Redaktore sago

Nova epoko, malnovaj ideoj...

   De kelkaj jaroj la prezentado de la bulteno antaŭ vi ne estis ĉiam akurata. Mi esperas, ke en tiu ĉi nova cento da nia numeraro, tio ne plu okazos. Pro tio novan numeron sendas mi al vi, leganto, nur kelkajn tagojn post la antaŭan. Nia sinteno estas daŭre so­ci­a­la, politika kaj kultura, kaj pro tio ni havas plenplenon da temoj in­klu­zivi en nian maga­zi­non, kvan­kam la kvanto de niaj paĝoj estas limigitaj laŭ la nombro. Pro tio ni atentas al la politikaj scenoj hispana kaj aliloka, ne forge­san­te pri tio, kio okazas en la kultura kaj civiliza mondo. Pro tio ni ĵetas rigardon al grava evento, kiu influis negative en la konsisto de la Hispana Imperio antaŭ tri jarcentoj. Jen la peko de denaska mursjano Jozefo Mo­ñi­no kaj Redondo, alidirite Grafo de Floridablanko.

    La registaro de Hispanio ŝajnas ne havi gravajn aferojn plibonigi nian bonfarton, kaj pro tio ĝi nur prezentas pridiskute­blajn aferojn, tiel ke oni ne konsciu pri tio, ke ili faras nenion profiteblan al ni. Lasta elpensaĵo estas, ke manĝaĵoj devas porti literojn laŭ sia plisaneco, el verda al ruĝa.

    Jozefo Pina surprizas nin per longa artikolo pri persekuto pro re­­ligio en islamaj landoj. Bedaŭ­rin­de tiuj politikaj partioj, kiuj de­no­­ncas diskriminacion fakte dis­kriminacias pri diskriminacio. E­ble estas diskriminacioj kaj dis­­kriminacioj, kaj se ne eblas kon­dam­ni plenplenajn eŭropajn civilizeron, estas nenio defen­debla. Por­ka politiko, kiu emas detrui, sed ne konstrui.

    Protesto Ŝajnas, ke parto de la politikaj partianoj de Hispanio opinias, ke tiuj, kiuj ne aprobas ties ideojn estas faŝistoj kaj ne rajtas eĉ vivi. Tion mi aŭdis la lastan 14an de novembro, kiam mi iris aŭskulti konferencon, kaj poste politikajn prelegojn de dekstra partio VOX. Inteligentaj personoj vere bezo­nas aŭskulti tion, kion malamikoj diras, sed fanatikuloj jam scias, ke neniu krom ili mem pravas pri ĉio ajn, kaj sekve oni devas brakumi iliajn ideojn aŭ morti. Kaj tio estas maltrankviliga pro grava kaj trista, ĉar ĝi signifas, ke oni ne multe lernis laŭ la lastaj okdek jaroj. Ankoraŭ duono da Hispanio ne volas morti pro la volo de la alia duono. Unue oni vortumas, poste oni provos agi, eĉ se realo diras, ke ili denove malvenkos.


Kajero 101ª ~ Kajeroj ~ In PDF paĝo 3ª) ~