Historio sago

La krimo de Floridablanka Jozefo Moñino, Grafo de Floridablanka

    Mursjo honoras du homojn, kiuj malutilis al historio de Hispanio kaj de Mursjo, ĝenerale. Pri la unua, Antonete Gálvez, estas strato dediĉita en la urbo, kaj mi iomete parolis pri li lastnumere. Kiam mi pli akurate reserĉos pri lia vivo kaj misfaroj, mi denove dediĉos artikolon al li. La alia estas la Grafo de Floridablanko, fama ministro de la korto de Reĝo Karlo 3ª de Hispanio, kiu kunhavis kun nia Grafo la malhonoron forpeli la Kompanion de Jesuo el ĉiuj hispanaj teritorioj. La celo de tiu ĉi artikolo estas pruvi, ke tio estis krimo kontraŭ homaro kaj sekve serĉi la kondamnon fare de decaj homoj hodiaŭaj.

   Ignacio de Loyola Sed kio kaj kiuj konsistigis la Kompa­nion de Jesuo? Je la jaro 1521ª kapitano Ignacio de Lojola estis vundita en batalo, kaj tio lamigis lin la ceteran parton de sia vivo. Anstatŭ ripozi kaj vivi el armea pensio, li pilgrimis al Jerusalemo kaj poste fondis ordenon religian kune kun aliaj homoj, kaj la Papo Paŭlo 3ª aprobis kaj benis ĝin la 27an de septembro de 1540ª, post kiam li legis pri la vivmaniero kiun ili celis adopti, kaj la projektoj, kiujn ili intencis fari. Tiu ordeno estus baldaŭ konita kiel La Kompanio de Jesu', ĉar Ignasjo konceptis ĝin same kiel reĝimento da disciplinitaj preĝistoj, kiuj dis­vastigos la vorton de dio pere de malmola laboro kaj diskonigoj de scienco kaj kulturo ĉie en la mondon. Ni memoru, ke la Imperio Hispana kovris la tutan terglobon, kaj sekve ili laboris en diversaj lokoj de Eŭropo, kiel Albanio, Rusio, la tuta Ameriko, Afriko, Oceanio, kaj eĉ Japanio, Koreio kaj Ĉinio.

    Estas rimarkebla ilia laboro en Ameriko, kie ili fondis la Enkomiendojn, kiu estis speco da fortikaĵoj faritaj el ligno kaj indeĝenoj nomis Palenke, ene de kie ili protektis, per malmulte da soldatoj, indianojn kontraŭ kapto fare de portugaloj kaj nederlandanoj, kiuj poste vendus ilin kiel sklavojn. Ili alfabetigis la indianojn, kaj kve­­relis kaj denoncis hispanajn soldatojn, kiuj maljuste agis kontraŭ indianoj aŭ malriĉaj hispanoj. Ili ja havis armean disciplinon kaj altan sencon de justico. Kaj tio timigis la reĝon, ĉar li ne efike kontrolis ilin. Se oni vidis la filmon La Misio, de Roland' Joffe, oni povas vidi ekzemplon pri tio, kio jesuitoj faris.

   Karlo la 3ª Nu, oni povus diri, ke homoj, kiuj faris tiun altan kaj necesan taskon ricevus nur dankon kaj helpon de la Hispana Reĝo, ĉu ne? Sed tiu monarĥo, Karlo 3ª, vere timis, ke li ne povas kontroli ilin, ĉar ili respondecas nur antaŭ la papo mem, kaj pro tio li malpermesis ilin labori kaj eĉ vivi en teritorioj de Hispanio en ambaŭ kontinentoj pere de Pragmática Sanción (leĝo praktika) je la 2ª de aprilo de 1767ª. Malgaja tago por ameri­ka­noj, ĉar pro tio ses mil sindonaj laboristoj por paco kaj religio devis forlasi Hispanion kaj Ameriko. Ne plu indianoj havis sen­pa­gajn instruistojn pri legado, skribado kaj terkulturo, ĉar reĝo sendis neniun okupiĝi pri tio, kiuj tiuj religiuloj faris nome de Dio. Sed la krimo de tiu reĝo iris pluen: kune kun reĝoj de Portugalio, Francio kaj Sicilio, li kom­plo­tis, por ke La Kompanio estu malpermesata de la Papo mem! Sed Klemento 13ª rezistis premojn, ĝis sia morto. Sed Jozefo Moñino mem konfesis perletere, ke finfine sukcesis konvinki ola sekvintan papon, Klementon 14an, la 21an de julio de 1773, pere de dokumento Dominus ac Re­demp­tor (Sinjoro kaj savinto) disigis la Kompanion de Jesuo, kiu tiom da bono provizis al nova kaj malnova kontinentoj. Forpelitaj de Eŭropo, ties anoj trovis rifuĝejon en Rusio, kaj poste en Usono, kie ili fondis la unuan universitaton, tiun de Georgetown, je 1789.

    Jen la krimo de Jozefo Moñino, kiu ricevis titolon el la hispana reĝo. Li jam havis bienon en Mursjo, nomita Floridablanca. Sekve, la moŝta reĝo de Hispanio nomumis lin Grafo de Florida­blanka, kiu fakte estis nur ornama titolo, male al normalaj, kiuj havas akompanantan stipendion. Honto al ili du kaj grafo kaj reĝo.


sago maldekstra Kajero 101ª ~ Kajeroj ~ In PDF paĝo 4ª) ~