Je la 23ª de februaro de 1981 mi estis en la unua jaro de mia trijardeko, kaj mi, same kiel ĉiuj aliaj hispanoj estis trompitaj de amasmedioj, kiel kutime pro tio, ke mi ankoraŭ kredis, ke ĉio, kion mi vidas, kion oni vidas, estas vera.
Bedaŭrinde, mi konstatas nun, tio estas nur miraĝo. De tiam mi jam lernis, ke demokratio ne estas tio, kion oni marteladas ĉiutage el la tuta revuaro eŭropa (jes, ne nur hispana), kaj libereco, egaleco kaj frateco (se iu ajn deziris aŭ kulturis la lastan iam ajn) estas nur referencpunktoj, same kiel justico aŭ bono, kiujn oni priparolas, sed neniu sukcesis vidi ankoraŭ. Tia kia estas, mi jam priparolis ofte en la paĝoj de Kajeroj el la Sudo, kaj certe revenos pri la penso fojfoje, sed nun la temo estas la puĉo de 1981. Tiutempe oni disvastigis la ideon, ke kelkaj fiaj civilgvardistoj ribelis kontraŭ demokratio, sed feliĉe ni havis demokratian reĝon, kiu haltis la puĉon per li mem, sen iu ajn alia helpo, kvazaŭ li estu moderna superman'. Sed estas kelkaj faktoj, kiuj ŝajnas kontraŭdiri tion.
Dekomence, Reĝo Johano Karlo Iª ne tuj reagis, sed atendis kelkajn horojn antaŭ decidi tion, kion fari. Dekomence li kunvenigis la sekretariojn ministeriajn por ke ili daŭre funkciigu la ŝtaton plej efike kiel eble, dume. Poste, Generalo Armado vizitis la ribelintajn civilgvardistojn en Parlamento Hispana. Ili diskutis kelkajn minutojn, kaj poste Generalo Armado telefonis la reĝon, kiu siavice telefonis Generalon Milans'n del' Bosĉ', milita estro de la Valensja regiono, kiu hejmenigis la surstrate patrolantajn tankojn, kaj poste estis arestita, same kiel leŭtenant-kolonelo Tejero Molina. Kion li diskutis kun Generalo Armado, kaj tiu ĉi kun la reĝo? Kial la Reĝo ne agis unue, sen tio, ke tiuj militistoj diskutu ion ajn?
Nu, iel ajn, antaŭ la puĉo oni nomis la reĝon Johano Karlo la Mallonga, kaj tuj post tiu evento, li iĝis La moderna, demokratia reĝo... Laŭ kriterio de Maigret', rolulo de noveloj de Georgo Simenon', la krimulo estas tiu, kiun la krimo plejfavorigas. Ĉi kaze mi trovas, ke la tuta afero favorigis la reĝon de Hispanio kaj sian dinastion.
Eble Hispanio estas monarĥia lando, eĉ se mi tion ne ŝatas... Ni devas alfronti la faktojn, kaj ne erari pri manioj aŭ ideologioj propraj, sed ankoraŭ ne certas, ke Hispanio eble ne estas respublika. La maniero scii tion estas referendumi pri ĉu monarĥion, ĉu respublikon ni volas. Sed ĝis nun ĉiuj registaroj de Hispanio estis tro malkuraĝaj fari tion, pruvi al ni, ĉu nia popolo estas monarĥia, ĉu ne. Ĉar monarĥio komencis en nia lando perforte, dekomence la visigota armeo, kiu fondis la elektitan monarĥion (kiam reĝo mortis, la nobeluloj elektis novan reĝon inter ili mem). Poste muslimoj prenis kaj forprenis siajn reĝojn dum sep jarcentoj, kaj finfine la kristanaj reĝolandoj aperis ankaŭ perforte kontraŭ muslimoj kaj kontraŭ unu la aliajn.
La du respublikoj, tamen, venis sen milito. Sed ili ne bone funkciis, kaj je la fino de la unua oni denove petis reĝon veni, kaj la dua kondukis al intercivitana milito pro tio, ke oni ne sekvis la respublikajn principojn, ĉefe tiun, ke laŭdifine respubliko estas la afero de ĉiuj. Tamen, la gvidanto de Partio Respublika, S-ro Azaña, poste Prezidento, diris, ke la respubliko estas por ĉiuj, sed devas esti regata nur de respublikanoj. Tio respegulis la sektecan ideologion de tiuj faŝismaj partioj, kiuj elkore kredis, ke ili estis pli plenrajtaj ol aliaj homoj, kiuj havas aliajn ideologiojn.
Dum la 19ª jarcento okazis diversaj puĉoj armeaj, kelkaj el maldekstra emo, sed nun oni kondamnas nur tiun sukcesan, kiu kondukis al Diktatoreco de Generalo Franko. Ĉu sektismo, partianeco, netoleremo? Dum kelkaj opinias, ke la ribelo de civilgvardistoj je 1981 estis la plej malbona puĉo en nia historio, ne mankas tiuj, kiuj opinias, ke la plej grava puĉo estis la starigo de la nuna Hispana Konstitucio de 1978, pro tio, ke oni ne redaktis ĝin nome de la popolo hispana.