Plej eble leganto surpriziĝas legi tiun titolon. Sed oni povas miri pri la stultaĵoj, kiujn diversaj registaroj de Hispanio jam faris laŭ nia historio.
Mi memoras, ankoraŭ studante mi ĉe universitato, ke profesorino pri Historio de Usono rakontis al ni, ke laŭ la historio de tiu lando, ĉiam venis providenca politikisto, kiu bone faris por la bonfarto de ties civitanoj. Senjuĝe al tiu usonemo de mia profesorino, mi rigardas la historion de Hispanio, kaj konkludas, ke tiu ne estis la kazo de nia lando de post Isabel' la Katolikistino. Nun malsanuloj de estantismo eble konsideras ŝin rasisma kaj kulpa pri multe da pekoj kontraŭ tiu verŝajna religio nova, Politika Korekteco, sed precize ĉar ŝi uzis religion katolikan por unuecigi la tutan landon, ŝi faris bonan politikon por la bonfarto de siaj subuloj. Ŝi diktis leĝojn por ke oni respektu indianojn, ke oni ne perforte konvertu ilin en katolikojn, male al tio, kion ignorantoj hodiaŭaj asertas sen scii pri tio, kion ili diras, nur pro tio, ke ili estas mezvaloraj kaj deziras, ke elstaruloj de istempo estu rigardataj desupre por senti sin gravaj. Tamen rigardi desupre postula esti grandaj, kio ili ne estas.
Mi parolos poste pri la nuna registaro de Hispanio, sed ni vidos, ke la afero venas el isforaj tempoj. Kiam nia lando havis imperion laŭ la tuta mondo, Napoleon' invadis ĝin, kaj dum tiu ĉi katastrofo la supozata alianculo de hispanoj, Britio, organizis la ribelon de la supozataj kolonioj —fakte ili estis provincoj de Hispanio, organizitaj kiel vicregnoj— kontraŭ la patrina patrio, kiu finis kun enpoŝigo de multe da oro amerika al Britio, kaj ankaŭ ŝuldoj, kiuj en la kazo de Peruo finis pagiĝi en la 20ª jarcento. Usono profitis la ŝancon je 1898 por militi kontraŭ la potenco, kiu helpis ilin sendependiĝi de Britio unu jarcenton antaŭe, konkludante per la forrabo de Kubo, Porto-Riko kaj Filipinoj, en kiuj ili propagandis daŭre kontraŭ la lando, kiu donis al ties popoloj siajn kulturon, lingvon kaj religion, provizinte tricentjaran pacon, kiu finis tuj post la sendependiĝo. Simon' Bolivar mem konfesis, kelkajn jarojn poste, ke ili atingis sendependiĝon koste al ĉio alia. Tio ne ŝajnas tre inteligenta. En Kolombio li ordonis mortigi tribojn de indianoj pastunaj, kiuj dum tri jarcentoj pace vivis sub la regado de Hispanio, pro tio, ke ili deziris daŭre esti hispanaj. Estas maldece, ke nun civitanoj de tiuj landoj, Kolombio kaj Venezŭelo, akuzu Hispanion pri genocido, kiu ne okazis ĝis kiam liberiguloj Bolivar kaj San' Martín' aperis.
Sed ne sole en Ameriko estis stultaj registoj. Je la 19ª jarcento estis ŝoka invento de hispano Izaak' Peral': submarŝipo. Ĉu la registaro tiutempa profitis la ŝancon gajni la plej grandan povon en la mondo kaj reakiri la respekton kaj influon en la tutan mondon, kiun ĝi iam havis? La registaro prezidata de Práxedes Sagasta malapogis la projekton, kaj nur la interveno de la reĝino regenta María Cristina ebligis produkti prototipon, tiel ĉesante esti teoria afero, kaj je 1888 la unua submarŝipo navigis sukcese unuafoje en Kartageno. Sed postaj ministroj Jozefo María Beranger kaj Rafael' Rodríguez Arias ne nur ne apogis la fabrikadon kaj disvolvon de la invento, sed apogis kampanjon fifamigan pri la inventinto, kiu devis forlasi la mararmeon por libere klarigi antaŭ publika opinio la veron pri sia invento. Germanoj akiris egan potencon dum la Dua Mondmilito danke al submarŝipoj, sed hispanoj jarcentduonon antaŭe pro stulteco da nia tiama registaro oponis ĝin, neante tiel la landon unuan gravecon en la mondo, kiel ĝi ne havis de la 16ª jarcento. Germanoj provis konstrui imperion en sia tempo, hispanoj jam havis imperion siatempe, kiun ili ne sukcesis defendi. Admiralo Dewey konfesis, ke nur unu submarŝipo povintus malebligi la venkon de la usona mararmeo en Filipinoj —Cavite—, sed bedaŭrinde por Hispanio, tiu submarŝipo jam inventita de kartagenano, kaj funkcianta, ne estis tie. Ĝi jam povis ĵeti torpedojn. Du submarŝipoj povintus submarigi la tutan mararmeon usonan, kiu atakis Kubon je 1898. Sed tiuj du submarŝipoj ne ekzistis pro stulteco de la registaro de Hispanio. Pro tio la Imperio Hispana malaperis, kaj nun ni estas sengrava lando en la mondo.
Estantistoj eble obĵetos, ke danke al Dio ne plu estas imperio hispana. Tamen, estis Brita Imperio poste, kaj Usona imperio nun, kaj eble en la ĵusa estonteco estos imperioj Ĉina aŭ Rusa... Sed ni vidu, ĉu Britio donis britan civitanecon al siaj subuloj de la kolonioj, aŭ Usono faras same en siaj konkeritaj landoj. Se germano aŭ japano deziras vivi en Usono nun, ili ne povas pledi, ke ili havas usonan civitanecon pro tio, ke ili jam estis konkeritaj de la Imperio Usona dum la Dua Mondmilito. Male, en Usono nigrulo rajtis edziĝi al blankulino nur en la lasta parto de la 20ª jarcento, dum en Sudameriko tiun rajton garantiis jam reĝino Isabel' kvin jarcentoj antaŭe. Usono sendependiĝis ĉar ili ne havis voĉon en la Brita Parlamento, tamen indianoj havis voĉon en la Konsilantaro de Indianoj laŭ la tuta Ameriko hispana. Indianoj de Hinda Kolonio de Britio neniam estis civitanoj britaj, tamen indianoj de Sudameriko estis subuloj de Kastilio, samrajtaj kiel tiuj naskiĝintaj en Kastilio mem, de la unua tago, kiam hispanoj alvenis en Amerikon. Pro tio estas imperioj kaj imperioj. Kaj neniam estis du samaj. Romianoj forviŝis la kulturojn de la popoloj, kiujn ili konkeris. Hispanoj kreis katedrojn pri keĉŭa kaj gvarania kaj aliaj indianaj lingvoj en la unuaj universitatoj kreitaj en la tuta kontinento. Sed tion faris inteligentaj registaroj de Hispanio.
Bedaŭrinde, ne ĉiu registaro de Hispanio estis inteligentaj. Idiotaj registaroj rifuzis konstrui submarŝipon tiam, kiam Hispanio plej bezonis ilin. Alia idiota registaro rifuzis protekti kaj disvolvigi aŭtogiron de Johano de la Cierva, kaj sekve li devis trovi apogon en Britio kaj Usono je la 20ª jarcento. Alia idiota registaro provis depreni rajtojn al civitanojn, kiuj ne akceptis la dogmojn komunismajn dum la tiel nomata Dua Respubliko, kiu nek estis dua, nek estis respubliko. Ne estis dua, ĉar la tiel nomita Unua ne estis ankaŭ respubliko, ĉar Respubliko estas la afero de ĉiuj, kaj la unua estis la afero de tavolo de politikistoj, kiuj regis dorse al popolo kaj ties bezonoj. Same faris la politikistoj de la reĝimo starigita fraŭde je 1931, sed ili almenaŭ serĉis la aprobon de la popolo, trovante ĝin nur en parto de la civitanaro. Ili promesis tion, kion ili poste perfidis, kaj la afero alfluis al senpunaj murdoj kaj bruligo de preĝejoj kaj forrabo de artaĵoj kaj valoraĵoj pro la bono de la celo.
Kaj tio venigas nin al konsidero pri la nuna registaro. Ĝi estas la plej malbona aspekto de la mizera reĝimo de rego de partioj politikaj, la partiokratio, kiun ni suferas de 1978. Mi akuzas pri misuzo kaj troigo de povo al ĉiu registaro memnomita demokrata, sur kiu la civitano komuna havas neniun kontrolon kaj pri kiu reganta elito neniel respondecas. Diri, ke niaj regantoj nunaj estas idiotaj estus troige, ĉar ili nur faras tion, kion povas esperi homoj, kiuj voĉdonas ilin, sciante, ke ili perfidos sian programon prielektan laŭ siaj profito persona kaj ideologio. Pro tio ili devigas sur nin kondutojn strangajn al ni, kaj leĝigas pri aferoj, kiuj tute ne zorgas aŭ konvenas al ni.
Eble iam venos denove registaro hispana inteligenta, kiu forviŝos ĉiujn ĝiajn senutilajn leĝojn, kaj agos favore al popolo, kaj ne al si. Ni esperu, sed ni agu, por ke tio okazos.