Ŝajnis, ke homoj finfine vekiĝis. Finfine ili komencis ami Respublikon. La aferon publikan, ĉies aferon.Ĉie ajn oni parolis pri soldatoj.
La instruisto de la urbeto ankaŭ_parolis pri soldatoj. Neniu povus rilati lin al ili, eĉ se soldatoj estas filoj de la popolo. Tial soldatoj ne pafis la popolon. Ili preferis pafi la plafonon de la Parlamento.
Kaj venis la momento por balotado. Siaj geamikoj deziris, ke li estu en la malferma listo por Konstituiga Parlamento, sed li komprenis nenion pri leĝoj. «Tamen vi scias pri tio, kion ni ĉiuj volas», oni diris al li. «Kaj vi scias pri tio, kion oni devas fari». Sed li dirs ne, ke tio, kion oni devas fari estas instrui geinfanojn en lernejo. Legi. Skribi. Pensi. Kaj pesi tion, kion aliaj diras. El tio venis tiu diraĵo, Scii pli ol LEPE: Legi, Elmanskribi, Pensi, Ekstudi.
Kaj la Parlamento havis, unuafoje, homojn, kiuj pensas. Finfine ili faris longan leĝon, kun multaj artikoloj, kiuj iris, ke ĉiuj civitanoj samas rigarde al la leĝo. Kaj ke estas kontraŭĵure, ke oni malebligu, ke oni esprimu sian penson nur pro tio, ke aliaj homoj ne ŝatas ilin. Kaj ili faris novan reglamenton parlamentan. Poste ili faris Konstitucion kun dudek artikoloj. Kaj ili proponis al popolo, ke ĝi aprobu ĝin.
Kaj la popolo aprobis ĝin.