Kulturo sago

All you need is love!

Ĉio, kion oni bezonas, estas amo!, diris The Beatles je la 25ª de junio de 1967, antaŭ 50 jaroj kaj unu monato je la momento, kiam mi verkas ĉi tion. Mi tiam ne bone komprenis kial ilia kanto komencis per la unua parto de la himno de Francujo, La marseljeso, en la unua programo televida tutmonda, Our World (Nia mondo), en kiu multaj landoj partoprenis, elsendante po kelkaj minutoj. BBC (la oficiala brita televido) mendis tiujn minutojn al plejfama brita aro da kantistoj tiutempa, kaj ili produktis tiun kanton.

Sed la kanto enhavas ankaŭ aliajn melodiojn, nome Beatles Elpensaĵon 8ª en F (transportitan en G-n, de germano Johan' Sebastjan' Baĥ'), Greensleeves, (Verdmanikulinon, brita popolkanto atribuita al reĝo Enriko 8ª), En la sinteno (In the Mood, kanto de usona Glenn Miller), pecon de Ŝi amas vin (She Loves You, kanto de The Beatles mem), kaj la finon de la Marŝo de la Princo de Danio (de Jeremiah Clarke, brito de la 17ª jarcento).

Multaj britoj protestis pri tio, ĉar temis pri io de la propra lando, kaj ne internaciaĵo, sed ili diris, ke ankaŭ temis pri monda televido, sed ĝi iĝis baldaŭ himno de paco.

Ne suprize, laŭ mi, ĉar mia eltrovo, la unuaj notoj reprezentas kanton de batalo. La unuaj vortoj, kiun ili ne kantis, sed estis ludita de fanfaro, fakte diras Ni ekiru, infanoj de la patri', la tago de glor' jam alvenis. Kontraŭ ni de la tirani' la sanga brako estas levita..., kaj tiel plu iras la vortoj al pli kaj pli da perforta lingvaĵo, kiu iras en la dua stanzo al vortoj pri tranĉi la kapojn de gereĝoj kaj aliaj, kiuj oponas al ili. Al tiuj vortoj de tiuj, kiuj supozeble defendas Liberecon, Egalecon kaj Fratecon, The Beatles oponas la refrenon Ĉio, kion vi bezonas, estas amo! Sed por kio? Dekomence ili klarigas: estas nenio, kion oni povas fari, kion vi ne povas fari, estas nenio, kion oni povas kanti, kion vi ne povas kanti, nenion oni povas diri, sed vi povas lerni ludi la aferon..., vi nur bezonas amon! Se vi amas, vi povas fari ĉion. Kaj tio estas bona kaj bela mesaĝo, ĉu ne?


Kajeroj ~ Kajero 120 ~ En PDF (paĝo 10ª)