Historio sago

NI ĈIUJ ESTAS NAZARETANOJ

La 3ª Internacia Kongreso pri Religia Libereco.

Okazis en hotelo de Madrido, de la 19ª ĝis la 21ª de oktobro de 2018ª, la tria eldono de la internacia kongreso supre citita- ĉifoje fokusita al la geinfanoj kaj al la gejunuloj persekutitaj kaj diskriminaciitaj pro siaj religiaj kredoj.

Laŭ raporto de la Konsilantaro de la Katolika Papo Francisko por la Interreligia Dialogo, ume de 100 ĝis 150 milionoj da kristanoj suferas persekutojn ĉiujare kiale de siaj religiaj kredoj. La kristanoj estas la plej persekutata gento el la mondo, kaj ties religio estas la plej perfortata el ĉiuj, kalkulante kun la pli alta nombro de mortigitoj kaj forpelitoj. Dum nia socio juste denunciis la rasekstermojn kaj amasbuĉojn okazintaj en aliaj epokoj, ĝi tamen daŭre ignoras aŭ subtaksas la plej kruelan amasbuĉadon el la historio de la homaro: tiun kontraŭ la kristanoj. Estas nekompreneble ke oni defendas tiel harde kaj kun tiom da ekonomiaj rimedoj; krom kun tioma amaskomunikila atento; bagatelajn aferojn dum, samtempe oni ignoras ke po ĉiuj 5 minutoj 1 kristano estas murdata pro sia kredo.

CELOJ DE LA KONGRESO:

La Kongreso celas konsciencigi la estrarojn, sociojn, kaj amaskomunikilojn de la okcidentaj landoj pri la neceso firme alfronti la plej gravan homaran krizon el la mondo ekde la 2ª mondmilito, t.e. : la amasa buĉado - ĉefe de kristanoj- sed ankaŭ de aliaj religiaj minoritatoj, fare de ekstremismaj islamistoj en landoj kiel Sirio, Irako, Pakistano, Niĝerio, Egiptio, Libio, Sudano, Kenjo, Saŭdarabio, Jemeno, ktp.

ANTAŬKONGRESO:

De la 15ª ĝis la 18ª de oktobro okazis preĝaj tutnoktaj kunvenoj en 132 urboj de Argentino, Ĉilio, Kolombio, Meksikio, Nikaragvo, Peruo, Portugalio kaj Hispanio. La merkredon 18an de oktobro, je la 5ª posttagmeze, voluntuloj de la organizaĵo MasLibres.org kun kelkaj partoprenontoj de la Kongreso prezentis peton —apogita de multaj rubrikoj— en la Hispana Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj. La peto tekstis jene:

Tiun ĉi peton oni transdonu al la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, Sr-ino Michele Bachelet; al la SpecialaRaportisto pri Religia Libereco, Ekscelenca Moŝto (EM) Ahmed Shaheed; al la Raportisto de la laborgrupo pri arbitraciaj arestoj, EM José Antonio Bergara Bermúdez; al la Konstanta Ambasadoro de Hispanio antaŭ la oficejo de UN, EM Agustín Santos Maraver; kaj al la Speciala Sendito por la Kuraĝigo de la Liberecoj de Kredo kaj Religio for de la Eŭropa Unuiĝo, EM Jan Figel.

Ekscelencaj Moŝtoj,

Milionoj de infanoj kaj junuloj malhavas homajn rajtojn kaj suferas perfortojn pro siaj religiaj kredoj, en tro da landoj. De 2015ª ĝis 2017ª okazis la pli granda persekutado kontraŭ la kristanoj el la tuta historio, kaj tiu ĉi persekutado estis ege pli doloriga kaj danĝera ĉar ĝi trafas al infanoj kaj gejunuloj ankaŭ.

Mi estas certa ke vi estos speciale sentiva al tiu ĉi peto, kiu estas kunhavata de milionoj da civitanoj el la tuta mondo. Multajn dankojn

KONGRESAJ EVENTOJ:

Ĵus enirinte la areon rezervitan por la Kongreso oni trovas ekspozician salonon, kie, sur ekranoj oni povis vidi projekciojn pri diversaj landoj trafitaj de la problemoj pridebatotaj okazantaj en landoj kiel: Suda Sudano, Irako, Pakistano, Hinda Unio, Niĝerio, Kenio, Sirio, Libio, Jemeno kaj Egiptio. Apud ĝi oni povas rezervi kapaŭskultilojn por profiti la samtempajn tradukojn de la prelegoj okazontaj.

Okazis du interesaj debatoj gvidataj de tre konataj ĵurnalistoj, profesoroj kaj historiistoj – inter ili elstaras hispanoj kiel Javier Esparza kaj Herman Tersch, kaj la egipta profesoro Shamir Khalil. Ili polemikis pri la kunkatenitaj temoj: “ Islamo, islamismo kaj islamofobio” kaj “Ĉu islamo estas religio de paco?” Ili resume konkludis ke:

ATESTOJ DE VIVANTAJ MARTIROJ:

“LA KRISTANOJ EN ISLAMUJO”

Prelego de Michael Jones.

Islamujo Mia nomo estas pseŭdonimo- pro sekureca kialo. Mi naskiĝis en Egiptio en 1964ª kaj fakiĝis pri Gvidanteco kaj Entreprena Administraciado. Mi estas evangelia kristano gvidanto de protestanta grupo. Mi loĝas ĉe unu el la ĉefaj urboj de Egiptio. Mi edziĝis kaj havas du plenkreskajn filojn. Mi estas veterano de unu el la ĉefaj egiptaj evangeliaj eklezioj de Kairo, kaj en ĝi, mi, kune kun mia edzino donas servon ekde 1990ª.

La kristana komunumo de Egiptio estas la plej granda el ĉiuj kristanaj de Mezoriento. Ĝi umas de 10-15% el la tuta loĝantaro. Tamen, en socio superregata de muzulmanoj, la kristanaro- kaj eĉ pli la infanaj kristanoj- alfrrontas kontraŭstaron, superŝuton kaj persekutadon je multaj aferoj de sia ĉiutaga vivo. En la publikaj lernejoj – kaj pli en tiuj de la vilaĝetoj- la kristanaj infanoj estas ofte timigataj de muzulmanaj fanatikuloj, kiuj primokas ilin pro ties kredo je Jesuo Kristo. La nesufiĉa scio de gepatroj kaj profesoroj malebligas ilin kontraŭstari tiajn defiojn kontraŭ la kristana teologio, kio lasas la kristanajn infanojn frustritaj kaj kun tre pova sento de malvenko.

Kiel ekzemplo de tio, Mina, 9-jaraĝa infanino kiu estis la sola kristano en sia klasĉambro estis daŭre malzorgata kaj marĝenata de siaj profesoroj kaj de la ceteraj infanoj de sia klaso. Antaŭ tio, ŝiaj gepatroj malkonsilis ŝin ludi kun siaj muzulmanaj samklasanoj evite al tiuj timigaj fitraktoj. Iun tagon Mina atingis sian domon kaj simple disrompis sian biblion dirante “Mi volas esti musulmana por vivi normalan vivon kiel la ceteraj infanoj”.

Mi kaj aliaj evangeliaj ministroj pri kulto helpas la kristanajn infanojn – per simpligitaj lernomaterialoj kaj allogaj rimedoj- kompreni la fundamentajn teologiajn punktojn, t.e.: La unuecon kaj tripersonecon de Dio kaj la aŭtentikecon de la Biblio.

“KIAM STUDI ESTAS VIVORISKE “

Prelego de Frederick Gitonga:

Studi vivoriske Mi naskiĝis en Kenio la 22an de novembro de 1994ª. Mi gradaniĝis pri Sociaj Sciencoj en 2018ª.

Iam, kiam mi studis en la Universitato de Garissa- la frumateniĝon de la 2a de aprilo de 2017ª, kelkaj teruristoj ĝihadistoj subite invadis la universitatan areon kaj murdis 147 homojn (ĉiujn kiuj ne povis pruvi sian muzulmanan apartenon.

Ĉirkaŭ la 5ª kaj duono matene la teruristoj atakis nian universitaton. En tiu momento la studentoj dormis en siaj dormejoj de la studentaj loĝejoj. Grupo de knaboj de la Kristana Unuiĝo, kiel ili kutimis, estis preĝante azemblee. Subite la murdontoj invadis la lokon kaj pafis kontraŭ la ĉeestantoj. Ili murdis ĉiujn kiuj trovis antaŭ si kaj ne povis pruvi ke ili estas muzulmanoj. Kvankam mi kutime ĉeestis tiun azembleon, mi ne troviĝis en la universitato tiam. Tiu cirkonstanco ŝangigis mian vivon: do., mia pretervivo formas parton de projekto de Dio por ke mi povu doni al la mondo mesaĝon. Mi kredas ke la teruristoj atakis la universitaton pro timo al ke la kristana majoritato influu negative sur la muzulmanajn komunumojn, kulturon kaj religion: jen denove fiagon por senkuraĝigi la kristanojn de nia regiono praktiki sian kredon.Mi pardonis la teruristojn ka preĝas por ke ili konu la Veron kaj ke la Vero liberigu ilin. Mi atestas ke mia samkredanoj estis kruele buĉitaj de teruristoj – kiuj agnoskis sin kiel muzulmanoj. Mia mesaĝo al la mondo estas :Neniu religió sur Tero kiu vantas adori la verán dion de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo povas toleri tiom da krueleco nome de Dio. La socioj kaj UN devas batali kontraŭ tiu kruela blasfemo kaj ne timi diri ke la genocido kaj persekuto de kristanoj kaj de aliaj religiaj minoritatoj estas la plej grava krimo kontraŭ la homaro de nia 21ª jarcento. Ĉiuj viroj kaj virinoj estas egale dignaj kaj neniu rajtas mortigi ilin pro ties kredo.

Kvankam mi kutime ĉeestis tiun azembleon, mi ne troviĝis en la universitato tiam. Tiu cirkonstanco ŝangigis mian vivon: do., mia pretervivo formas parton de projekto de Dio por ke mi povu doni al la mondo mesaĝon. Mi kredas ke la teruristoj atakis la universitaton pro timo al ke la kristana majoritato influu negative sur la muzulmanajn komunumojn, kulturon kaj religion: jen denove fiagon por senkuraĝigi la kristanojn de nia regiono praktiki sian kredon.Mi pardonis la teruristojn ka preĝas por ke ili konu la Veron kaj ke la Vero liberigu ilin. Mi atestas ke mia samkredanoj estis kruele buĉitaj de teruristoj – kiuj agnoskis sin kiel muzulmanoj. Mia mesaĝo al la mondo estas :Neniu religió sur Tero kiu vantas adori la verán dion de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo povas toleri tiom da krueleco nome de Dio. La socioj ka UN devas batali kontraŭ tiu kruela blasfemo kaj ne timi diri ke la genocido kaj persekuto de kristanoj kaj de aliaj religiaj minoritatoj estas la plej grava krimo kontraŭ la homaro de nia 21ª jarcento. Ĉiuj viroj kaj virinoj estas egale dignaj kaj neniu rajtas mortigi ilin pro ties kredo.

VIVO SUB LA LEĜO DE BLASFEMO

Prelego de Aslam Malik.

Islamujo Mi naskiĝis en Lahore (Pakistano) la 31an de decembro de 1959ª.Mi gradaniĝis en la Universato de Punjabo kiel Bakalaŭron pri Pedagogio en 1981ª.

En urbo Islamabad-o (Pakistano) kie mi loĝis kun mia edzino kaj miaj 4 filoj kaj havis vojaĝagentejon, mi partoprenis –kune kun aliaj 5000 homoj— en manifestacio kontraŭ la t.n. Leĝo de Blasfemo. Tiu ĉi leĝo altrudas ege gravajn punojn —eĉ mortpunojn— kontraŭ tiuj homoj kiuj malrispektas aŭ insultas ĉu Mahometon ĉu Koranon. Post tiu manifestacio komencis persekuto de barbuloj senlipharaj (muzulmanaj radikalaj studentoj) kontraŭ mi kaj miaj familianoj. Mallonge poste ili batadis mian edzinon, kaj, kiam mi iris por denunci ĝin al la policejo, policano respondis: “Vi manifestaciis kontraŭ la islama leĝo de Pakistano. Kiel ni povas protekti vin? Ni ne povas agi kontraŭ tiuj grupoj de studentoj, kaj.. ve! (ride mokanta) Vi ne estas ministro, ĉu?” Poste tiuj grupoj mortminacis miajn parencojn. La barbuloj sukcese premis ĉiujn por ne dungi miajn parencojn pri ia ajn laboro —eĉ por la kristanindaj laboroj— kristanindaj laboroj estas, en Pakistano, tia laboroj kiaj ekz: la purigado de fekejoj publikaj; ĉar por la ekstremistoj ni, kristanoj, estas malpuruloj kiuj nur meritas tiajn taskojn, kaj, kelkfoje, eĉ neniun! La kulmino de la situacio alvenis kiam barbuloj senlipharaj lanĉis brulantajn radojn en mian domon por bruligi ĝin. Post tio mi decidis elmigri kaj finfine mi trovis rifuĝejon sekurecan en Hispanio. En Hispanio oni povas legi la Biblion, ĉeesti katolikan meson, aŭ porti videble krucifikson kaj neniu kraĉas, insultas aŭ batas onin pro tio. Ĉi tie estas religia libereco. Tamen, ni povas plu esti celo de atakoj de islamistoj fanatikaj ĉi tie. Ni plu sentiĝas persekutataj. Mi rilatas kun hispanoj harmonie, sed kiam mi trovas virojn aŭ virinojn el Pakistano –loĝantajn ĉi tie— mi konstatas (ne sciante ili ke mi ne estas muzulmano) ke ili laŭdas la socialajn avantaĝojn de ili ĝuataj en Hispanio, sed ili malamas la hispanojn kaj revas superŝuti ilin demografie por poste “ koltranĉi ilin!”

SEKVESTRITA DE BOKO HARAM

Atesto de Rebecca Britrus.

Islamujo Kvankam umduono el la loĝantaro de Niĝerio estas kristana, ume 2000 ĝis 3000 kristanoj estas murdataj ĉiujare de islamistoj. Por la ĝihadismo estas grave kontroli la plej loĝatan landon de Afriko (ĉ. 200 milionoj da homoj): se Niĝerio falus, Afriko falus. En Niĝerio estas granda koruptiĝo inter oficiuloj, sed oni ne povas sekurece kritiki ilin, dum kelkaj armeanoj kaŝe apogas kaj provizas armilojn al la islamaj teruristoj de Boko Haram.

Mi naskiĝis en Lokodisa (Niĝerio) kaj mi estas 26-jaraĝa. Poste mi loĝis en vilaĝeto Dogon Ĉuku kun mia edzo – kiu kulturis la teron kaj vendis ĝiajn fruktojn- kaj miaj du filoj. Iun tagon Boko Haram atakis la vilaĝeton. Mia edzo sukcesis forkuri, sed la teruristoj kaptis min kaj miajn filojn. Survoje al ties kampadejo mia 1-jaraĝa filo ekploris. Tiam teruristo lanĉis lin en la riveron por silentigi lin. Ili lasis mian filon droni antaŭ mi, dum alia teruristo seksperfortis min: pro tiu perforto mi gravediĝis kaj mi poste naskis mian filon Kristoferon. Du jaroj daŭris mia sekvestro – irante de unu kampadejo en alian- dum tiu tempo mi suferis ĉiajn ofendojn, krom la necertecon ĉu mi plu vivos la sekvantan tagon. Mi perdis mian esperon kiam la teruristoj komencis mortigi al la virinoj de mia grupo kiuj rufuzis islamiĝi kaj edziniĝi ilin. Poste mi komprenis ke Dio estas ĉie ajn – eĉ en mia ínfero! Ni estis instruataj per Korano por fariĝi ĝihadistoj. Iufoje la teruristoj klopodis konvinki min por vesti bombozonon kaj eksplodigi ĝin kiel atencon: mi pensis: “jen la ŝanco trompi ilin kaj forkuri kun miaj du filoj, tamen la teruristoj sed ili ne mordis la logaĵon kaj mi rifuzis la bombozonon. Finfine, iun tagon - profitante la konfusiĝon de helikoptera atako de la armeo- mi forkuris kun miaj du filoj. Mi provizis mian forton per konstantaj preĝoj dum mia kaptiveco. Mi neniam konvertiĝis al islamo malgraŭ multaj premoj, kaj ne perdis mian fidon je Jesuo Kristo. Pro tiu fido mi sukcesis pardoni miajn turmentintojn. Poste mi retrovis mian edzon kaj li akceptis mian filon Kristoferon kaj min sen ia pridubo. Ĉiutage mi rememoras ke mia filo Kristofero estas ido de perforto, sed malgraŭ tio, mi amas lin, ĉar filo ĉiam estas beno de Dio, kio kompensas la suferon de lia traŭma deveno.

KONKLUDA MANIFESTO DE LA KONGRESO:


sago maldekstra Kajero 101ª ~ Kajeroj ~ In PDF paĝo 6ª) ~