Zorajd' sentis sin stranga. Tiu viro diris al ŝi que estus bone edziĝi al ŝi. Li estas tre aĝa homo, multe pli aĝa ol ŝi. Li havis, laŭ lia aspekto, kvin dek jarojn, preskaŭ trifoje ŝia aĝo. Sed ŝi ne devis dubi pri la decidoj de Dio, kaj pri tiuj de sia amata patro. Zulem', ŝia patrino, dirintis al ŝi, ke Aben' Abdala', la plej riĉa viro en la urbo, volas edziĝi al ŝi. Kaj ŝi ne scias nun pri tio, kion fari. Sed ŝi esperas, ke sia patrino, kaj ĉefe sia patro, klarigu al ŝi. De tiu tago ŝi demandis al ili multe da aferojn pri tio, kion li diris al ili, ĉar ŝi volas kompreni lin pli bone. Ne estis obĵetoj, sed klariglotaj demandoj.
Vizitoj de ŝia fianĉo iĝis pli oftaj, ĉar li venis ĉe ŝi unu aŭ dufoje semajne, se nun li portis manĝaĵojn, kelke da ili ekzotikaj, kiujn ŝi neniam antaŭe vidis, kiel samarkandajn pavojn. Ili gustumis tre dolĉe, kaj ili ne venas el Uzbekio, evidente, sed ilia raso venis origine el tiu fora lando. Li ankaŭ enportis daktilojn, kiuj estas ŝia plejŝatata deserto.
Laŭ veno kaj foriro de monatoj, ŝi konis pli bone tiun viron, kiu tiom multe malplaĉis al ŝi la unuan fojon, kiam ŝi vidis lin. Ŝi dekomence opiniis, ke li estas aroganta kaj tromemfida, eĉ pli patrineska ol sia propra patro. Sed ŝi konstatis, ke li havis multe da pacienco kaj pieco. Ŝi ĉiam parolis pri aliaj homoj kun tiom da komprenemo, kompatante ilin, ke finfine ŝi konkludis, ke tio, kion ŝi kredis memfido estis vere kompato kaj malaprobo samtempe: homoj faras maldecajn agojn pro tio, ke sia turpeco igis ilin kredi, ke tio feliĉigas ilin, sed li kompatas ilin, ĉar ilia malfeliĉo venas el tiuj agoj.
Post dudek monatoj, ŝia patro diris tiel al ŝi tuj post legi al ŝi pri la devoj de edzino, kiu Dio decidis, laŭ La Libro Sankta:
«Filino: vi jam estas klerigita virino, kaj estas mia deziro, ke vi edziniĝu. Aben' Abdala' estas bona homo, kaj li iĝos bonan edzon por vi, kaj kiam viaj gepatroj jam mortis, li aŭ filo lia zorgos pri vi».
«Jes, patro».
«Ĉu vi ne volas?»
«Mi volas tion, kion vi volos, patro. Kaj kion Dio volas, ĉar ankaŭ li estas mia patro».
«Saĝaj vortoj, filino. Sed ĉu vi amas lin?»
«Patro, por ami lin, mi devas koni lin, kaj mi ne konas lin sufiĉe bone».
«Bone. Vi prudenta estas. Sed vi scias, ke post geedziĝo vi estos lia por ĉiam».
«Jes, patro».
«Kaj ĉu tio ne timigas vin?»
«Ne, patro. Se li estas via amiko, li certe estas bona persono kaj zorgos pri mi bone».
Zulem' ĉeestis tiun ĉi intervjuon kun granda agrablo. Ŝi ne povis eviti memori kiam, dudek jarojn antaŭe, ŝia propra patro parolis al ŝi simile. Sed ŝi diris tiam al sia patro, ke ŝi ne amas lin. Ibrahim' estis nur dek jarojn pli aĝa ol ŝi kaj ŝi ne volis viron tiom aĝan por naski gefilojn kaj vivi kun li. Sed ŝia patro estis nefleksebla: Ibrahim' estas bona homo, laborema, kaj zorgos pri ŝi kiam li, la patro, ne plu estos. Tiel okazis. Ŝia patro mortis antaŭ kvin jaroj, kaj ŝia edzo ekzorgis pri sia bopatrino kaj tre junaj bofratoj, kiujn li lernigis sian metion kaj ili jam estas sukcesaj komercistoj. Sed Zorajd' respondis per citaĵoj de La Libro Sankta anstataŭ la protestoj, kiujn ŝi estis dirantaĉe tiam, kaj per submetiĝo anstataŭ larmoj, malgraŭ la fakto, ke la proponata edzo triobligis ŝian aĝon. Zulem' ne bone fartis la tagon de sia geedziĝo, kaj la unuan fojon, kiam Ibrahim' prenis ŝin estis terure. Sed la ega pacienco lia finfine konkeris ŝin, aldone al lia firmeco: li vangofrapis ŝin dufoje tre forte tiel ke ŝi trankviliĝu, kaj kiam ŝi komencis obei sian edzon ŝi ekfeliĉiĝis. Tamen, ŝia filino estas obeema jam antaŭ geedziĝo, kio mirigis patrinon, ĉar nur kelkajn monatojn antaŭe ŝi estis tiom malobeema kiel sia patrino, kaj ankaŭ tre malĝentila. Kio okazis al ŝi, por ke ŝi ŝanĝis subite kelkajn tagojn antaŭ ŝi deksepjariĝis?
«Ne, mi ne timas, patro», ŝi diras nun. «Ĉar vi volas tion».Sed tiam la filino rigardis la patrinon.
«Edzo, mi tion faros la ceteron de mia vivo, se vi permesas».Post mallonga paŭzo, ŝi demandis:
«Kiam vi edzinigos min, patro?»Zulem' sentis larmoj en siaj okuloj. Ŝi papelbrumis rapide por ke ili ne fontis laŭ sia vizaĝo.
Kaj finfine venis la tago, kiun timas kaj samtempe deziras ĉiuj virgaj fianĉinoj, la tagon de sia edziniĝo.
La ceremonio estis longa, tre longa, kaj ĉeestis preskaŭ la tuta urbo. Estis multe da preĝo, legado de La Libro Sankta kaj poste ĉiuj, unu post la alia, diris vortojn tre belajn al la ekgeedzoj. Fine ili ambaŭ diris siajn promesojn, kiujn ŝi prenis rekte el La Libro Sankta:
Poste komencis manĝado, kiu daŭrigis tri tagojn. Gastoj foriris nur mallonge por necesejo kaj poste ili revenis.
Sed ĉio finas, kaj kiam gastoj jam estis for, nur restis la du geedzoj, unu apud la alia.
«Jam ĉiuj foriris», Aben' diris finfine. «Edzino, iru al nia dormoĉambro kaj pretigu ĉion, ĉar mi restos ĉi tie por preĝo por ke Dio lumigu min».
Zorajd' kisis la manon de sia jam edzo, kaj iris al ilia ĉambro per mallongaj, silentaj paŝoj, kiel decas bona, fervora, obeema edzino.
Duonhoron poste venis la ĵusa edzo. Li venis en la ĉambron per firma, sed ne brua paŝo. Ŝi rigardis lin de sub la litotuko kun iom da timo, sed montris nur okulojn kaj hararon. Ŝi konsciis, ke ŝi estis forlasonte sian infanecon kaj eble inicionte alian infanecon ene de ŝi.
Li venis en la liton kaj poste forprenis sian ĉemizegon. Li rigardis al sia edzino, kaj plaĉis al li tion, kion li vidis.
«Ĉu vi konas la devojn de via nova situacio, edzino?»Li karesis ŝian vizaĝon, kisis ŝin kaj, metante sin sur ŝin, eniris ŝin.
Zorajd' sentis molan doloron, ĉar la dureco de sia edzo ne estis tia, kia junulo. Ankaŭ ne estis tiaj lia impeto kaj malpacienco. Li puŝis malrapide, kaj ŝi helpis premante liajn renojn per siaj manoj kaj apartigante siajn krurojn plej eble kiel ŝi povis por faciligi la enkondukon de la membro portanta semon de futura vivo.
Dum tiu momento supera en sia vivo, kiam ŝi amindumis unuafoje, ŝi ne povis ne pensi pri Abdul' Saleh', pri sia vivo antaŭa kiel viro. Jes, tio estis alia sensacio: penetri kaj malŝarĝi. Tio estas tio, kion li ĉiam pensis, ke Dio volas, ke siaj bonaj filoj faru: meti sian semon en filinojn de Dio, kaj ŝanĝe al tio, La Plej Altulo provizis ilin per plezuro. Estas sengrave la plezuro de virinoj, ĉar ilia tasko estas doni novan vivon, krei novajn gefilojn de Dio, sengrave al tio, ĉu ili sentas plezuron, ĉu ne: tio estas laboro ilia, kaj kiam oni faras laboron, oni ne pensas ĉu oni ŝatas, ĉu ne ŝatas la laboron: oni faras ĝin kaj nenio pli. Sed Zorajd' trovis, ke la procedo generi novan vivon estis plezura afero, tre plezura: post la alveno sukcesa de la edza murbatilo tra la pordo de ŝia plezuro, tuj post kiam tiom malfacile li sukcesis rompi la sigelon, kiun Dio estis metinte sur ŝia ineco tiel, ke ŝia edzo sciu, ke li estas la unua eniri tien, kiam pikis ŝin doloro kiel mola mordo, kiam la ventro de sia edzo karesis tiun ŝian, ŝi sentis ondon da plezuro, kiu invadis ŝian ventron de la interkruro, dum io de sia edzo enloĝis ŝian enon, kaj kriigis per plezuro.
«Ĉu vi fartas bone?»Kaj Aben' daŭrigis ĝis li mem ekspolodis en ondon da plezuro. Tamen li ne haltis ĝis kiam ŝi kriis samtempe kiel li, kaj poste ili du, svetante kaj brakumante, unu sur la alia kaj perspirante, ridetante, feliĉaj. Poste li turniĝis kaj restis apud ŝi, dum ŝi alproksimigis siajn krurojn por lasi pli da loko al li. Li apogis sian manon sur la sekso de Zorajd', kaj karesis ĝin. Poste portis sian manon al brusto ŝia kaj ludis kun cico dum li suĉis la alian.
Baldaŭ mia filo suĉos tion ĉi kaj prenos eliksiron de vivo, pensis Aben'.
Do temis pri tio ĉi, pensis ŝi. Mi neniam imagis, ke virino povas senti ĝin tiel. Kaj li memoris siajn sentojn kiam li estis viro, kvankam certe li neniam amindumis, ĉar li atendis edziĝon, kaj ankaŭ ĉar li neniam trovis virinon, kiu volis fari tion kun li.
Dio ne volis tion, li pensis.Post tiu, multaj noktoj da amo sekvis. Aben' sciis kiel atingi ŝin el sia sekso al ŝia ventro, kaj el ŝia ventro al ŝia koro. Baldaŭ ŝia korinklino, ŝia amo, saltis el ŝia koro al ŝia animo, kaj ili du jam estis nur unu sola afero. Ankaŭ, li estis atentema edzo, kiu portis al ŝi multajn detalojn al sia edzino, la plej bone vestita virino en la tuta urbo.
Unu jaron poste, ŝi naskis infanon, kiun ili nomigis Ali'. Post li venis Fatima, bela infanino, kiun ŝi edukis en respekto al tradicio de iliaj geantaŭuloj kaj la Leĝo de Dio. Ali' kaj fratoj Ben' kaj Mustafah', ricevis edukadon de sia patro pri la arto de negoco, kaj kiam ili plenkreskis, kiam Ali' jam estis dekkvarjaraĝa, Aben' lasis la vendejon en liaj manoj kaj foriris kun siaj aliaj filoj negoci aliloke. Dume, Zorajd' restis hejme kun sia filino, Fátima, kaj kiam Ali' revenis ili manĝis familie, kaj poste li, la viro de la domo, legis por ili virinoj la vorton de Dio el La Libro, tiel ke sia fratino estu ankaŭ prudenta virino same kiel patrino.
Sed kiam Fatima jam estis dekok jaraĝa, Zorajd' sonĝis pri Rejin'. Ŝi sonĝis pri la ŝtonigo, tiu terura ceremonio, kaj ŝi vidis kun korpeno, ke la vizaĝo de Rejin', je la momento lia ŝtono trafis ĝin, estis tiu de Fatima, ne tiu de Rejin'. Ŝi vekiĝis kriante.
«Kio okazas al vi?», demandis la edzo. Li jam alproksimiĝis al sedekjaraĝo, dum ŝi venis en duonon de tio.
Ŝi rakontis sian koŝmaron, kaj timante, ke estas averto de Dio, ili decidis atenti pli al sia filino kaj edzinigi ŝin al bona homo, kiu zorgos pri ŝi, dorlotos ŝin kaj faros gefilojn al ŝi por ke ŝi ne pensu pri frenezaĵoj tipaj de ŝia aĝo.
Fátima kaj Zorajd' estis la plej piaj virinoj en la tuta urbo. Sed eĉ tiel ili decidis edzinigi ŝin jam, por eviti, ke ŝi ekfreneziĝu, same kiel Rejin' faris. Ili vizitis la imamon de la urbo, la noblan Omaron. Tiu ĉi aŭskultis atente tion, kion ili rakontis, kaj kiam li parolis, li estis tre klara:
«Ne zorgu pri via edzo, Zorajd': li ne memoros, ke li dormis».
Ŝi rigardis al Aben' kaj konstatis, ke li, vere, ekdormas sur sia seĝo.
Ŝi rigardis al Sankta Omar', kaj li ridetis al ŝi: «Ne timu», ripetis li, «li ne devas scii tion, kion maljuna Pro El Fu devas diri vin, juna Abdul' Saleh'».
Denove ŝi vidis tiun homon de la dezerto antaŭ li, kiu per okuloj de nedifinita aĝo diras al li: «Ĉu vi ankoraŭ kredas, ke Rejin' devis esti murdita de vi kaj viaj fanatikaj fidokunantoj?»
«Mi..., nobla El Pro Fu, mi scias, ke ni fie faris».
«Ĉu vi pardonus la vivon de Rejin' nun?»
«Ŝi pekis kontraŭ sia familio, kontraŭ sia estonta edzo, kontraŭ Dio, sed ne kontraŭ mi...»
«Ĉu vi malbone faris, kiam vi denoncis ŝin?»
«Jes».
«Ĉu vi fie faris, kiam vi ne defendis ŝin kontraŭ ŝiaj perfortantoj»
«Jes».
«Ĉu vi defendus ŝin nun, eĉ se vi riskas vian vivon?»
«Certe».