Subite pejzaĝo ŝanĝis. Li ne plu troviĝas en la domo de la imamo. Pro El Fu ne plu estas. Li vidas konatan lokon en ĉirkaŭaĵoj de sia urbo. Estas olivarbo kiun preterpasas tre bela knabino, dece vestita. Li konas ŝin. Li vidas, ke temas pri Rejin'. Li venas al ŝi, sed antaŭ ŝi vidis lin, knabo parolas al ŝi. Rejin' volas turni for, sed li kaptis ŝin kaj du aliaj viroj venas al ili: dum du el ili senmov
igas ŝin, la tria suprenirigas ŝian vestaĵon. Sed li ricevis ŝtonfrapon je flanko de lia kapo.
«Vi lasu ŝin, satanidoj!», Abdul' Saleh' laŭte krias.«Murdistoj!», krias Rejin', «Vi murdis lin!»
La tri viroj konsciiĝas subite pri tio, kion ili ĵus faris, kaj forkuras. Rejin' restis kun li kaj kovris lin per kisoj. Poste ŝi vidis, ke li ankoraŭ spiras, kaj iom da tempo poste li rekonscias, eĉ se li estas tre malforta. Ŝi helpas lin stari kaj, apogante sin sur ŝi, li povas veni en la domon de urbokuracisto. Li metas malsekan tualon sur liaj vundoj kaj helpas lin veni en la domon de lia patro. Zulem' venas tre nervoza, kaj tuj post la junulo kuŝas komforte ĉe lito sia, Rejin' kaj la kuracisto iras vidi juĝiston, kiu sendas policanon aresti la tri junulojn. La doktoro asertas, ke la malsanulo fartos bone post semajna ripozado, kaj pro tio la juĝisto decidas lasi la juĝon por tiu tempo, kaj dume li sendis la tri fiagintojn al malliberejo por ke ili pripensu sian fian agon.
Rejin' vizitas sian defendinton ĉiun tagon, kaj dum li resaniĝas, li instruas ŝin pri la saĝo de La Libro. Li diris al ŝi pri la neceso vesti kaj marŝi kun modesteco, kaj li eĉ konsilas al ŝi, ke ŝi petu permeson al sia patro vesti burkon. Sed la bona homo rifuzis:
«Se li volas, ke vi uzu burkon», li diris, «li povas edziĝi al vi kaj li ordonu tion al vi».
Kiam Abdul' Saleh' sciis pri tio, li konsultis sian patrinon:
«Panjo, plaĉus al mi edziĝi al Rejin'. Ĉu vi opinias, ke ni povos konvinki paĉjon peti ŝian manon?»
Zulem' miris multe al tio, ke ŝia filo volas formi familion kun bona knabino, ĉar ĉiuj kredis, ke li estis dediĉonte vivon pian observante leĝon de Dio, eble kiel derviĉo, fakiro aŭ imamo. Ŝi kuris en la vendejon de sia edzo rakonti al li, kaj poste ili komunikis al filo, ke tuj kiam li estos sana, ili petos la manon de Rejin' al ties gepatroj.
Kiam li estis sana, la juĝo okazis. La kulpatoj defendis, ke Rejin' inicitis ilin al peko, sed la juĝisto kredis pli la ateston de Abdul' Saleh', pia homo, kiu asertis, ke la konduto de la knabino estis pia dum la tuta evento, kaj ili tri intencis perforti ŝin pro fio. La juĝisto kondamnis ilin al pendumilo pro intenco de perforto kaj murdo. Sed Abdul' Saleh' petis de la juĝisto, ke anstataŭ pendigi ilin, enlandigu ilin al fora loko por ke ili neniam plu revenos, sub forkopuno, ĉar tiumaniere filinoj de Dio estos liberaj el ilia fieco. La patrinoj de la tri knaboj feliĉiĝis kiam, je la demando de la juĝisto, Rejin' diris, ke Dio estas kompatema, kaj ke ŝi sentos sin pli bone, se ili ne mortos, ĉar morto ĉiam estas malbono. Sekve, la tri junuloj estis prenitaj ĝis tri urboj for kaj avertitaj, ke se ili iam estos al sia urbo pli proksime ol ili estas nun, oni pendigos ilin aŭtomate.
La venintan tagon Ibrahim' kaj Zulem' vizitis la patron de Rejin' por peti ŝian manon. Kaj unu monaton poste ili geedziĝos.
Abdul' Saleh' nun helpas sian patron en negoco, kaj forlasis la mistikan vivon, kiun li kulturis de multe da jaroj. Li jam estis dudekvin jaraĝa, kaj nun jam estas tempo havi familion. La patro de Rejin' notigis, ke li konsideris, ke la gefianĉeco estis tro mallonga, sed Abdul' Saleh' garantiis al li, ke lia filino estos la plej pia virino en la urbo kaj ke li zorgos pri ŝi dum li vivos.
La nupto daŭris tri tagojn, kaj gasto aparta estis la plej riĉa viro el la urbo, S-ro Aben' Abdala'. «Ni ne bone konas unu la alian, Abdul' Saleh', kaj eĉ se via patro kaj mi havis komunajn negocojn en la estinto, ne estas amikeco inter ni».
«Aben'», diris Abdul' Saleh', «mi analizis viajn metodojn, kaj mi ŝatas ilin. Plaĉus al mi, ke ni estos amikoj kaj en la estonto, partneroj. Kaj mi deziras komenci amikecon inter ni gastigante vin al la plej grava evento en mia vivo, mia edziĝo. Mi opinias, ke ni iĝos bonaj amikoj, malgraŭ estas multaj aĝjaroj inter ni du».
Tiuj vortoj ŝokis la fraŭlan ermiton, ĉar li ne havis amikojn en la urbo, kaj tio igis lin akcepti la inviton de sia nova amiko.
Abdul' Saleh' proponis, ke Aben' sidiĝu apud lia patro, kaj dum la festumado ekestis bona amikeco inter ili du. La juna fratino de Abdul', Sanj', plaĉis multe al fraŭlego, kaj konstatinte tion la edziĝanto, li decidis instrui ŝin pri la detaloj, kiujn li sciis, ke sia nova amiko ŝatas, same kiel pri la Leĝoj Diaj kaj la virtoj, kiujn igos ŝin prudenta, modesta kaj kormola.
Kiam ĉiuj gastoj jam estis for, tri tagojn post kunveni por diri la koncertajn, ritualajn vortojn, kaj esti benataj de la imamo, la nova paro alfrontis la superan momenton.
«Edzino», li diris, «iru al nia ĉambro kaj aranĝu ĉion por via edzo, dum mi ĉi tie preĝas al Dio, por ke Li lumigu min je la momento plej grava en niaj vivoj».
Ŝi kisis lian manon, klinis antaŭ sia novedzo, kaj iris al tiu ĉambro, kiun ŝi kunhavos al li dum la cetera parto de sia vivo.
Kiam Abdul' Saleh' venis en la ĉambron, li trovis sian edzinon en la lito, sed ankoraŭ en ŝiaj vestoj.
«Virino, kion vi faras en viaj vestoj?»
«Edzo, oni neniam vidis min nuda. Mi hontegas».
«Rejin', mia dolĉa edzino», diris Abdul' Saleh' per rompata voĉo, sed mola kaj karesema, «mi..., mi estas via edzo. Antaŭ mi vi neniam sentos honton, ĉar vi kaj mi estas nur ununura karno kaj ununura sango. Kaj ni devos generi bonajn gefilojn de Dio. Ne sentu honton pro via edzo, same kiel via mamo ne sentas ĝin pro mano via».
«Jes, edzo. Mi jam scias, ke vi estas mia posedanto. Sed honto venkas min».
«Venu», diris li ekĵetante la koverton kaj litotukon. Li starigis ŝin kaj kisis ŝin longe kaj tenere. Li karesis ŝian vizaĝon kaj ŝian dorson, kaj antaŭ ŝi notis, li karesis ŝian ventron kaj sekson kaj sukcesis sentigi ŝian korpon. Kaj baldaŭ, sen scii kiam aŭ kiel, ŝi vidis sin tute nuda antaŭ li. Tiam Abdul' Saleh' prenis la litotualon kaj metis ĝin ĉirkaŭ la korpon de Rejin', kaŝante ŝin tute, de la kapo al piedoj. Poste li prenis ŝin sur siajn brakojn kaj kuŝigis ŝin sur la lito. Poste li nudiĝis tute kaj malfermis ŝian tualon.
«Saluton, fremdulino», li diris kun rideto. «Mi volas koni vin».
Ŝi brakumis lin kaj li prenis ŝin. Li estis laŭgrada, pacienca, kaj karesis ŝin tutkorpen, tiel ke ŝi ne multe sentis doloron, ĉar ĝin li tinkturis per plezuro. Ankoraŭ li prenis ŝin tri foje plu laŭ la nokto, kaj ĉiun fojon ŝi spertis orgasmon, kiun ŝi ne kriis, same kiel Zorajd' faris, sed ŝi ploris.
Kaj Abdul' Saleh' komencis okupiĝi pri la negocoj, kiujn sia patro faris antaŭe, ĉar li diris, ke li estas tro maljuna por tio. Dum unu el tiuj vojaĝoj, ekfalinte en sablŝtormon meze de la dezerto, dum karavananoj sidiĝas sur la grundo ene de la cirklo, kiun kameloj formas protekti homojn, li aŭdis konatan voĉon:
«Multe influis en vian personecon pia Zorajd', nobla Abdul' Saleh'».
«Ho, pia Pro El Fu! Dankon pro vizito via. Al kio devas mi la honoron?»
«Ĉu vi ankoraŭ opinias, ke Rejin' pli bone estu mortinta?»
«Ho, ne, Pro El Fu! Ŝi estas virta virino, kiu esperas doni filon al mi post kelkaj monatoj».
«Nu, tio povas atendi, Abdul' Saleh', ĉar bela Zorajd' ankoraŭ havas taskojn fari».
Kaj Abdul' Saleh' eksentis dormemon, kaj nokto regis liajn okulojn kaj animo. Kaj li vekiĝis kun kanto de koko, apud lia edzo, la riĉa Aben' Abdala'. Ŝi memoris, ke kelkajn jarojn antaŭe ŝi lasis lin ĉe Sankta Imamo Omar' por paroli kun Pro El Fu, kaj ke post tio li konsilintis ilin pri ilia filino Fatima, kiun ili edzinigis al bona homo, kiu agas bone al ŝi kaj faris al ili plenpleno da genepoj, ŝiaj gefiloj.
«Edzo», ŝi diris al sia viro, kiu ankoraŭ doremas apud ŝi, «atendu, mi portos matenmanĝon por vi».
Ŝi portis al li lakton kaj poriĝon, kaj nudiĝinte, ŝi amis lin por plibonigi lian ektagon. Tridek jarojn ili jam geedziĝis, kaj ŝi donis al li tri gefilojn, kaj ankoraŭ ŝi portas kvaran en sia sino. Sed tio ne malebligis, ke ŝi ankoraŭ donas al sia edzo tion, kion neniu alia virino povas doni al li, eĉ la plej profesiaj amantinoj.
Tri monatojn poste ŝi naskis filinon, kiun ili nomigis Sanj', same kiel la fratino de Abdul' Saleh', kiun neniu konas.
Tempo pasas rapide en feliĉa hejmo, kaj kiam Aben' jam okdekjariĝis kelke da tempo, li mortis. Ŝi omaĝis lin eĉ la antaŭan tagon. Je sunleviĝo li fartis ne tre bone, kaj ŝi helpis lin kun zorgo de bona edzino. Ŝi venigis la doktoron, kiu diris, ke la koro de la maljunulo jam atingis la finon de sia vojaĝo. Kaj je la mezo de la vespero li mortis sur la brakoj de sia bona edzino dum ŝi diris al li fragmentojn de La Libro Sankta, kiun ŝi parkeris, por prepari lin vivi en la kampoj de la Paradizo kune kun bona Dio kaj tiuj bonuloj, kiuj mortis antaŭ li.
«Dankon, Zorajd'», li diris kvazaŭ adiaŭo. «Vi estis bona edzino. Dio benu vin..., Dio benas vin». Kaj tion dirite, li mortis.
Zorajd' jam sesdekjariĝis, kaj pasigis la du trionojn de sia vivo kune kun tiu bona homo. Kaj ŝi ploris. Ploris ŝi sincere kaj amare dum horoj. Finfine lia unua filo, Ali', aranĝis la funebron de sia patro, kiu estis entombigita en la cemeterion urban.
Dum ĉiuj iris hejmen, kiam restas nur ŝi kaj Ali' en la cemeterio kun siaj preĝoj, entombigisto venis al ili:
«Sinjorino, mi devas fermi la lokon. Bonvolu, sekvu min».
Dum Ali' elliris, ŝi parolas al tombigisto pri la zorgado de la tombo de sia edzo.
«Multe vi ploris vian edzon, sinjorino. Mi opinias, ke via edukado jam finas, kaj ni povas finfine lasi sola junan Abdul' Saleh'», diris la homon malantaŭ ridetegon.
«¡Pro El Fu!»
«Jes, sinjoro. Mi opinias, ke nun vi estas pli kompatema ol pia. Nun vi estas pli proksima al Dio. Mi opinias, ke vi vidos min nur unu foje pli, eble du».
Vento blovas, kaj sablo kovras la cemeterion iom post iom.