uzon de la hispana lingvo kaj kulturon, inkluzive de la religio katolika en Filipinoj —male al tio, kion faris hispanaj monaĥoj, kiuj verkis gramatikojn de surlokaj lingvoj, kaj uzis ilin disvastigi siajn kulturon kaj religion inter indianoj—, kaj oni povas do aserti, ke la veraj perdintoj de tiu milito estas Kubo, Portoriko, Filipinoj kaj Gŭam', inter aliaj posedaĵoj hispanaj en la Pacifika Oceano. Sed banditoj kaj teroristoj malbonfartigis usonanojn en Filipinoj kaj kelkaj aliaj landoj konkeritaj, kaj ili ne deziris ekloĝi tie. Tio kontraŭstaras la ekloĝadon trijarcenta de hispanoj en Ameriko, tiel ke ties praidoj amis sian landon tiel, ke ili kredis, ke ili indiĝenas de tie, kaj sekve deziris sendependiĝi de Hispanio reagante al sirenkantoj de angloj—, sen konsideri, ke nek ili mem estis usonanoj, nek Hispanio estis Britio. Pro tio baldaŭ post la sendependiĝo de Sudameriko, la angloj forprenis multe pli da oro en kelkaj monatoj el la hispanoj dum tri jarcentoj, lasante surloke nenion, kontraŭe al la restaĵoj hispanaj, nome universitatoj, hospitaloj kaj ŝoseoj... Fakte en Portoriko nun estas malpli da tiuj lastaj ol dum la hispana rego.
Pro tio la imperio usona estas —britstile, ni vidu— mona kaj ekonomia kaj ne politika.
Ne, hegemonii la mondon mone estas pli malmultekoste ol okupi foran landon, kaj oni povas vidi tion pri Germanio: dum jardekoj la armeo de Usono okupis parton da ĝi, kaj poste la armeo forlasis ĝin kaj lasis la germanojn mem zorgi pri sia lando kun kondiĉoj: la politika kasto regas sed reprezentas ne la popolon, sed la interesojn de Usono. Nun Germanio estas la plej grava lando en Eŭropo, kaj per sia hegemonio ĝi servas la interesojn de Usono. Pro tio Eŭropo estas en la Milito de Paĉjo, —Usono aŭ Biden, vi elektu—, tiel ke Usono ne riskas usonajn vivojn sur tiu milito nuna, ukraina milito. Ĉu ni hispanoj devas partopreni iel ajn en tiu sensenca milito? Laŭ mi tio estas sufiĉa kialo forlasi la Eŭropan Komunumon kaj NATOn mem. Jes, eble ni havos problemojn kun Maroko, sed ili solviĝos per malpli da kosto ol se ni enmiksiĝas en milito kontraŭ Rusio, kiu ĉiam estas amiko nia. Fakte ni neniam militis kontraŭ Rusio, sed ni jam spertis militon kontraŭ Usono, kiun tiu lasta komencis pere de mensogoj kaj troigoj.
Simile al tio, kio okazis en Germanio, kiam Diktatoro Franko mortis, Usono dezegnis tian ĉi Demokration, kiun oni diras, ke ni ĝuas. Nome: ke la deputitoj ne reprezentas la popolon, sed la interesoj de Okcidento, tio estas, Usono. Do tio —laŭ mi— estis pli grava malvenko ol tiu de 1898ª: tiam Usono akiris nur pecojn da lando, sed realo konstatigis al ili, ke tio estas multekosta. Jam la angloj montris al ili —per sia perfida agado en Sudameriko— ke estas multe pli profitinde aĉeti tutan politikan klason indiĝena, tiel, ke ili agos profite al usonaj interesoj. Kaj la armilo ne plu estis pafiloj aŭ tankoj, sed mono. La artikoloj 6ª de nia konstitucio —notu, ke oni diras, ke ĝi estas kopio de la Germana konstitucio— diras, ke la suverenecon de la lando havas politikaj partioj, sed ne la civitanaro; dum artikolo 99ª diras, ke ne ekzistas sendependeco inter la leĝodona kaj la ekzekutiva povoj. Eble ili hontis dependigi la juĝan povon, sed pri tio jam zorgis la socialisma partio sen opono de la aliaj, kiuj ankaŭ deziras parton de la kuko por si mem, se ili iam atingas povon, kaj tion jam montris PP (cinika nomo, Popola Partio, kiu tute ne zorgas pri la popolo). Ververe kaj la socialisma kaj la popola ne estas maldekstra aŭ dekstra partioj, sed socialdemokrataj, kaj tio signifas, ke ili regas dorse al la popolo, kaj serve al la interesoj de Usono, kiun oni eŭfemisme nomas Okcidento. Tamen ni, hispanoj, ne estas germanoj. Ni ne malvenkis militon, kiu Usono venkis por ni, kaj sekve ni ŝuldas nenion bonan al Usono, kaj ankoraŭ Usono ŝuldas al ni multe da mono: tiun, kiun ili deprenis de ni post la milito, kiun ili kaŭzis je 1898 pro falsaj akuzoj, kaj ankaŭ tiun monon, kiun ili agnoskis, ke ili ŝuldis al ni kiam la hispana armeo Gvidata de Bernardo de Gálvez venkis la batalon de Pensacola je 1781. Se oni aldonas la valuton de la inflacio de post tiom da tempo, Usono ŝuldas al ni multaj milionoj da dolaroj. Tamen kaj politikistoj kaj komunaj civitanoj nun estas allogita de mono kaj komforto, kaj necesas granda dozo da digneco kaj kono de historio regajni liberecon kaj institucii veran demokration en Hispanio.
Sekve ni diru denove: Ne al tiu sensenca milito de Paĉjo!