Politiko Hispana flago Brita flago sago

Pri la oro de Moskvo.

Mi ne komprenas, ke popolo forgesas pri sia plej granda havaĵo favore al ideologio vundanta de minoritato. Hispanio ne estas ruĝa, kaj tion oni scias, ĉar je 1936 popolo apogis generalojn, kiuj puĉis kontraŭ bolŝevisma diktatoreco, kiu ekestiĝis pro malakcepto de rezulto de voĉdono je 1934.

Calvo Sotelo Bonecon de komunisma paradizo oni komencis suferi pro malaperigo de civitanoj, kiuj ne kongruis kun komunisma doktrino. Eĉ generalo Fransisko Franko admonis siajn kamaradojn militistajn kon­traŭ puĉo, ĝis kiam okazis grava murdo, tiu de Gvidanto de Opozicio Parlamenta, Jozefo Kalvo Sotelo, kiun fakte oni minacis en la parlamento mem. Tiu murdo estis turno­punkto, ĉar oni sciis baldaŭ, ke unu el la murdistoj estis ano de socialisma partio PSOE, kiun nek la partio nek la registaro punis. General' Franko tiam konvinkiĝis pri tio, ke estas pli danĝere ne ribeli ol ribeli, kaj la 14an de julio li komunikis al puĉistoj, Generaloj Emiljo Mola, Jozefo Sanĥurĥo, Gonzalo Kejpo de Ljano, Manvel' Goded', Johakimo Fanĥul' kaj la tiama kapo de la puĉo, Migel' Kabaneljas, ke li aliĝas al la puĉo pro la danĝera situacio de la patrio.

Lenin' diris, ke mensogo dirita milionon da fojoj iĝas vero, sed li eraris, ĉar vero ĉiam trovas vojon al kono de tiuj, kiuj sen­an­taŭ­­juĝe serĉas ĝin. Hodiaŭ verkistoj neŭtralaj, kiel usona Stanli Pejn' asertas, ke tia estis la situacio tiama. Do, eĉ se la nuna registaro de Hispanio intencas leĝigi pri silento historia, ili ne sukcesos, ĉar vero ne plu estas nur hispana, sed jam radikiĝis preter la landolimoj de Hispanio, kaj vere tiu ĉi registaro riskas ridindigi sin eĉ plie ol tiu de Zapatero, kies leĝoj solvis nenian problemon de hispanoj, sed aldonis novajn, inter ili la preskaŭ bankroton de la nacio, kaj se ni ne plu povas rangi inter la plej riĉaj landoj el la mondo, kialo estas en fiaj agoj de memdirita maldekstro.

Jes, ĉar prezidanto kaj ministro popolfronta, Negrin', sendis la oron de la Banko de Hispanio en Sovetunion, celante, ke Franko ne ĝuu tion, forgesante, ke tiu oro apartenis nek al Franko nek al Popolfronto, sed al Hispanio, sendepende de kiu regos ĝin. Oni kalkulas, ke estis kvincent mil kilogramoj da oro la kvanto, kiun popolfronta registaro sendis al Sovet­u­ni­o per la haveno de Alikanto. La Intercivitana Milito finis je 1939, la rabo de la oro hispana okazis je 1936, du monatojn post ties komenco. Oni eltiru siajn proprajn konkludojn. PSOE ŝuldas oron al ni.


Kajero 100ª ~ Kajeroj ~ In PDF (page 13ª) ~