Kelkajn el tiuj esperantistoj mi trovis dum la lasta kongreso de HEF (ties raporto vi trovos en paĝo 22-a), kaj mi deziras notigi aparte inter ili S-inon Trinitat' Garsian Kobaĉon, kies okdekjaraĝo ne ĝenas ŝian iluzion komuniki al revuaro esperanta, ke ŝi kaj samideano S-ro Rikart' Gŭel prezentis kaj dokumentis -laŭ invito- nian lingvon Esperanton antaŭ cent gelernantoj dum du horoj en la Instituto Anĥelita Ferrer, de Sant Kugat del Vaĝes' okaze de ties Internacia Semajno, en majo. La lernantoj montris sian intereson pri la temo per siaj demandoj. Oni invitis Trinitaton iri denove prelegi pri nia lingvo en alia klaso en junio. Ni esperu, ke tiu kristaliĝu en kurson de Esperanto en tiu lernejo la venontan jaron.
Alia ĝisosta esperantisto montras al ni sian verkaĵon en paĝoj 16-a ĝis 20-a, rutena Vladimir Kirda Bolhorves. Por ke oni sciu pri li kaj Rutenio, li mem prezentas sin en paĝoj 14-a kaj sekvanta. Mi esperas, ke legantoj ĝuu lian poezion. Li prezentas ĉi foje nur 7 poemojn el 7 malsamaj kolektoj. Ili temas pri la bedaŭrinda realaĵo de sia lando dum la lasta parto de la lasta jarcento.
Ĉapitrojn 2-an kaj 3-an de La Faraono oni povas legi je paĝoj 8-a al 13-a, per kiu ni translokiĝas al malnova Egiptio. Pseŭdonima Sancho Panza parolas pri la Naciismo en la nova epoko en paĝo 5-a, kaj li klarigas pri la rolo de desktro kaj maldekstro rilate al ĝi.
Pro tio, ke estis demandoj pri la Kurso de muziko de MEL, mi klarigas en la antaŭlasta paĝo pri la naturo de tiu kurso de mi proponata en niaj paĝoj. Ĝi daŭrigos en la venonta Kajeroj en la maniero kutima.
Dum la somera paŭzo, mi esperas kolekti sufiĉe da materialo por informi vin pri nia asocio kaj esperantaj okazoj en la mondo. Mi petas, ke oni kunlaboru per artikoloj, fotoj aŭ novaĵoj. Laste tiaj alfluoj malrapidiĝis. bedaŭrinde.
Kamaradece,
Jesuo