Religio kaj opinio.
Papo estus saĝa, se li scius kiam silenti.Fransisko, kial vi ne silentas?

La papo ŝanĝigas sian nomon ekhavante sian oficon, oni diras, ĉar en­i­ran­te sian novan kondiĉon li rom­pas kun tuta sia antaŭa vivo, kaj li ne plu estas persono privata, sed la Reprezentan­to de Kristo sur la Tero, la servanto de la servantoj de Dio.  Pro tio Ka­rol Wojtiŭa, ek­zemple, la ba­talema ar­ĥe­piskopo de Krakovio, ne plu rilatis al bonkora Johano Paŭlo 2ª, kiun li iĝis tuj papiĝante. Sed ŝajnas, ke Jorge Mario Bergoglio ankoraŭ vestumas la haŭton de Papo Francisco tiel, kiel S-ro Hyde surtavoliĝis al boneco de dolĉa Doktoro Jekyll.

Mi memoras, ke foje Sankta Paŭlo skoldis la tiaman papon (kiu estante la unua papo, li ankoraŭ ricevis nombron, same kiel Francisco ne havas), ĉar li malestimis ĝentilojn favore al judoj, kio estis la politika korekteco tiam. Tamen, papo Petro mallevigis siajn okulojn kaj, humila, korektis sian konduton.

Mi ne estas Sankta Pâŭlo, sed mi povas memorigi la Papon, kaj lin memorigas mi, ke li ne plu estas G. M. Ber­­­goglio, kaj sek­ve se oni mal­estime pa­rolas pri la pa­trino de Jorge, tio devas gravi al Fran­cis­ko same kiel se oni malestime parolas pri la patrino de Mariano Raĥoj, aŭ tiu de Kristina Fernandes de Kirĉner, aŭ al tiu de Kuro Ĥimenez, ĉar papo Francisco jam ne plu havas alian patrinon ol Katolika Eklezio, aŭ eble La Plej Sankta Virgulino Maria, kiel postulas lia nova metio, ĉar li nun dediĉas sin administri Regnon, kiu ne estas de ĉi tiu Mondo, kaj sekve li ne plu povas agi kiel kvartala bravulaĉo, kies patrinon oni ne povas mencii ĉar li koleros kaj pugnobatos onin. Eĉ modesta vilaĝpastro ne povus diri tion, ĉar Jesuo mem proponis meti sian alian vangon kiam oni ofendas vin, doni mantelon ankaŭ kiam oni petas sakon de vi, ke oni amu sian malamikon, kio estis la plej revolucia mesaĝo dum tuta antikveco, ĉar tiu estis epoko, kiam oni detruas malamikon. Kion proponas la Papon, flati la popolon denove? Ĉu li jam laciĝis esti popola, kaj nun li volas esti popolisma? Tiom da jaroj en seminario kaj eklezia kariero por fini redonante malbonon por malbono? Ĉu li vere forgesis la alian lecionon, kiun kun larmoj en okuloj Papo Petro lernis en Getsemanio pri tio, ke tiu, kiu per fero mortigas, per fero mortos? Ĉu Lia Sankteco publikigos denove La indekson de libroj malpermesitaj? Yes? Ĉu li cenzuros, por komenci, la humoristojn de la franca magazino Charlie Hebdo? Vi trompas min, S-ro Georgo. Mi kredis, ke vi estas same kiel mi, Charlie. Ni vidu: rigardu vi al miaj okuloj kaj ripetu: «Mi estas Charlie», «Je suis Charlie», «Io sono Charlie». Ĉu ne? Mi sentas trompita, Via Santeco. Mi kredis, ke vi ne frapas, sed benas, laŭ la lecionoj de via majstro, kiu estis krucumita, torturita, murdita, kio estas multe pli grava kaj malfacile pardoni ol  mencii vian patrinon, eĉ se oni estas la plej grava aŭtoritato de lando kun malmulte da fizika spaco, sed la plej granda popolo en la mondo anstataŭ la episkoko de Romo..., la servanto de la servantoj de Dio.

Fiŝo estis simbolo por kristanoj en la istempo.Vi ĵus perdis, S-ro Georgo, la ŝancon lokiĝi super la malbonoj de ĉi tiu mondo kaj doni al ni la perspektivon de la Regno de l' Ĉielo, kiel pro via metio korespondas al vi; paroli al ni je redoni bonon kontraŭ malbono; pri ami la malamikon kaj helpi lin. Parolante vi pri "il pugno" vi misrespektis ĉiujn martirojn de Kristaneco, tiujn, kiuj ne prenis glavon por sindefendi kontraŭ leonoj en la romia cirko, ĉar vi defendis la doktrinon respondi malbonon per malbono, venĝemo, agreso, en la media cirko de televido. Vin mi kompatas, ĉar vi ne povis instrui fanatikulojn muslimajn, aŭ muslimojn, kiuj ne estas fanatikaj, ke estas io preter pardono kaj homaj pasioj. Ke oni pardonas pekantojn, sed ne pekon. Ke pekon oni kondamnas al forgeso ne farante ĝin ni.

Ne, Sinjoro Georgo, vi ne konvinkas min. Vi ne garantias, ke via regno ne estas de ĉi tiu mondo. Se mi estus katolika, mi ne plu iros al meso ĝis kiam vi pardonpetu la martirojn de la Katolika Eklezio, kiel papo Johano Paŭlo 2-a faris kun viktimoj de la turpezo de la Katolika Eklezio laŭ jarcentoj, kiel Galileo Galilei kaj Hipatia de Aleksandrio, kiun tiutempaj kristanoj ne batis per siaj pugnoj, sed per ŝtonoj.

Kelkaj homoj dirus, ke mi troigas, sed mi sentas, ke mi estas fraŭdita. La Papo nun ne plu estas la Reprezentanto de Dio sur la Tero, sed la prelato plej grava de l' mondo. Kaj estas diferenco: tiu inter dia kaj homa.


Regresu ~ Januaro de 2015 ~ Kajeroj Progresu