Religio.
Inŝ Ala'
Mi partoprenas grupon de Facebook (fejsbuk'), pri
literaturo en la angla, al kiu membras pli ol 100 000 homoj el
diversaj partoj el la mondo, sed ĉefe el Bharato kaj Pakistano. Okaze
de la murdado de Parizo fare de du krimuloj (iliajn nomojn ni
forgesu!) pro, siadire, venĝi ofendojn al profeto, neniu diris ion
ajn en tiu grupo. Mi faris simplan demandon tie: Ĉu rajtas religio
limigi literaturon?
Kelkaj respondis jese, aliaj nee, sed multaj akre reagis insultante,
pro tio, ke oni ne povas insulti Dion kaj sian Profeton, ĉar oni ne
povas insulti eĉ pridubi la solan veran religon kaj dion.
Terure estas, ke inter tiuj sensencaj voĉoj pli laŭtiĝas tiu de
profesoro de universitato pakistana, kiu akuzis min pri deflankigi
junajn virinojn el korekta vojo al Dio. Mi demandis al li, ĉu li konas,
ke tiu vojo estas, kaj kiu, tiu dio estas, sed li akre koleriĝis kaj
protestis al posedanto de la grupo.
La afero estas plorinda per si mem: homaro ŝajnas neniam atingi
liberecon kaj respektemon, ĉar homoj amas siajn katenojn, ĉefe tiujn
malfacili elliberiĝi sin pro tio, ke ili estas mensaj kaj tiel
nevideblaj.
Homoj emas pensi, ke tio, kion oni ne povas vidi, ne ekzistas. Sed vere
tio, kio ne ekzistas ja povas vundi nin multe pli longe kaj profunde.
Ignorantecon oni ne vidas, ankaŭ, ĉefe pro tio, ĝi ne vere ekzistas,
sed manko da saĝeco, lerteco kaj kono. Kaj mi ne povas ne pensi, ke ja
devas ekisti iu ajn, kiu zorgas pri ni, pro tio, ke la mondo jam ne
malaperis kaj ne malaperas pro tio, ke en lando, kiu havas atombombon,
regas homoj, kiuj firme kredas, ke ili honoras Dion, kiu estas la sola
kaj vera dio, kaj kiu sanktigas murdadon, kaj se oni kuraĝas kritiki
tiun sanktan ekzekuton, oni komplicas krimon kontraŭ digneco dia.
Pro tio tiuj homoj malebligas la atingon de libereco pri penso kaj esprimo, laŭ ili gravaj malamikoj de fido sia.
Longa kaj dura, sekve, estas batalo por libereco. Ĉar dum estas homo,
kiu ne estas libera en la mondo, libereco ne
ekzistas.
Jesuo
~ Januaro de 2015 ~ Kajeroj
~