Kulturo sago

Du gravaj centjariĝoj

Oni diras, ke civila malobeo estu kontraŭ la registaro, ĉefe se ĝi estas turpe maljusta ĉar manko da demokrateco ne permesas maldungi ties funkciulojn altajn. Tamen, estas civila malobeo al publika opinio, kiam ĝi kontraŭstaras dececon, logikon kaj juston.

Dum mi pretigas ĉi tiun kajeron okazis centjariĝojn de la mortoj de du el niaj elstaraj kuncivitanoj: Fernando de Magaljano (kvinan, la 25an de aprilo) kaj Emilja Pardo Bazan' (unuan, la 12an de majo).

Ayuso Pri la unua homo, ni laste aŭdis sufiĉe da stutltaĵoj diritaj de ignorantoj, kiuj devus fieri pri li kaj pri lia leŭtenanto, Johan' Sebastjan' Elkan'; sed laste oni hontas kaj koleras pro la grava laboro de hispanoj en Ameriko kaj en la cetera mondo. Oni diras, aliflanke, ke Magaljano estis portugalo, kaj sekve lia grava tasko, ĉirkaŭiri en la mondon, apartenas al Portugalio kaj ne al Hispanio. Fakte, Fernando de Magalhães hispanigis sian nomon al Magallanes ĉar la imperiestro de Hispanio kaj Germanio, Karlo Iª, donis al li hispanan civitanecon kaj pagis la koston de la entrepreno. Portugalio, male, provis malfaciligi ĝin, kaj ili eĉ kaptis kelkajn partoprenantojn en la tasko ĉirkaŭiri la mondon kvazaŭ ili estus krimuloj, ĉar ili preterpasis teritorion aljuĝitan al Portugalio de la Papo. Kvazaŭ la mondo apartenus al la Papo aŭ al portugaloj. Kiam Admiralo Fernando de Magaljano mortis en Filipinaj Insuloj, Johano Sebastjano Elkano daŭrigis la entreprenon, kaj iĝis la homo, kiu estis Primus circumdedisti me, laŭ diraĵo de la imperiestro mem: vi estas tiu, kiu unue ĉirkaŭais min. Se Elkano estus anglo aŭ franco, li havus placon kaj straton dediĉita al li en ĉiu urbo grava de la lando. Sed hispanoj ŝajne hontas pri siaj gravaj faraĵoj, ĉar ili stulte miras pri eksterlando, kvazaŭ eksterlando iam fario ion diversa ol malutili al Hispanio...

Grafino Pardo Bazán Pri Doña Emilia Pardo Bazán la afero estas alia: dum sia vivo ŝi estis malfaciligita de hispanoj. Pro tio, ke ŝi estis virino, oni ne akceptis ŝin en la Akademion de la Lingvo Hispana, malgraŭ ŝia literatura agado grava. Estis aliaj tempoj, certe, kaj malgraŭ leĝo favoris ŝin, sed ne la malvasta menso de ŝiaj samtempuloj. Estas ŝoke, ke krom esti unu el niaj plej gravaj literaturistoj, ŝi agis por la rajtoj de virinoj age, pli ol vorte, male al feministinoj hodiaŭaj: ŝi pledis, ke reĝino de Kastilio, Johanino Trastamara —alidirita La Frenezulino—, filino de Isabelin' La Katolikino (alidirite la Unua Regino de Hispanio) —kaj fakte la plej bona reĝo de nia lando—, leĝigis, ke virinoj havas samrajtojn kiel viroj en ŝia regno, kaj tiun leĝon neniam registaro malrajtigis. Pro tio ŝi povis diri sian tezon kaj doktoriĝi. Bedaŭrinde, la Reĝa Akademio de la Lingvo Hispana estas privata asocio, kaj sekve la leĝo de la Reĝino Johanino ne protektis ŝin por tio. Interese por ni estas, ke inter ŝiaj verkoj estas La podio, en kiu ĉefrolas Amparo, la unua proleta rolo en hispana literaturo. Ŝi starigas strikon de cigaristinoj, kaj en la novelo ankaŭ estas priskribitaj la kondiĉoj de tiaj laboristinoj, do estante la verko la unua ekzemplo de Naturalismo en nia literaturo, ĝenro uzata de Balzac en Francio kaj Emerson kaj Thoreau en Usono. Ŝia amrilato al Benito Pérez Galdós okazigis influon de unu en la alian.

Triste estas konstati, ke en Hispanio neniu festis tiujn du gravajn centjariĝojn, malgraŭ la ekzisto de Ministerioj pri Egaleco kaj tiu pri Kulturo. Ŝajnas, ke tiu ĉi generacio ne meritas tiujn geniulojn de nia istempo, kaj preferas enmeti sin en modojn stultajn kaj fremdajn al ni kaj al nia kulturo. De niaj modestaj paĝoj ni festu ilin du!


Kajeroj ~ Kajero 120 ~ En PDF (paĝo 11ª)