Literaturo: La peko de l' taliban' sago

8ª Nova homo

Abdul kaj Rejin' La ŝtormo malkreskas iom post iom, kaj baldaŭ estas neniu vento kaj suno brilas denove. Pro El Fu ne plu estas ie ajn.

La karavano daŭrigis sian vojaĝon malrapide ĝis Asra, la plej grava urbo de la lando, kie oni devas negoci, se oni volas riĉiĝi, kaj dekkvin tagojn poste Abdul' Saleh' revenis tra la vojo, laŭ kiu li venintis.

Li suferis du novajn sabloŝtormojn, sed Pro El Fu ne aperis dum ili. Kiam li revenis hejmen, sia edzino diris al li, ke Aben' Abdala', la plej riĉa viro el la urbo, finfine petis manon de fratino Sanj'.

Tuj post ripozi pri la vojaĝo, tiun saman tagon, li iris al vendejo de sia patro klarigi al li pri siaj demarŝoj kaj ekkoni de li mem la detalojn de la manpeto. Ankoraŭ ne estis aranĝita la dato por geedziĝo, kvankam la fianĉo volis, ke ĝi okazos baldaŭ. Abdul' Saleh' kalkulis, ke li bezonas tutan jaron pretigi sian fratinon esti bona edzino. Unue, li devis igi ŝin akcepti bonvole tian edziniĝon, ĉar ŝi vere estas infanino dekses jaraĝa, kaj ŝi ne komprenas, ke ŝi devas edziniĝi al maljunulo, kiu aĝas jam kvardek, eĉ se li estas la plej riĉa homo el la tuta regiono.

Kiam li jam konvinkis sian patron ne rapidi, li dediĉis sian tempon prepari sian fratinon. Tiucele kaj li kaj edzino Rejin' komencis ofte vizitadi la domon de siaj gepatroj dum granda parto de la tago.
«Fratino, vi ne povas decidi al kiu vi edziniĝos. Ni ĉiuj viroj estas same en lito, kvankam edziniĝi al oldulo havas sendubajn avantaĝojn».
«Ĉu vere? Kiaj? Mia vivo apud li estos teda».
«Ne. Aben' Abdala' estas tre klerigita kaj li havas bonan konversacion. Kaj li estas korinklina. Li zorgos bone pri vi. Vi vidos».
«Kiel vi scias pri tio?»
«Fratnjo, junulo estas senpacienca, kaj se vi malobeas lin, li batos vin per mano aŭ per bastono. Sed Aben' estas pacienca kaj persistema, kaj konvinkos vin pri tio, ke via feliĉo baziĝos grandparte sur via obeemo al edzo. Kaj li havos detalojn kun vi, kiujn vi ne povas imagi nun. Sed vi devas esti obeema, ĉar tiel vi honoras viajn patron kaj patrinon, kiuj volas la plej bonon por vi. Pro tio ili volas edzinigi vin al li, ne dubu pri tio. Vi estos la plej riĉa virino en la urbo».
«Kaj al kio tio utilas al mi, se mi ne amas lin?»

Abdul' Saleh' rigardadis al ŝi, kun malfermita buŝo.
«Ĉu vi amas alian viron?»
«Nu, mi ŝatas virojn ĉirkaŭ mia aĝo».
«Rigardu, fratino, kredu min: mi vidis viraĉaron ŝtonigi virinon ĝismorte pro malpura konduto. Se vi marŝas maldece, vidos vin tiuj, de kiuj vi volas esti vidata, sed tiuj, de kiuj vi ne volas esti vidata, ankaŭ vidos vin. Inter ili estas fiaj homoj, kiuj eble volos perforti vin. Malebligi ĝin povas kosti al vi vian vivon. Se vi ne malebligas tion, ili mem denoncos vin pro via tentado, kaj oni ŝtonigos vin ĝismorte, ĵetante honton sur la domon de via patro. Se vi sekvas mian konsilon, ni prokrastos vian geedziĝon ĝis kiam vi jam estos pretigita. Se ne estas tiel, mi diros al patro, ke oni rapidigu ĝin kaj vi edziniĝos la venontan monaton, kiel via fianĉo deziras. Vi decidu. Ĉu ni havas interkonsenton?»
«Kian konsenton?», ŝi diris nervoze.
«Se vi promesas al mi fari ĉion, kion mi diros al vi, mi povas prokrasti vian edziniĝon unu jaron. Se ne, vi edziniĝos la venontan monaton kaj vi suferos pli».
«Nu..., frato, mi ne povas elekti multe, ĉu?»
«Ne. Vi edziniĝos al Aben' Abdala' eĉ se patro devos puŝi vin en imamejon kaj subskribi la kontrakton je via nomo. Vi scias, ke li povas fari tion».
«Bone, frato. Mi konsentas. Ni havas kontrakton».

Abdul' Saleh' ĉirkaŭbrakis sian fratinon kaj kisis ŝian frunton. Poste li legis al ŝi la tri ĉapitrojn, kiujn La Libro Sankta dediĉas al virinoj. Poste li petis Zulemon, ke ŝi ne laborigu fratinon dum la cetera parto de la tago, ĉar ŝi devas mediti.

Ĉiun tagon li conversaciis kun sia fratino pli ol du horoj, kaj parkerigis ŝin longajn paragrafojn de La Libro Sankta de Ĉiuj Kredantoj.

Sed li ne nur instruis sian fratinon pri tio, kion Dio esperas de virino. Li ankaŭ klarigis tion, kion esperas de ŝi edzo, patro kaj familio; same kiel tion, kion ŝi povas kaj devas esperi de sia edzo, kiu devas protekti, zorgi ŝin kaj samtempe esti zorgata de ŝi. Tio signifas feliĉon kaj longan geedzan vivon.

Estas kelkaj situacioj en kiuj edzo repudias sian edzinon, jes, kaj ne ĉiuj venas el tio, ke ŝi ne plenumas siajn devojn kiel edzinon, sed estas vere, ke ĉiam temas pri malfeliĉo, frustro kaj tensio ene de la paro.
«Se via edzo», Abdul' Saleh' diris al sia kara fratino, «iam diras al vi, ke li volas duan edzinon, ne fermu vian menson al la ideo neflekseble, ĉar li povus repudii vin por edziĝi al ŝi. Male, konu ŝin kaj instruu ŝin, flankiĝu al via edzo ĉiam, sed helpu lian duan edzinon. Se li amas ŝin, amu ŝin vi ankaŭ. Kaj instruu ŝin: lernigu ŝin akcepti la trian edzinon, se iam estas tia, kaj bonvenigu ilin, ĉar ju pli da edzinoj li havas, des malpli da laboro estos por vi».
«Sed, frato, normale estas nur unu edzino».
«Jes, sed La Libro, permesas lin havi ĝis kvar. Tio venas el tio, ke ni estas batalema popolo, la popolo de Dio. Se via edzo mortas kaj lasas vin sola kun viaj gefiloj kaj sen mono, via bofrato aŭ najbaro povas preni vin kiel duan edzinon laŭleĝe sen devi elekti inter vi kaj la edzino, kiun li jam havas, ĉar tio estus kruela, kaj en nia kulturo tio estas nenecesa. Kaj li kondutos al vi same kiel al sia unua edzino, kaj al viaj gefiloj same kiel al siaj gefiloj, ĉar li adoptintus ilin de la momento, kiam li edziĝis al vi. Tial se via edzo havas duan nupton, ne pro tio li ignoros vin aŭ viajn gefilojn».

Tio, kion frato diris al ŝi ĝenis ŝin multe, sed Abdul' Saleh' ĝuis la maloftan virton irigi homojn al loko de aliaj homoj, kaj lia fratino ne estis imuna al lia persona ĉarmo.
«Vi ĉiam povas esti», li diris, «la plej ĝentila al via edzo, la plej submetata, la plej nevidanta kiom neperfekta li estas por vi. Kaj se vi fojfoje havas mankon, prenu bastonon kaj petu al via edzo, ke li punu vin. Certe li ne faros tion, sed se li faras, akceptu ĝin kun humileco kaj amo. Tion diras La Libro, ke oni esperas de vi kaj la devo lia, kvankam estas vere, ke li povas apelacii al kompato de Dio por prokrasti la punon sen date. Ne forgesu, ke bona edzino kreskigas la esperojn de edzo, kiu ne povas ne meriti ŝin, kaj tiujn de la ceteraj edzinoj, se estas».

La lecionoj de Abdul' Saleh' estis tiaj, kaj Sanj', scivolema, demandis al Rejin' ĉu sia frato mistraktas ŝin.
«Li neniam batis min», ŝi diris. «Nur manfrapeton ene de amoludo».
«Ĉu vi neniam faris ion por ke li devos puni vin?»
«Je la komenco, kelfoje».
«Kaj ĉu li ne batis vin?»
«Pli malbone. Vidi lian tristan vizaĝon dolorigis min pli multe. Mi donis bastonon al li por esti punata, kaj li diris: Rejin', se mi batas vin, vi ne plu sentos kulpa, sed se mi ne batas vin, vi doloros ĉiun fojon, kiam vi memoros la frustron, kiun vi kaŭzas min. Kaj mi ne povas kaŭzi tion al li denove. De tiu tago la vorto de mia edzo estas mia leĝo».

Daŭrigota...
  1. Unua parto: La peko: Ekzekuto. La homo de l' dezert'.
  2. Dua parto: Zorajdo:Amara vekiĝo. La kandidato. Pia parolado. Geedziĝo.
  3. Tria Parto: Rejn':La defendanto. Nova homo. Sajn' edziniĝas. La dua edzino.
  4. Kvara parto: Benazir': Koŝmaro. Celo pri korekto. Amiko Aben'
Noto.- De la 2017ª jaro oni jam povas legi la tuton ĉe mia retpaĝo. Mi publikigas ĝin ĉi tie por tiuj, kiuj ne havas retaliron aŭ preferas havi la libron surpapere.