Politiko sago

Pri reĝa pardono

Tial Reĝo Filipo 6ª ne povas pardoni independistojn katalunajn.

Tiun artikolon mi povus titoli Malferma letero al Isabel Díaz Ayuso, Ayuso miaopinie la sola nuna politikisto, kiu indas respekton kaj kredecon, ĉar ĉiuj aliaj ne ĉesas profiti al sia propra intereso, kaj ŝi —male al komunaj politikistoj— dediĉas siajn fortojn al bonfarto de tiuj civitanoj sub sia zorgo. Tamen mi komencas mian argumenton per amika kontraŭ­postulo, ĉar vi, prezidantino de la Madrida Komu­nu­mo —kaj eĉ se vi estus nur nekonata po­liti­kisto, kiel vi estis, kiam via amiko Pablo Casado decidis kandidatigi vin ĉar li ne sciis, ke vi estas pli brila ol li— vi devus bone legi la hispanan konstitucion kaj apliki ĝin sen iamaniere interpreti ĝin, ĉar por fari tion ekzistas juĝistoj. Sed vi, kiel la aliaj politikistoj de via kordo kaj tiuj aliaj de ĉi tiu malkonkorda gitaro, kiu estas Hispanio, aĉetis la mensogojn de la maldekstro sen pridubi ilin eĉ unu fojon.

Ni vidu, kial mi diras ĉi tion:

  1. Artikolo 62-i de la Hispana Konstitucio, —bedaŭrinde la sola, kiu ankoraŭ nun validas en nia lando— diras, ke apartenas nur al la Reĝo la ekzercadon de la rajto de graco laŭ la leĝo, kiu ne eblas koncesii ĝeneralajn pardonojn.
  2. Du artikoloj poste, 64-1, diras, ke la agoj de la Reĝo estos alsubskribitaj de la Registara Prezidanto, aŭ laŭokaze de la kompetentaj ministroj.
  3. Kaze de duboj, la punkto 2 de tiu artikolo diras, ke la homoj, kiuj alsuskribas la decidojn de la reĝo, respondecos pri ties agoj, ne Lia Majesto.
  4. 4 Ĉar mi ne konsideras min tro klera, mi devis iri al la Vortaro de la Reĝa Akademio de la Hispana Lingvo (brutale referencata DRAE, kiam oni devas diri DRALE) por ekscii, kio estas "alsubskribi". Kaj mi trovis la jenon: Rajtigi alian dokumenton per la persono leĝkapabla fari tion.
  5. 5 El tio ni povas eltiri du aferojn:
    1. a) Ke la Reĝo povas fari ĉion, kion li volas, kaj la Registaro devas alsubskribi ĝin, se oni akceptas la iomete imperativan karakteron de la ostempo en nia lingvo.
    2. Tamen mi preferas la alian eltiron:
    3. b) Por tio, ke la la dokumento havas valoron, ĝi devas esti alsubskribita ankaŭ de la Prezidanto de la registaro aŭ de la Ministro de la koncerna afero; se oni ne akceptas la imperativan karakteron de la ostempo. Esas klare, ke la punkto 64-1 havas la verbon alsubskribi per pasiva voĉo, kaj tial tiu, kiu faras la agon, estas la Reĝo kaj tiu, kiu subtenas ĝin per alsubskribo, estas la Prezidanto de la Registaro, kaj ne la malo. Sekve, tio signifas, ke:
  6. Pedro Sánchez Castejón NE POVAS decidi pardoni iun ajn. Tio estas la prerogativo de la reĝo kaj de neniu alia, kiel okazas en ĉiuj landoj, ĉar pardono estas donita de la ŝtatestro, kaj ne de la ekzekutivo, kiel la maldekstro mensogas vaste ajn. Se Filipo la 6ª decidus pardoni la katalunajn puĉistojn, Pedro Sánchez povus kontraŭi ĝin, kaj tiam tiu pardono ne estus permesita. Sed se la prezidanto aprobus ĝin, tiam la respondeco pri ĝi ne apartenus al la reĝo —tie vi eraris, Izabela: la reĝo neniam estus komplico. Li donas ĝin ĉar li volas kaj ekzistas neniu ebla diskuto— sed nur de la Prezidanto de la Registaro. Do:
  7. Pedro Sánchez ne povas promesi, kaj sekve li ne devis promesi, pardoni la kondamnitajn katalunajn krimulojn, sed ĉiuokaze peti tiun gracon al Lia Moŝto Filipo la 6ª, kiu povus rifuzi fari ĝin, kaj tiaokaze la Prezidanto havus nenion por fari, sed akcepti la rifuzon, kaj alfronti la sekvojn de la malplenumo de sia promeso, kiu ne estis en lia povo fari. Same kiel se li promesis al la katalunoj fondi kolonion sur la Luno, pli malpli ...
  8. Sed estas io pli, ne foriru ankoraŭ:
  9. Artikolo 6-h donas al la Reĝo la superan komandon de la armeo kaj la ĝendarmaro.
  10. Artikolo 2 kondiĉas, ke la Konstitucio baziĝas sur la nesolvebla unueco de la Hispana Nacio, kaj de la komuna kaj nedividebla patrujo de ĉiuj hispanoj.
  11. Pro ĉio ĉi, ke ni scias legi ilin kaj ni legas la konstitucion, ni scias, ke en ĉi tiu stato, la Reĝo rajtas per nia Magna Carta —eĉ se ĝi estas donacita kaj ne efektive eliras el la popolo— por eksigi la nunan registaron pro ties atako al la unueco de la lando, kaj kunvoki novajn balotadojn, kvankam estus bone, se intertempe ĉiuj partioj, kiuj ne ĵuras obei la hispanan konstitucion de 1978, estus malpermesitaj, almenaŭ tiel longe kiel ĝi estas ne ellaborita kaj aprobita per referendumo de kvalifikita plimulto de ĉiuj partioj, hispanoj, sen timo de involucio, kiel okazis en 1978.

  12. Artikolo 8-1 kondiĉas, ke la Armitaj Fortoj havas la mision garantii la suverenecon kaj sendependecon de Hispanio, defendi ĝian teritorian integrecon kaj la konstitucian ordon.

Pro ĉio ĉi, admirita Izabelin', vi ne eraris tiel same kiel via partia estro kaj aliaj politikistoj —ne paroli pri la oficialaj kaj privataj malinformantoj en ĉi tiu taŭra felo— sed vi iomete seniluziigis min, kiam vi retiris viajn vortojn nur kelkajn horojn post kiam vi estis tiel brila. Sed ne, la reĝo ne povas perfidi, ĉar li estas la objekto de ĉiu ebla perfido en ĉi tiu lando, tiel ke ĉiu perfido al Hispanio estas perfido al la reĝo. Kaj ĉiu perfido al la reĝo estas perfido al Hispanio, kiu estas la tutaro de la homoj, kiuj loĝas en Hispanio, la Reĝo inkluzivita.

Sed, ĉiuokaze, mi pensas, ke ĉi tiu lando bezonas pli da politikistoj kiel vi, Isabel Díaz Ayuso, sen hakaj vortoj kaj sen la ideo de muzelo malhelpanta vin diri kaj fari la ĝustan aferon por servi la hispanojn, kio estas la maksimuma aspiro de ĉiu vera politikisto. Mi konsideras la ceterajn viajn kolegojn malbenitaj politikistoj, kaj preferinde ili ĉiuj rezignus siajn postenojn kaj estus anstataŭigitaj de veraj politikistoj, kiel vi kaj Cayetana Álvarez de Toledo, ĉar vi komprenas kion fari kaj diri, kaj vi faras ĝin kaj vi diras ĝin. Neniam bedaŭru tion. Pli bone estas peti pardonon ol permeson, kiel vi iam diris.

Kaj se neokupataj leganto bonvolas, oni povus legi la rakonton, kiun mi publikigis antaŭ kelkaj monatoj en mia retejo (bedaŭrinde nur en la hispana, nune) pri envio, kiu plene tuŝas ĉi tiun temon.


Kajeroj ~ Kajero 120 ~ En PDF (paĝo 7ª)