Ne multaj el tiuj finis la militon vivaj. Antes Vivu la Respubliko!. Posta

Ne pafu al mi, Indiré

Eĉ ne pensu pri tio!, diris li mallaŭte sed energie al amiko, kiu sekrete intencis meti pistolon en malantaŭan poŝon_de lia pantalono.

Tiu parlamento ŝajnis bruejo: ili ne aŭskultas aŭ respektas unu la aliajn. Kiam deputito parolas, la aliaj an­kaŭ_parolas. Se ili ne ŝatas tion, kion oni diras, oni brue aĉ­parolas kaj insultas, sed se la diraĵo plaĉas al ili, ili laŭte aplaŭdas.

«Mi venas paroli pri La Respubliko», la Soldato diris. «Ĉu mi rajtas?»

«Rajtas», diris parla­men­tanoj are. Se ili diris ŝerce. Kiam ili komencis demandi kie estas tiuj leĝoj, kiuj protektas liber­es­pri­mon, ili aĉkridis al li. Kiam li demadis kial ili ne faris leĝon prosekuti tiujn, kiuj misuzas publikajn servojn je sia profito aŭ_tiu de sia partio, ili insultis lin. Kaj kiam li diris, ke tio ankaŭ povas okazi al ili, ili ridadis al li.

La Soldato premis deputiton, kiu primokis lin, per lia kolo kaj vangofrapis lin kvar aŭ kvin fojojn. Tio silentigis ilin ĉiujn. Li diris, ke kiam li parolas oni aŭskultas, ĉar li estas homo, ne politikisto, kiel ili, kiuj ŝajnas malsanaj pro pura neres­pondeco sia, kaj sekve ili forkuru ĉe si, ĉar ĉe parlamento ili malutilas. Kaj ili lasu laboron al veraj homoj, kiaj vere estas en la lando. Tiam ili staris kaj intencis bati lin, ĉar ili estis multaj. Sed li piedbatis la koĥonojn de deputito el Almerio kaj pugnobatis okulon de alia el Logroño, dum la aliaj soldatoj aŭdis la bruon kaj eniris la parlamenton pafante la plafonon. Kaj ĉiuj deputitoj forkuris kvazaŭ kunikloj kaŝi sin sub siajn seĝojn. Ĉar la politika sis­temo de la Res­pu­bliko estis seĝigota, sen homoj, kiuj re­gus ĝin.

Tial La Soldato sen­dis ilin hejmen ridi pri siaj patrinoj, ricevi salajron el siaj patroj, kaj malutili al siaj ge­filoj. Sed ili forgesu pri La Respubliko, kiu ne apartenis nur al ili, sed ankaŭ al deca, honesta kaj li­be­ra popolo, kiel ek­zemple soldatoj kaj policanoj.

Tie tuj soldatoj de­no­ve parolis al popolo pere de televido; kaj diris tre novan aferon:

Gesinjoroj de la nacio: ĉi tie ni estas re­prezentantoj, aŭ almenaŭ ekzempleroj la aktivaj fortoj de la lando. Ni volas respublikon. Ni ne volas aŭtoritatisman ŝtaton; sed same kiel ne plaĉas al ni diktatoro, ankaŭ ne plaĉas primokon fare de politikaj partioj, kiuj malriĉigas nin. Tial ni vokas vin ĉiujn veni voĉdoni tiujn, kiun vi konsideros la plej bonajn en listo tute malferma, kiu ne estos malpermesita al politikaj partioj, sed kiu ne plu estos monopolio ilies. Tiuj, kiuj volos kandidatiĝi povos tute libere fari tion. Surstratan propagandon ni malpermesas. Ĉiuj kandidatoj povos klarigi kaj ekspliki siajn ideojn pere de la televido, kiu estas ĉies. Kaj se oni ne deziras voĉdoni, li aŭ ŝi rajtas ne voĉodoni, kvankam poste li aŭ ŝi ne plendu. Kaj ni, la soldatoj, ekzamenos kandidatojn pri honesteco: tiuj, kiuj volos ricevi salajron  por deputitiĝi ne estos en la listo. Tiuj, kiuj ne volos labori por La Respubliko ankaŭ_restos ekster la listo. Tiuj, kiuj ne montros minimumon da respekto por aliaj kiu garantios, ke ili aŭdos kiam aliaj parolos, ankaŭ_restos ekstere. Kaj tiu, kiujn oni elektos, ne faros leĝojn: ili faros ion nome de ni, la popolo: novan Konstitucion. Dokumenton per kiu oni diros tion, kion ni volos, ke la Respubliko estu. Kaj poste ili prezentos tiun dokumenton al ni. Se ni ne ŝatas ĝin, ni voĉdonos kontraŭe, kaj sekve ili devas verki novan dokumenton, kaj tiel sekve ĝis kiam la dokumento plaĉos al ni. Tiun celon atingite, tiuj gesinjoroj devos iri hejmen, kaj se ili volas esti deputitoj denove, ili devas prezenti sin en liston malferman tiel, ke ni ĉiuj elektu ilin libere. Tial vi kuraĝiĝu kaj ne fiasku La Res­publikon denove. Se la vera popolo, tiuj, kiu estas ni ĉiuj, ankoraŭ pigrumas, ĉiam soldatoj povas starigi diktatoran sistemon, kiun ni regos unu  el ni post la alia, almenaŭ tiuj el ni, kiuj ŝatas fari aferojn bone. Sed ni preferas fari aferojn pli seriozajn. Sekve, kuraĝon kaj laboron por La Respubliko ni petas de vi. Ni ĉiuj dankos al vi pro tio.

Kaj por montri, ke ili vere celis diri tion, kion ili ĵus diris, la soldatoj pafis denove en la ejo, la Ĝeneralaj Kortumoj, aŭ Parlamento. Kvindek soldatoj pafis la tegmenton. Kvindek pafoj aŭdiĝis kaj lasis kvindek truojn en la plafono. Kaj poste ili iris hejmen.

Respublika mono

                       


Regresu ~ ~ Kajeroj de 2014 ~ Kajeroj Progresu