Redaktore sago

Kial baloti?

UrnoDe pli ol kvardek jaroj politikistoj petegas de ni, ke ni balotu, eĉ ne al ili mem, sengrave al tio, kiun partion oni voĉdonas, kondiĉe, ke oni balotu. Ĉu tio ne estas suspektinda?

Sed se oni rigardas la Hispa­nan Konstitucion de 1978ª, oni trovas la solvon ĉe ties artikolo 6ª, kie oni povas legi, ke la ma­ni­ero per kiu civitanoj povas par­topreni en la politika vivo de la lando estas per partioj politikaj, kies fermitajn listojn faras la gvi­dantoj de la koncerna partio. Pro tio ili blekas ĉiubalote por tio, ke oni voĉ­do­nu. Sed voĉdoni signi­fas, ke oni akceptas, ke regu la prezidanto no­mumita de la Parlamento, no­me tiu, kiu gajnis plej grandan nombron da depu­ti­toj. Kaj tio estas troigo, ĉu ne?

Eble oni trovas tion normala, kaj tia estus, se oni dirus, ke oni vivas en partitokratio, tio estas, regado de politikaj partioj, sed oni ade diras, ke oni vivas en demokratio, nome, regado de la popolo. Sed se la popolo ne eni­ras politikan partion, la popolo regas nenion. Kaj se popolano eni­ras ĝin, li aŭ ŝi ne reprezentas la popolon, sed sian partion... Kaj tio estas trompo, kaj kon­dutas el korupteco.

Deputitoj decidas la kvanton de sia salajro, kaj ankaŭ sian ko­tizon al sociala asekursistemo. Kaj tio estas kial humila mil­eŭ­risto pagas pli altan procentaĵon ol deputito, kiu ricevas trifoje ­—ofte kvinoble pro diversaj aliaj konceptoj— pli altan salajron.

Se popolano simpla kontraŭas leĝon, rapide juĝisto povas sen­di lin aŭ ŝin en karceron, aŭ ri­ce­vas monpunon. Sed depu­ti­toj ha­vas aforamienton (tio estas, jur­privilegion), kio signifas, ke se juĝisto suspektas, ke li aŭ ŝi kri­mis, oni devas peti specialan per­­meson de la parlamento his­pa­na por ke tiu persono ricevu juĝan procedon. Konsiderante, ke la Prezidento havas la plej­grandan kvanton da deputitoj en sia partio, tio signifas, ke Prezidento povas fari ion ajn  sen ricevi punon, ĝis kiam li aŭ ŝi ne plu estos prezidento. Sed eble la koncerna krimo jam pres­kriptiĝis. Sekve, oni ne povas kontroli la Prezidenton en His­panio, ankaŭ ne la Parla­men­­ton, ankaŭ ne la jugistojn mem, ĉar ilin nomumas la Parla­menton.

Do, pro tio ke la prezidento, parlamento kaj ia ajn povo en Hispanio ne reprezentas min, mi ne voĉdonos. Kaj mi invitas vin fa­ri same. Vivu respubliko konstitucia!

Jesuo, redaktoro

Kajeroj ~ Kajero 128ª ~ En PDF (paĝo 3ª)