Ja tedas min la nocio milfoje ripetata en paĝoj de interreto, ke hispanaj naciistoj invadas kaj humiligas la ceterajn naciojn de Hispanio. Nu, la realo estas, ke en Hispanio ekzistas nur unu nacio, kaj eĉ se senkuraĝaj politikistoj je 1978 cedis al premoj de regionistoj pri inkluzivo de la vortoj nación kaj nacionalidad kun malsamaj tamen similaj signifoj (fakte nacio kaj nacieco, kio estas sama radiko), de la jarcento 6ª en Hispanio ekzistis nur unu nacio, kiu transformiĝis iom post iom laŭ historiaj kaj sociaj eventoj, sed neniam ekzistis provincaj nacioj, eĉ se ekzistis diversaj reĝolandoj sur la nuna grundo de Hispanio.
Estus tede ripeti ĉi tie lecionon pri historio de la lando, sed resumo estas, ke ne ekzistas hispana naciismo, sed hispana nacieco, kaj ne ekzistas vaska aŭ kataluna nacioj, sed tiaj naciismoj. Kaj kio estas diferenco? Nu, naciistoj deziras krei apartajn ŝtatojn por poste krei sian proprajn naciojn, forpuŝante nenaciistojn el ties hejmo. La hispanan nacion kreis la visigota ŝtato antaŭ dekses jarcentoj, kaj nun estas perfiduloj, kiuj neas sian propran naciecon por krei novan, pensante, ke tiel ili estos pli liberaj kaj vivos pli bone. Ili estas ignorantoj, ĉar ili devus scii pri la historio de sia propra nacio: Hispanio ekekzistis kiel nacio nur kiam visigotoj sendependigis ĝin el Romio perforte, je la jaro 507. Ili estis malgranda popolo, kiu baldaŭ kunfandiĝis kun la romikultura popolo, kiu delonge loĝas en la loko, kiun ili konkeris. Ili adoptis la lingvon kaj kulturon de la konkerita lando, kaj post kelkaj jardekoj ankaŭ ties religion, kio estis la faktoro, kiu unuigis la tutan landon. Religio unuigis la popolon dum la longa invado de islamanoj, kaj fakte tio, kune kun lingvo kaj aliaj malpli gravaj kulturaĵoj, malpermesis, ke la hispana nacio pereis sub la islama katastrofo, malsame al tio, kio okazis en aliaj landoj, kiel Egipto aŭ Turkio. Gluitaj de kristana religio, la diversaj regnoj de Hispanio supervivis kaj sukcesis forpreni la islamanojn el nia tero, kaj tuj post ĝi hispanoj konkeris tutan kontinenton, kaj tion farante rekreis Hispanion kaj, iom poste, inventis Amerikon.
Kaj nun venas prezidento, kiun la popolo neniam antaŭe akceptis, ĉar oni voĉdonis lian deputitliston malpleje en la historio de lia partio kadre de la tiel nomita demokratio hispana, kaj pere de sekretaj paktoj kun aliaj partioj minoritataj, forprenis la plejvoĉdonitan registaron kaj kreis novan, kiu ankaŭ ne solvos niajn problemojn, sed kreos novajn, same kiel Rodriges Sapatero faris antaŭe. Nun ŝajnas, ke la plej grava afero estas eltombigi Diktatoron Fransiskon Frankon, anstataŭ malpliigi sendungecon, malplialtigi la nacian ŝuldon, aŭ negoci rabaton, same kiel Grekio faris (ili sukcesis havi 70%an rabaton!), malaperigi koruptecon je ĉiu tavolo de la Hispana Ŝtato, plialtigi la ekzemplodonon de aŭtoritatuloj en la registaro, kaj tiel plu... Jes, mi konsentas, ke la heredaĵo, kiun li prenis el registaro de Marjano Raĥoj ne estas tre kontentiga, ĉar interalie li ricevis rompiĝotan ŝtatlandon, eĉ se ni estus maljustaj, se ni ne memoru, ke tia heredaĵo lamas jam el oficoj de ĉiuj antaŭloj liaj en la prezidenteco de Hispanio, kiuj cedis tion, kio neniam estis sia, tio estas, parto de Hispana Suvereneco, kiel kompetento pri edukado kaj polico, al naciistoj regionaj ŝanĝe de apogo parlamenta. Do gravis multe pli al ili regi ol favori la popolan aŭ la landon. Jen pruvo pri tio, ke ili prifajfas pri la bono de la popolo, sed ili nur agas favore al siaj ideologioj (ĉu vere pluralon mi bezonas ĉi tie?)
La elekto de Sánchez eblis pro voĉdonoj de PODEMOS kaj de sendependismaj partioj, kiuj eĉ se ili havas malmultajn deputitojn en nia parlamento, kunkune ili havas pli da voĉdonoj ol Popola Partio, kiu restis sola, kiel kutime. Ĝi sukcesis formi registaron, kiam ili havis pli ol 176 deputitoj, kaj ankaŭ kiam naciistoj helpis ilin per siaj voĉdonoj en parlamento. Tamen, ili neniam donacis tiajn favorojn sindone. Ĵordi Puĵol, iama gvidanto sendependisma, igis Prezidenton Aznaron ĉesi kontroli la edukadon en Katalunio, kaj post dudek jaroj jam estas sufiĉe da junuloj, kiuj kredas la mensogojn, per kiuj naciismaj instruistoj provizis al ili, ĉefe tiun, ke fiaj hispanoj konkeris sangoverŝe la amatan patrolandon Katalunion, kaj endas nun forpeli ilin de sia sankta grundo. Bedaŭrinde por tiuj naciistoj, kaj katalunaj kaj vaskaj, neniu el ties patrolandoj estis iam ajn sendependa, kaj sekve ili daŭre devas mensogi cele al postulo pri sia sendependeco, ĉar siajn naciojn ili penas krei nun, ĉar ili ĉiam estis kastila aŭ aragona teritorioj en la istempo. Fakte, en modernaj tempoj, nur Mursjo estis sendependa nacio, eĉ se tio daŭris nur ses monatojn, de julio 1873 al januaro de 1874. Jes, se oni subfosas en la historion de Hispanio kaj Mursjo, tio estas, legas la ĵurnalojn de tiu tempo, oni trovas pri la fama ribelo duonjaraĝa. Dum tiu tempo ili eĉ deklaris militojn kontraŭ Hispanio kaj Germanio, kaj petis de Usono iĝi la 51ª tia ŝtato dudek ses jarojn antaŭ la Milito de Kubo! Bedaŭrinde Generalo Martínez Campos atingis la sedependan landon antaŭ Prezidento usona Grant' decidis kion fari, kaj la sendependeco de Mursjo finis kaj ties sendependistoj forfuĝis eksterlanden, same kiel Puĉdemont', ĉar ili estis mortkondamnitaj.
Sed mursjanoj hodiaŭaj prifajfas pri tiu anekdoto (sangoverŝinta anekdoto, tamen, ĉar ili militis kaj konkeris kelkajn urbojn proksimajn hispanajn, kiel Hellín kaj Orivelo, kaj homoj bedaŭrinde mortis), kaj neniu en sia sana menso eĉ pensus peti sendependecon de Hispanio nome de tiu ero de historio kiel historia aŭtonomio aŭ teritorio.
Sed naciistoj ade mensogas, ĉar ili diras, ke estas Grafo de Barselono, forgesante, ke tiu, kiu nun havas tiun titolon estas Reĝo Filipo 6ª de Hispanio.
Bedaŭrinde, la nova prezidento ne povas multe fari, ĉar li ŝuldas sian postenon al naciistoj, inter aliaj. Aldone, la teritorio kie sidas nuna Katalunio apartenis al Francio dum kelkaj jaroj, ĝis kiam Filipo 5ª rericevis ĝin el Francio pro pakto familia, al kiu la volo de katalunoj havis nenian rilaton.
Sed sufiĉe mi jam diris estinte pri la afero. Gravas nun, ke ni hispanoj akceptis trukan leĝon, kaj poste sanktigis ĝin pere de sentaŭga nomo, Konstitucio. Vere neniu klarigis al ni, ignoranta kaj naiva popolo, pri tio: Kio estas Konstitucio? Laŭ artikolo 16ª de sufiĉe agnoskata deklaracio laŭ la tuta mondo civiliza, la Deklaracio pri Rajtoj de Homo kaj Civitano, proklamita je 1789 en Parizo, Ĉiu socio, en kiu ne estas garantio pri tio, ke estas certigataj rajtoj, kaj ke disiĝo de povoj ne estas determinitaj, ne havas Konstitucion. Pro tio oni povas pridiri tiun leĝon de 1978 kiel Ĉarton Magnan, aŭ ion ajn, sed ne Konstitucion. Aldone, ĉe artikolo 99ª oni legas, ke La Reĝo de Hispanio nomumas Prezidento de la Registaro tiun homon, kiun Parlamento decidis, kaj tio certigas ke tiu nomo, Konstitucio, estas nur kroma. Se leĝofarantoj elektas registaron, kie estas disiĝo pri povoj?
Aldone ni rimarku, ke hispanoj voĉdonas ne homojn, sed listojn de nomoj de homoj. Gvidantoj de partioj politikaj elektas tiujn, kiuj estas en tiuj listoj, tiel, ke civitanoj ne povas elekti ilin rekte. Tio estas postulo pri fido al tiuj gvidantoj, pri tio ke ili elektos la plej taŭgajn homojn por la laboro. Bedaŭrinde tio ne okazis dum kvardek jaroj, kaj multaj elektitoj mensogas kaj troigas sian povon, kiam ili povas. Senpune, ĉar tiu kvazaŭ konstitucio diras, ke puni ilin necesas havi tribunalon, parton de kies juĝistoj nomumis la parlamento mem.
Ĉu la popolo, tio estas ni, eblas sendungi ilin? Ne, certe ne, pro la simpla kialo, ke ni ne elektis ilin, sed gvidanto el ilia partio decidis kiu estas voĉdonebla, kiu ne. El tio oni povas eltiri, ke jes, ni ne elektis Prezidenton Sanĉeson, tamen ankaŭ ne Raĥojon, Zapateron, Aznaron, Gonzaleson eĉ Suarezon mem. Do, kial protesti nun, pri tio, ke neniu elektis Sanĉeson? Vi neniam, naivuloj elektis prezidenton de Hispanio en via tuta historio! Kaj vi sciu, ke kaŭzo estas, ke vi ne estas demokrataj, kaj neniam defendis demokration. Kaj pro tio vi neniam havos ĝin, ĉar havi demokration en lando postulas, ke oni laboru cele al ties starigo, kaj poste ĉiun tagon konservi ĝin, ĉar neniu donacas tion al vi.
La lasta frankisma registaro donacis al ni individuan liberecon, sed ne kolektivan. Kolektiva libereco ne eltenas, ke oni starigu referendumon voĉdoni pri konstitucio, kiun oni ne faris nome de la popolo. Ĉar tio signifas, ke popolo elektos deputitojn en listo, kien ĉiu homo rajtos eniri pro sia individua decido. Tiuj deputitoj havos nur unu taskon: verki konstitucion, kiun la popolon poste referendume voĉdonos, kaj se sufiĉe granda proporcio de popolo aprobas ĝin, ĝi ja estos Nia Konstitucio. Sed tiu tago ankoraŭ ne venos en Hispanion, ĉar plej granda parto de popolo kredas, ke ni jam havas Konstitucion!
Dume ni suferos prezidentojn kiel tiujn ses, kiuj venigis landon kun 0% da maldungo kaj 8ª posteno inter la plej riĉaj landoj en la mondo en riskon de bankroto. Sed ni, hispanoj, voĉdonis kaj ade voĉdonas al tio, nia ruinigo.
Kaj ade politikistoj kiel tiuj ĉi nunaj daŭre ridaĉos al vi ĉiuj, ĉiun fojon, kiam vi iras voĉdoni, pro tio, ke endas defendi demokration... Kvazaŭ oni scias en Hispanio kio estas demokratio aŭ defendo.