Poeto kaj poezio

Bolhoves Antaŭ ol prezenti al vi kelkajn unuajn segmentojn de mia verko, mi sentas devon koncize prezenti min, ĉar mi supozas ke en via psiko kaŭras la demando: Kiu estas la homo kiu turnas sin al mi dezirante ke mi ekkonu la parton de lia kreado? Mi apartenas al la rutena nacieco. Rutenoj estas eta mezeŭropa etno sen nun ekzistanta originŝtato. Aroj de tiu etno, kies nombro varias inter kelkaj miloj kaj kelkaj dekmiloj da personoj, vivas en Ukrajnio, Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Hungario, Jugoslavio, Kroatio, Usono kaj Kanado.

En Jugoslavio estas ĉirkaŭ dekok mil rutenoj. Plejmulte da ili vivas en Vojvodino. Ili konfesas grekokatolikan religion. Iliaj foraj prauloj vivis sur Karpatoj. En sudajn partojn de Panonia ebeno almigris ili antaŭ du jarcentoj kaj duono, dum la regtempo de imperiestrino Maria Terezia.

Mi naskiĝis en la jaro 1942 en Ruski Krstur, vilaĝo estanta neoficiala ĉefloko de jugoslaviaj rutenoj. (Lokaj loĝantoj nomas ĝin Ruski Kerestur, kelkfoje nur Kerestur.) Fininte la studon en la Supera maŝinteknika lernejo en Novi Sad, mi oficis en kelkaj fabrikoj kiel fabriksekcia inĝeniero, poste mi diplomiĝis ĉe la Ekonomia fakultato en Subotica, kaj en Beograd magistriĝis en la Departemento de kultursociologio ĉe la Fakultato de politikaj sciencoj, per la tezo “Kultursociologiaj aspektoj de la kritiko de dogmatismo en la jugoslavia romano 1985-1988”.

Ekde la jaro 1976 mi oficis en Televizio Novi Sad, kiel ĵurnalisto de Rutena redakcio. Nuntempe mi havas funkcion de redaktoro de kompleksaj elsendoj. Mi preparas tv-reporteraĵojn, redaktadas aŭ en la studio gvidas iujn elsendojn, mi ankaŭ plenumadas aliajn ĵurnalistajn taskojn - kaj dum la tuta tempo mi estas obsedita per deziro forlasi ĵurnalistan agadon, kiu forprenadas al mi la tempon kaj sanon (precipe la nervojn); mi, do, estas penetrita per emo dediciĝi al mia vivoverko. Tiun deziron mi, verŝajne, povos realigi nur kiam mi emeritiĝos.

Sekvas la tutaĵo en kiu mi, per kelkaj malmultvortaj alineoj, prezentos al vi mian literaturan verkon. Kuna titolo de ĉiuj miaj rimarkindaj volumoj estas “Revante la stelon de Heŭteranio”.

Volumoj estas grupigitaj en tetralogioj, kaj inter tiuj tetralogioj estas apartig-libroj. Volumoj de tetralogioj konsistas el prozaj (romanaj kaj aŭtobiografiaj) ĉapitroj, kaj la apartig-libroj konsistas el poetaj cikloj.

Supozante ke miaj Esperantaj amikoj, konataj kaj nekonataj, ne havus tempon kaj paciencon por legi tiel grandvoluman verkon, kiun mi ĝis nun kreis (kaj la verkado plue daŭras), mi decidis fari, el segmentoj de volumoj de la Unua tetralogio, la romanon “Esperoj, realigoj”. En tiu resuma romano enestos la temoj kiuj, laŭ mia opinio, interesas geesperantistojn en Eŭropo kaj la tuta mondo. Tio estos epizodoj el la vivo kaj aktivado de jugoslaviaj, grekaj kaj germanaj esperantistoj, kaj epizodoj el la ĉiutaga memmastrada praktiko en Jugoslavio de Tito dum la sesdekaj jaroj (la memmastradon pritraktis kritike iuj el la romanroluloj jam en tiu tempo, kaj nuntempe estas tute klare ke ĝi estis mistrafo), samkiel epizodoj el la Munkena ĉiutaga travivado de la ĉefa romanheroo Alek Vislavski, arkitekto, pentristo kaj esperantisto.

Mi prezentas al vi sep poemojn el la Unua apartig- libro. Tiu libro, la kvina volumo de literatura girlando Revante la stelon de Heŭteranio, apartigas volumojn de la Unua kaj Dua tetralogioj. Ĝia titolo estas “Ebriiĝo per vento kaj fajro”. Tiun poemaron konsistigas, simple dirite, la poemoj pri la paco kaj milito. Ses cikloj estas faritaj el poemoj pri diversaj fenomenoj en la dumpaca vivo, la sepa ciklo estas farita el poemoj pri Jugobalkana (Jugoslavia) milito. Tiu civila, interetna milito komencis en la jaro 1991 en Slovenio kaj Kroatio, kaj daŭras eĉ nuntempe, en la suda Serbio kaj Makedonio.

Pri prezentado de nur sep poemoj el la volumo Ebriiĝo per vento kaj fajro, anstataŭ parto el la romano Esperoj, realigoj, kiu antaŭas Ebriiĝo..., mi decidiĝis ĉar la poemoj estas mallongaj.

Dume, mi sciigas vin ke mi estas preta prezenti al vi -krom volumoj Esperoj, realigoj kaj Ebriiĝoj per vento kaj fajro- ankaŭ la prozan volumon Tv-ĵurnalisto en la epoko de Tito kaj en la epoko de Miloŝeviĉ. Tiu aŭtobiografia romano estas, verdire, resuma versio de mia Dua tetralogio, kies alternativa titolo estas ¬urnalista tetralogio. Titolo de la romano klare informas vin pri temaro de tiu beletra kaj grandparte dokumenta verko.

En ties lasta ĉapitro, titolita “Jugo-NATO printempo”, mi elmontras - per taglibraj notoj en la periodo de la 24-a de marto ĝis la 10-a de junio 1999 - miajn rimarkojn kaj meditadojn pri la armita interveno de NATO-alianco en Jugoslavio. En tiu ĉapitro konsiderinde multaj notoj estas dediĉitaj al bombardado de Televizio Novi Sad, en kiu mi ankaŭ nuntempe oficas (verdire, ne en la origina konstruaĵo, ĉar ĝi estas detruita, sed en alia, provizora). Kelkaj notoj estas dediĉitaj al bombardado de tri novisadaj pontoj (precipe de Ponto de Libero, kiun mi preskaŭ ĉiutage trairadis, ĉar Televizio tiam situis apud la kontraŭa bordo de Danubo). En tiu ĉapitro kelkaj notoj ankaŭ estas dediĉitaj al bombardado de la kazerno “Majevica” (kiu troviĝas proksime de mia loĝejo).

La Dua apartig-libro, kiu postsekvas ¬urnalistan tetralogion - en mia Esperanta prezentaĵo ĝi postsekvas la romanon Tv-ĵurnalisto... - portas la titolon Ekflamoj je dislimo. Tiun volumon konsistigas, krom lirikaj poemoj, poetaj tutaĵoj kiuj apartenas al tielnomata engaĝa literaturo. Tio estas poemoj en kiuj oni pritraktas soci-politikajn okazaĵojn en Jugoslavio dum la jaro 2000. Do, je la dislimo de jarmiloj. Ekzemple, en unu tuta ciklo -la kvina ciklo, sub la titolo “Finalo de la jugoslavia malfeliĉo” -oni poetece pritraktas la disfaligon de la reĝimo de diktatoro Slobodan Miloŝeviĉ.

Ĉi-foje mi prezentos al vi, kiel jam dirite, sep poemojn el la Unua apartig-libro. El ĉiu ciklo mi elektis po unu poemon. Jen la titoloj de cikloj, kaj tre koncizaj sciigoj pri temaroj de tiuj cikloj - jen la sep elektitaj poemoj.

Vladimir Kirda Bolhorves

De Oriento al Sudo

Unua ĉapitro
VARIACIOJ JE PRATEMPA TEMO
(Amaj poemoj)

EN ARENO
Gitaro,
trankviligu proprajn kordojn.
Lasu ilin vibri silente,
tiel silente, ke koroj sentu doloron
kaj triston profundan.
Sangadas toreadoro en Granda Areno.
Ekrigardu: sur vizaĝo lia
ankoraŭ venka rideto vibras,
sed larmo frida
flamon en okulo jam estingas.

Ĉu vi ploras?

Ploru, bela fraŭlino.
Flagoj estas mallevitaj je duono de lancoj,
ĉirkaŭ vi estas la paco.
Nu, tamen,
kial vi krizantemojn al batalejo ĵetadas?
Via toreadoro ne plu estas,
sed la Areno restas,
kaj jam morgaŭ anoncos fanfaroj
festenon de novaj batalantoj.

Dua ĉapitro
MALAPERIGADO DE L’ HEJMO
ENRIGARDANTE LA INFANAĜON

Mi vidas altan, ridetantan ĉielon,
verdan-flavan-bluan kampvaston.
Sur ĝi la arkipelagon de griziĝintaj tegmentoj,
en kiu mi distingas insulon de mi plej ŝatatan:
la farmdomon de l’ avo Aron, farmdomon
kiu dormetas en la kvieto de somera posttagmezo.

Malantaŭ la farmdomo, en ombro de laŭlonga,
iam kalkigita muro, mi vidas la paletan,
senatentan kvinjarulon.
Li sidas sur la seka teraltaĵeto
kaj inter fingroj neglekte tralasas
manplateton da polvo.
Super lia kapo, en stala malfermaĵo,
la kolombo ritme kolombumas.
Eĉ pli alte, en lazuro super tegmento,
triste muĝas la maldensigitaj branĉaroj de akacioj.

Ventmuelilo restis sen flugiloj,
maizgrajnojn muelas la fortega egmuelilo
apud larĝa draŝejo. Movforton igas al ĝi
brunĉevalo Keŝelj, malrapide vagirante
la rondan vojeton.
Avo Aron kaj onklo Janko okupiĝas
pri egmuelilo kaj ĉevalo. Draŝejmeze
avino Serafa, ĉirkaŭita de kortbirdaro
ŝvebas super disigitaj paneroj.
Al mi ŝajnas ke ŝi ĝuste alflugis de l’ ĉielo.

Kvar avo-nepoj,
Joakim, Boris, Miron kaj Alek,
en ventblova veturilejo,
sia infanĝardeno, sia laborejo,
faris ion similan al ŝargoĉareto.
Per helpo de l’ avo, ni ankaŭ faris
hundajn rimentenilojn, kaj nun ni provantas
transformi Rigov kaj Belka en niajn ĉevaletojn.
Sed eĉ per lardo antaŭ la muzeletoj
ni ne sukcesas ekmovi la konfuzatajn hundojn.
Enrigardante la infanaĝon,
mi vidas arĝentkoloran kolombaron
kiu flugumas en senfina lazura profundo.
Kaj sube, meze de verdaj-flavaj-bluaj kampoj
unu farmdomon kiu dormetas
en kvieto de l’ somera posttagmezo.

Tria ĉapitro
POR LA ARTISTA BIOGRAFIO
KREADI AÝ VIVI

En baraktado kaj sorto
de plimulto da mortontaj senmortuloj
estas faktoj kiuj provokas
multe pli fortan envion ol admiron;
favore al malpli da feliĉaj,
iuj ŝajne aŭ vere grandaj
provokas eĉ kompaton.

La negocistoj kaj politikistoj,
tenantoj de ĉefaj stangoj de potenco:
mono kaj aŭtoritato, estas abonantoj
de privilegioj de surteraj dioj;
sed la ĝuado de potenco estas malpura,
ofte superita per ombro
de malamoj, konfliktoj, katenoj.

La brilaj steloj de estrado,
sportistoj kaj pseŭdoartistoj,
havas allogan ĉiutagecon,
plenajn poŝojn, amtravivaĵojn;
ilin detruas fragilo de populareco
, malpleno kiun ili en si mem portas,
kiu post ili restas.

Veraj, rimarkindaj artistoj,
post multjara sinofero,
la kontentigon ricevas kaj de homoj
kaj en profesio al kiu ili sin dediĉis;
sed el laŭdoj kaŝaperas kompato,
ĉar ili, tro okupite pri Verko,
propran vivon perdis.

Kvara ĉapitro
LA KAMPARA EN FAÝKO DE LA URBA
AVINO SUR LA BALKONO

Tute en funebra vestaĵo, kun kapo
tukĉirkaŭita, silenta kaj senmova,
kiel elĉizita el ŝtono,
ŝi longe sidas apud la balustrado
de malvasta malfermita spaco
de duĉambra kaĝo sur tria etaĝo.
La filino kaj bofilo estas en la entrepreno,
nepoj estas en lernejo. Najbaroj ĉi tie ne ekzistas.
Polvon en loĝejo ŝi viŝis, ensuĉigadis,
florojn ŝi akvumis, tagmanĝaĵon finkuiris.
Tra mallarĝa, per ĉielo plenumita fendaĵo
inter du najbaraj ĉielskrapantoj
ankoraŭ unufoje en malproksimon,
en iaman tempon ŝi fikse enrigardis.

En vilaĝo, en la longa strato,
sopiras al ŝi, kiel fidela hundino,
ŝatata, ruiniĝanta domo, en kiu ŝi
kvardek plej belajn jarojn travivis.
Antaŭ nelonge, je postulo de gefiloj, ŝi vendis ĝin.
Neforgesitaj, neanstataŭeblaj najbaroj
ankaŭ ĉi-vespere je stratangulo kunvenos.
Ĉu ili, ho ve, ankaŭ pri ŝi babiletos?
Al edzo plenajn dekunu jarojn
trifoje per semajno ĝis la tombo ŝi iradis.
Kaj nun maljunulo sub la herbaĉoj dormas.
Ĉu gefiloj, ho dio, volos almenaŭ
unu ŝian peton plenumi: ĉu ili
la patrinon, el la ŝatata vilaĝo,
el naskiĝgrundo forigitan,
apud la patro entombigos?

Kvina ĉapitro
VERDA, ĈIAM PLI GRIZA
(Ekologiaj poemoj)
UNU MONATON
POR LA INFANOJ DE ĈERNOBILJ

Ne pafis fusiloj,
nek ĉe l’ horizonto fajron vomis kanonoj,
ne hurlis sirenoj,
nek sur ĉielo bruis bombardaviadiloj.

Sed ni tamen, okupiĝante
pri ĉiutagaj agadoj, komencis pereadi,
niajn verajn gefilojn, ankoraŭ tute sanajn,
ridantajn, en infanĝardenoj ludantajn,
ni komencis senrevene perdadi.

La morto atakadis niajn ĝardenojn, kampojn, arbarojn,
nian brutarojn kaj kortbirdarojn per nova armilo,
per nigraj sunradioj kaj pluvgutoj
nin kaj niajn gefiletojn bombardis.

“Ĉu pluvo povas mortigi?”
demandis tiuj kiuj ĝis tiam nenion sciis
pri izotopoj de jodo, cezio, stroncio,
pri malpura potenco kiu, kiel malbona elfo,
kolere gruntas en nuklea centralo.

“Ĉi-radiado ne estas danĝera por sano”,
asertis al ni kruelega burokrata satano,
konsiderante ke homa vivo estas malpli multekosta
ol la elmigrigo de kelkaj regionoj.

Kvin jarojn post la eraro de nerespondecaj
kaj forkuro de malbona elfo el nuklea botelo,
okcent mil geknabetoj el Belorusio,
Ukrajnio kaj Rusio malrapide velkadas,
okcent miloj palajn frontetojn havas.

Patrinoj kisas kaj antaŭtime rigardas
frontetojn malvarmajn, markitajn per signo de anemio,
multaj kaŝite plorsingultas, ĉar ili eksciis
ke iliaj idoj malsanas de leŭkemio.

Ni vivas sur la estingita radianta vulkano,
manĝante, trinkante, enspirante mortigajn erojn,
imuneco de niaj geknabetoj estas tiel malforta
ke ilin mortigas eĉ parotito, morbilo,
sendanĝeraj gripigaj mikroboj.

Por ke ili kiom-tiom plifortiĝu,
pligrandigu sian reziston al malsanoj,
ili bezonas almenaŭ unu monaton restadi
en sanaj naturaj kondiĉoj.

Estu, bonaj homoj de la tuta mondo,
al niaj gefiletoj dum unu monato savaj dommastroj,
Dio rekompencos vin, kaj ni petos lin
ke viaj gefiloj neniam estu devigotaj
la sanon serĉi ie en fremlando.

Sesa ĉapitro
PER VIVCINDRO PUDRIGITAJ
(Poetika vivfilozofio)
LA PADO

Ni diskuris, kuraĝaj, al cent direktoj de l’ mondo,
ankoraŭ junaj, por grandaj agoj pretaj, naive scivolemaj,
rigidaj, sed deziremaj al vagado tra forlasitaj tajgoj de Siberio,
ankoraŭ plensopiraj pri ĝardenoj de Mediteraneo,
kie la valeriano kaj jasmeno tiel ebriige odorfloras.

Ni disiĝis, konfuzitaj, inter vilaĝo kaj urbo,
ankoraŭ persistaj, por memoferoj pretaj, per volo plenplenigitaj,
gajaj, kaŝangulojn de nia senlumo ankoraŭ malofte enrigardantaj,
indiferentaj rilate al kono ke tie kaŭras laco,
kiel silenta mizerulo kiu baldaŭ pensuferos.

Ni malgajiĝis, bruletigitaj, en alloga fremlando,
ankoraŭ malkvietaj, revojn enrigardantaj, malfacilaj pro deziroj,
nerompitaj, kvankam jam doloraj de multaj esperoj,
jam ornamitaj per cikatroj kiujn ni longe ekhavadis
en aroganta kuregado tra la viva ventoblovo.

Ni enordiĝis, fine, je nia direkto de l’ mondo,
jam tro maturaj, per saĝo penetritaj, trankvilaj kiel vegetaĵoj,
serenaj, ĉar ni konsciiĝis pri efemereco de nedelongaj ĉarmoj,
ĉar ni perceptis ke mirakloj estas ĉirkaŭ ni, en libroj,
ke je nia fenestro unu peonio nun floras.

Sepa ĉapitro
FRUKTOJ DE MALPRUDENTO
(Poemoj pri la unua jaro de Jugobalkana milito)

VUKOVAR, PERSONE KAJ FAKTE

Unuaj fabeloj pri tiu bela, idilia urbo
al mi rakontis mia plej bona amiko el infanaĝo
Ivo Lahvaĉ. Fininte elementan edukon
en Kerestur, li revenis al sia hejmregiono Sirmio,
por en ŝatata Vukovar ellerni metion.
Kiel tv-mekanikisto li estis pedanta, estimata,
havis multajn klientojn, bone salajrumis.
Dum jaroj li senlace laboris, diligente ŝparis,
kun la edzino, filo kaj patrino novan domon konstruis.
Fine de l’ monato aŭgusto de Fatala Jaro,
kiam la obusoj komencis surŝuti Vukovar,
mi ankoraŭ foje turnis numeron de ilia telefono,
sed interligon mi ne ricevis. Kio okazis al Ivo,
Spomenka, Darko kaj patrino Olga?
mi ofte min demandis.

La hispana gazeto “El Pais”
estas unu el eminentaj ĵurnaloj
en Eŭropo. Ĝia raportistino el Belgrado
estas sinjorino Mirjana Tomiĉ, nia samnacianino,
sed tio ne influas objektivecon de skribado.
“Mi estas ŝokita per scenoj kiujn mi vidis
sur batalejoj en Kroatio. Mi estis en Vukovar,
ankoraŭ dum ĝi ne estis sieĝita de soldataro.
Mi interparoladis kaj kun serboj kaj kun kroatoj.
Mi estis en iliaj domoj. Hororigis min la tragedio
de tiuj homoj. En Vukovar kaj aliaj regionoj,
kiuj nun estas en militoperacioj, ili bone vivis.
Tio estas, plejparte, riĉaj regionoj.
Mi rigardis homojn kiuj forlasantis siajn domojn,
somerdometojn, laborejojn, veturilojn kaj egajn riĉaĵojn
kaj familie por ciam foriradis el sia naskiĝregiono.
Tio estas penigaj homaj dramoj.”

Mi estis puberulo kiam
mia kuzino Jevdokija Glanko
edziniĝis kun Venedikt Miklovŝ, la majstro
en Kombinato de gumo kaj ŝuoj “Borovo”. Ili ambaŭ
fervore laboris, diligente ŝparis, por baldaŭ en Mitnica,
proksime de akvoturo, malnovan domon aĉeti.
(Ili eĉ ne povis imagi ke dum unu nigra aŭtuno
Mitnica-n, kaj la akvoturon mem, pro batalegoj
tie farotaj, la tuta mondo ekkonos.)
Poste dum jaroj novan neston ili mem konstruis
en Borovo Kolonio, kaj la malnovan domon donacis
al filino kaj bofilo. Ili trankvile kaj feliĉe vivis.
“Kara onklino, ni sentas nin tiel bele,
ĉio al ni fluas tiel bone, ke mi iufoje timas
ke al ni io malbona okazos”,
diris antaŭ nelonge Jevdokija al mia patrino.
Komence de ĉi-jaro ŝi mortis pro hepatkancero.
Ni entombigis ŝin en la nova Urba tombejo
(kadre de kiu dum ĉi-tagoj oni amase entombigas konatajn kaj nekonatajn vukovarajn pereintojn). La filino de Jevdokija
restadas, kun du infanoj, ĉe Venedikt-fratino en Novi Sad, bofilo estas je fronto, kaj Venedikt mem gardas domon en Borovo
Kolonio. Al ni, kuzoj, lia sorto ĉi-momente ne estas konata.

La sorto de Vukovar ne povas eviti
historian simbolecon. En tiu urbo en 1919
estis fondita Komunista partio de Jugoslavio,
el tiu urbo ekiris ĝuste antaŭ ses monatoj,
je la 1-a de majo, polica unuo kiu enfalis
embuskon en Borovo Vilaĝo. Vukovar,
urbo en kiu dum plurpartiaj elektoj venkis
la eksa komunista partio de Kroatio, SDP,
havis malfeliĉon esti la unua, kaj kiel la unua
- estante avangardo al ni ĉiuj ceteraj
- sperti ekstremajn konsekvencojn
de ideologia kaj nacia ebriiĝo.

Kiel tv-ĵurnalisto, mi multfoje
restadis en Vukovar, kaj en proksimaj
vilaĝoj Petrovci kaj Mikluŝevci,
en kiuj vivas miaj samnacianoj.
Ĝuste antaŭ dek jaroj,
en somero de la senzorga okdekunua,
kun ekipo mi faris okminutan tv-portreton
de la ridanta mezlernejanino Naĝija ¬dinjak,
membrino de la Remklubo “Vukovar”.
La portreton ni surbendigis en domo de l’ sportulino,
en ŝia lernejo, en la Remklubo, je Danubo.
Þiaj gepatroj diris al mi, dum babilado,
ke ni estas foraj parencoj (laŭpatrina avino
de Naĝija, nome, apartenis al la familio Glanko).
Amikinoj de Naĝija el remkvaropo kun direktanto
diris al mi ke en Klubo estas kaj serboj, kaj kroatoj,
kaj rutenoj, kaj hungaroj. Ili estas konkordaj, kiel familio.
Neniu, dume, diris al mi, pro nescio, ke post dek jaroj,
sur malgranda doko sur kiu ni interparolis,
okazos hororaĵoj. Ke pri ili skribos, krom aliaj,
ankaŭ la ĵurnalisto Milan ¬egarac
- en lasta militraporto. Ke li skribos ĝin
antaŭ ol, kuraĝe kaj nesingarde,
esti falĉita per mitralpafaro.

Serbaj liberigantoj kaj iliaj skoltantoj,
kiuj multfoje sukcesis atingi
Borovo Kolonion kaj Vukovar, eksciis ke Serboj
en kelo de konstruaĵo de Teritoria defendo
estis torturataj plej bestie. Post torturado,
iliaj kapoj estis frakasataj per martelegoj,
kaj iliajn mortajn korpojn ustaŝoj forportadis
gis la Remklubo en la centro de Vukovar.
Tie selektitaj nigraĉemizuloj distranĉis iliajn
ventrojn kaj, anstataŭ eligitaj organoj,
en internaĵojn metadis ŝtonojn, kaj poste
tiujn korpojn forĵetadis en Danubon.

Eĉ dum ĉi-tagoj, en la tria dekado
de novembro, tuj post fino
de inferaj bataloj en la detruita Vukovar,
mi demandas min kio okazis
al Naĝija ¬dinjak, al ŝiaj geamikoj
el la Remklubo. Mi demandas min kio okazis
al plimulto de miaj amikoj, konatoj,
parencoj el Vukovar, Petrovci, Mikluŝevci.
Mi estas konvinkita ke iu ajn el ili, entute,
malamis nek serbojn, nek kroatojn, nek anojn
de iu ajn alia popolo, ke ili deziris solsole:
trankvile vivi, kun ĉiuj konkorde.
Ordinaraj homoj, dume, iufoje ne decidas
pri propra sorto. Kaj mi denove demandas min:
Ĉu ili estas vivaj, ĉu vunditaj, dislokitaj?
Ĉu iuj estas, eble, pafmortigitaj, gorĝtranĉitaj,
kaj, kun distranĉitaj ventroj, en Danubon ĵetitaj?

Tamen, sinjorino Tomiĉ ne povas
ne sciigi eĉ ĉagrenigajn faktojn.
“Kaj serboj kaj kroatoj kiujn mi ekkonis
montradis al mi fiere, tio min konsternadis,
kasedojn je kiuj ili surbendigis kiel ili gorĝtranĉas
siajn ‘kontraŭulojn’. Serboj en Vukovar,
konsiderante ke mi estas serbino, konfide vidigadis
la bendojn ke ankaŭ ili ‘scipovas defendi sin’,
kaj kroatoj, konvinkitaj ke mi, kiel raportistino
de ‘El Pais’, povas kompreni ilian ‘sindefendon’,
montradis al mi vidbendon kiel ili gorĝtranĉas serbojn.
Estis vomige, kaj mi dum tagoj estis konsternita.
Mi devas diri, unue kiel homo, ke tiel hororaj scenoj
en ĉi-jarcento ne estis videblaj. Ĉi-milito en Jugoslavio
estas al mi nekomprenebla, kaj mi opinias
ke ĝi estas rezulto de intereskonfliktoj
de certaj naciaj elitoj, kiuj, plugardante
sian totalisman aŭtoritaton,
emas oferi sian tutan popolon.”

Antaŭhierau, la dudekduan de novembro,
al ni per telefono, el domo de sia kuzeno en Inĝija,
anonciĝis Spomenka Lahvaĉ. Rifuĝintino.
Mia unua demando estis: “Kio okazis al Ivo?”
“He, Ruben, mia Ivo ne plu estas”, diris ŝi plorante.
Ĉi-matene mi kun edzino forveturis al Inĝija.
Spomenka priskribis al ni la familian tragedion.
Ĝis la mezo de aŭgusto Ivo nenie volis
forlasi la domon kiun li dum jaroj konstruadis kaj,
ankoraŭ ne konstrufinitan, per meblaro, diversaj aparatoj
kaj multaj aliaj dombezonaĵoj plenumadis.
Kiam obusoj komencis proksimen faladi,
kiam li perceptis ke milito ne haltiĝis,
estis tarde. El Vukovar oni ne plu povis eliri.
(Feliĉe, Darko ĝustatempe eskapis,
kaj baldaŭ ĉe onklino en Germanio troviĝis.)
Keloj estis por multaj, ankaŭ por familio Lahvaĉ,
nuraj rifuĝejoj. Kartoĉoj fajfadis, obusoj eksplodadis.
La nova domo suferadis. Ivo-malfeliĉo estis
ankaŭ insida malsano: trombozo.
La dekan de oktobro matene, post timigega eksplodo
en proksimo, ekmoviĝis en lia gambo mortiga trombo.
Rezervo de kuraciloj estis konsumita, al hospitalo
oni ne povis ekiri. “Mi sentas min malbone... Mi sufokiĝas!”
diris Ivo al edzino, patrino kaj frato. Unu minuton poste li estis morta. Kriego, senhelpa petkriado. Ili envolvis lin en nilonon,
elportis en ĝardenon. Dum momentoj de batalpaŭzoj ili malprofunden enterigantis lin.
Mia amiko Ivo nun en sia ĝardeno dormas.

Vukovar falis ĝuste post tri monatoj de sieĝado.
La bela malnova urbo estis tute detruita,
ĝi plej multe similas al Varsovio el 1945.
El 45.000 loĝantoj kapitulacon ĝisatendis ĉirkaŭ dek miloj (ĝusta nombro ankoraŭ ne estas konata). Ili ĉiuj pasigis tri
antaŭajn monatojn en keloj kaj sentas
malfacilaĵojn de vido kiam ili eksteren eliras.

Spomenka Lahvaĉ baldaŭ ekvojaĝos
en Germanion, al fratino (serbino) kaj
bofrato (kroato). Þi vidos almenaŭ sian filon.
Sian Ivo ŝi neniam plu vidos. Nek ŝi, nek Darko,
nek frato Slavko, nek afliktita, pro dolor’ perdiĝinta
patrino Olga. Ilia Ivo en sia ĝardeno dormas.
Multaj Vukovar-anoj neniam plu vidos
proprajn infanojn, gepatrojn, vivgekunulojn,
stratojn tra kiuj ili tre multfoje iradis, domojn
en kiuj ili dum la plej belaj jaroj restadis.

Vukovar estas nun detruejo!
Tio ne plu estas novinformo.
Tio estas fakto kun kiu ni vivas
ekde 1991 kaj plue eterne.
Vukovar, kia ĝi estas hodiaŭ, reprezentas
simbolon de malĉasto en homoj. Admonon.
Ĝian lokon endas testamenti al tempo
por ke ĝi fordigestu tie akumulitan
malbonaĉon. La detruita Vukovar
estas averto pri tio kio al ni povas okazi.
La estonta Vukovar estas pruvo de tio
kio al ni okazas nuntempe. Vukovar
simboligas nun, por ĉiam.

La Faraono ~ Kajero 51 | Kajeroj ~ Honto, mi diris
Muziko: Akorda studo,n-ro 21-a de la verko 60-a de Fernando Sor.


Kreita de Jesuo de las Heras la ĵaŭdon 27-an de aŭgusto de 2001.