La Faraono
ĈAPITRO II
Lia ekscelenco Herhor senprokraste ordonis al sia adjutanto, kiu portis la hakilon, preni la komandon de la avangardo anstataŭ Eunana. Poste li sendis ordonon, ke la maŝinoj por ĵetado de grandaj ŝtonoj deveturu de la ŝoseo en la intermonton kaj ke la grekaj soldatoj faciligu la trairon en malfacilaj lokoj. Ĉiuj veturiloj kaj portiloj de la sekvantaro ekveturu en la fino.
Kiam Herhor donis la ordonojn, la adjutanto portanta la ventumilon proksimiĝis al la skribisto Pentuer kaj murmuretis:
—Kredeble neniam plu oni povos veturi sur ĉi tiu ŝoseo...
—Kial? —respondis la juna pastro.
—Se du skaraboj baris nian vojon, ne konvenas plu iri sur ĝi. Povus okazi malfeliĉo.
—Ĝi jam okazis. Ĉu vi ne rimarkis, ke la princo Ramzes ekkoleris kontraŭ la ministro? Kaj nia sinjoro ne apartenas al tiuj, kiuj forgesas...
—Ne nia sinjoro ofendis la princon, sed kontraŭe li sentis sin ofendita kaj severe riproĉis la filon de l' faraono —respondis Pentuer. —Kaj li bone faris, ĉar al la princo jam hodiaŭ ŝajnas, ke li estos dua Menes...
—Pli ĝuste Ramzes Granda —interrompis la adjutanto.
—Ramzes Granda obeis la diojn, jen kial li havas en tiuj temploj laŭdajn surskribojn. Sed Menes, la unua egipta faraono, estis detruanto de l' ordo, kaj nur dank' al patra indulgo de la pastroj oni citas lian nomon... Tamen mi ne donus unu utenon, ke la mumio de Menes ekzistas.
—Mia Pentuer —daŭrigis la adjutanto —vi estas saĝulo, vi do komprenas, ke estas indiferente por ni havi dek sinjorojn aŭ dek unu...
—Sed por la popolo ne estas indiferente, ĉu li devas elfosi ĉiujare unu monton da oro por la pastroj aŭ du montojn: por la pastroj kaj por la faraono —respondis Pentuer kaj liaj okuloj ekbrilis.
—Vi meditas pri danĝeraj aferoj —murmuretis la adjutanto.
—Kiom da fojoj vi mem parolis kun indigno pri la frenezaj elspezoj de la faraona kortego kaj de la nomarĥoj? —demandis mire la pastro.
—Silentu... silentu!... Ni parolos ankoraŭ pri tiuj ĉi aferoj, sed ne nun.
Malgraŭ la sablo la maŝinoj, ĉiu tirata de du bovoj, pli rapide ruliĝis en la dezerto, ol sur la ŝoseo. Apud la unua iris Eunana ĉagrenita kaj meditanta: kial la ministro forprenis de li la komandon de la avangardo? Ĉu oni intencas konfidi al li pli altan postenon?
Atendante do novan karieron, kaj eble por trankviligi la dubojn, kiuj turmentis lian koron, li prenis stangon kaj subtenis la baliston ĉie, kie la sablo estis pli profunda, aŭ instigis la Grekojn per krio. Sed ili malmulte atentis lin.
Jam duonhoron la taĉmento iris en la serpentolinia intermonto; kies muroj estis nudaj kaj krutaj, kiam la avangardo ree haltis. En ĉi tiu loko estis alia intermonto, transversa, en kies mezo estis elfosita sufiĉe larĝa kanalo.
Kuriero sendita al la ministro kun la sciigo pri la malhelpo, alportis ordonon senprokraste plenigi la kanalon per tero.
Ĉirkaŭ cent grekaj soldatoj kun pinthakiloj kaj fosiloj rapide eklaboris. Unuj dishakis la ŝtonegojn, aliaj ĵetis la fragmentojn en la kanalon kaj surŝutis sablon.
Subite el la fundo de l' intermonto eliris homo kun pintohakilo, kiu havis formon de cikonia kolo kun beko. Tio estis egipta kamparano, maljuna, tute nuda. Momenton kun plej granda miro li rigardis la laboron de la soldatoj, poste subite li saltis inter ilin, kriante:
—Kion vi faras, idolistoj, tio ja estas kanalo?...
—Kaj vi, kiel vi kuraĝas insulti la soldatojn de lia sankteco? —demandis lin Eunana, jam ĉeestanta tie.
—Mi vidas, ke vi devas esti Egiptano altranga —respondis la kamparano —mi do respondos al vi, ke la kanalo apartenas al potenca sinjoro: li estas ekonomo de la skribisto de tiu, kiu portas la ventumilon de lia ekscelenco la nomarĥo de Memfiso. Gardu do vin, ke malfeliĉo ne trafu vin!...
Ili ne komprenis liajn vortojn, sed la tono mirigis ilin.
—Ili daŭrigas! —diris la kamparano kun pligrandiganta teruro. —Ve al vi, hundoj! —ekkriis li ŝin jetante kun la hakilo al unu el la soldatoj.
La Greko elŝiris la hakilon, kaj ekbatis lin tiel forte je la dentoj, ke sango ekspruĉis el la buso. Kaj poste li revenis al la laboro.
Duone ŝvenigita per la bato, la kamparano perdis la kuraĝon kaj komencis petegi:
—Sinjoro —diris li —ĉi tiun kanalon mi elfosis mem dum dek jaroj, tage kaj nokte, eĉ en la festoj! Nia sinjoro promesis, ke se mi sukcesos alkonduki akvon al ĉi tiu valeto, li faros min terkulturisto sur ĝi, donos al mi la kvinonon da rikolto kaj donacos la liberon... Cu vi aŭdas?... La liberon al mi kaj al miaj tri infanoj!... Ho dioj!...
Li levis la manojn al la ĉielo kaj ree sin turnis al Eunana:
—Ili min ne komprenas, ĉi tiuj transmaraj barbuloj, idoj de hundoj, fratoj de Fenicianoj kaj Hebreoj! Sed vi, sinjoro, vi aŭskultos mian peton... De dek jaroj, kiam la aliaj iris al la foiro aŭ dancado aŭ sankta procesio, mi ŝteliris en ĉi tiun negastaman intermonton. Mi ne iris al la tombo de mia patrino —mi fosis; mi forgesis pri la mortintoj, por doni al miaj infanoj kaj al mi mem liberon kaj teron almenaŭ unu tagon antaŭ la morto... Estu miaj atestantoj, ho dioj, kiom da fojoj surprizis min ĉi tie la nokto!... Kiom da fojoj mi aŭdis ĉi tie la plendajn voĉojn de hienoj kaj vidis la verdajn okulojn de lupoj! Sed mi ne forkuradis, ĉar kien mi povus forkuri, kiam sur ĉiu vojeto atendis min la teruro, kaj en ĉi tiu kanalo la libereco tenis min je la piedoj?... Foje, tie, post ĉi tiu breco venis renkonte al mi leono, la faraono de ciuj bestoj. Mi ekgenuis antaŭ li kaj, kredu al mi, mi diris la jenajn vortojn: »Sinjoro, cu vi bonvolus min manĝi?... Mi ja estas nur sklavo! «La rabema leono ekkompatis min; la lupo evitis min, ec la perfidemaj vespertoj indulgis mian, malfeliĉan kapon, kaj vi Egiptano...
La kamparano eksilentis: li rimarkis la proksimiĝantan sekvantaron de la ministro Herhor. La ventumilo montris al li, ke tio estas altrangulo, la pantera felo —ke tio estas pastro. Li do kuris al li, ekgenuis kaj tuŝis la sablon per la kapo.
—Kion vi volas, homo? —demandis la ministro.
—Lumo de la suno, aŭskultu min; —ekkriis la kamparano. —Estu neniu ĝemo en via cambro kaj la malfeliĉo ne iru post vi! Nenio malhelpu viajn agojn kaj la fluo ne forportu vin, kiam vi veturos sur Nilo al la alia bordo...
—Mi demandas, kion vi volas? —ripetis la ministro.
—Grandanima sinjoro, —daŭrigis la kamparano —gvidisto sen kapricoj, vi venkas la malveron kaj kreas la veron, vi, kiu estas la patro de la malfeliĉulo, la edzo de la vidvino, la vesto de la orfo... Permesu al mi disporti vian nomon, kiel la leĝon de la lando... Permesu al via nomo pasi inter miaj lipoj... Aŭskultu kaj faru la juston, plej nobla el la noblaj... [La babilado de la kamparano estas aŭtentika]
—Li volas, ke oni ne plenigu la kanalon —diris Eunana.
La ministro levis la ŝultrojn kaj ekiris al la kanalo, sur kiu oni metis tabulon. La malesperinta kamparano kaptis lin je la piedoj.
—For kun tio!... —ekkriis la ministro, forpasante kvazaŭ de l' mordo de vipero.
La skribisto Pentuer deturnis la kapon, lia malgrasa vizaĝo havis grizan koloron. Sed Eunana kaptis la kamparanon je la nuko, kaj ne povante forŝiri lin de la piedoj de l' ministro, alvokis soldatojn. Post momento lia ekscelenco liberigita, transiris la kanalon, kaj la soldatoj forportis la kamparanon preskaŭ en la aero al la fino de la taĉmento. Ili donis al li kelkdekon da pugnobatoj, kaj la suboficiroj ĉiam armitaj per kanoj kalkulis al li kelkdekon da bastonoj kaj fine jetis lin apud la eniro en la intermonton.
Batita, sanganta kaj terurita, la mizerulo momenton sidis sur la sablo, frotis la okulojn kaj subite salte leviĝinte, komencis forkuri al la ŝoseo, ĝemante:
—La tero englutu min!... Malbenita estas la tago, en kiu mi ekvidis la lumon, kaj la nokto en kiu mi diris: »Homo naskiĝis... «En la mantelo de la justeco ne ekzistas eĉ unu peco por la sklavoj. La dioj ne rigardas tian kreaĵon, kiu havas manojn nur por la laboro, buŝon nur por la ploro, kaj dorson por la bastonoj. Ho morto, cindrigu mian korpon por ke tie, sur la kampoj de Oziriso, mi ne renaskiĝu sklavo...
ĈAPITRO III
Spiregante de kolero la princo Ramzes grimpis sur la monteton, kaj post li Tutmozis. La elegantulo havis la perukon antaŭo posten, lia barbo defalis, li do portis ĝin en la mano; malgraŭ la lacigo li estus pala, se la ruĝo ne kovrus lian vizagon.
Fine la princo haltis sur la supro. De la intermonto flugis al ili la krioj de la soldataro kaj la bruo de la ruligantaj balistoj; antaŭ ili kuŝis la vasta lando Gosen, baniganta en la briloj de la suno. Ŝajnis, ke tio ne estas tero, sed ora nubo, sur kiu la songoj pentris pejzagon per koloriloj el smeraldoj, argento, rubenoj, perloj kaj topazoj.
La kronprinco etendis la manon.
—Rigardu —ekkriis li al Tutmozis —tie devas esti mia tero, kaj ĉi tie mia armeo... Kaj tie plej altaj konstruaĵoj estas la palacoj de l' pastroj, kaj ĉi tie —plej alta estro de la armeo estas pastro!... Ĉu oni povas toleri tion?
—Ĉiam estis tiel —respondis Tutmozis, malkuraĝe rigardante ĉirkaŭe.
—Tio estas malvera! Mi ja konas la historion de ĉi tiu lando, kaŝitan por vi. Estroj de la armeoj kaj de l' oficistoj estis sole la faraonoj, aŭ almenaŭ la plej energiaj el ili. Ili ne pasigis la tagojn farante oferojn au preĝante, sed regante la ŝtaton.
—Se tia estas la volo de lia sankteco... —interrompis Tutmozis.
—Ne estas la volo de mia patro, ke la nomarĥoj regu despote en siaj ĉefurboj, kaj ke la etiopia vic-reĝo sin opinias egala al la reĝo de l' reĝoj. Kaj ne povas esti volo de mia patro, ke lia armeo ĉirkaŭiras du orajn skarabojn, tial ke la ministro de l' milito estas pastro.
—Li estas granda batalisto!... murmuretis Tutmozis pli kaj pli senkuraĝe.
—Kia batalisto!... Car li venkis plenmanon da libiaj rabistoj, kiuj devas forkuri nur ekvidinte la jakojn de la egiptaj soldatoj? Sed rigardu, kion faras niaj najbaroj. Izraelo malfruas kun la tributo kaj pagas malpli kaj malpli. La ruza feniciano ĉiujare reprenas kelke da sipoj el nia eskadro. Kontrau hetoj, oriente, ni estas devigataj havi preta grandan armeon, kaj ĉirkau Babilono kaj Ninivo bolas movado, kiun oni sentas en la tuta Mezopotamio.
Kaj kia estas la definitiva rezultato de la regado de l' pastroj? La jena: mia praavo havis 100 mil talentojn da jara enspezo kaj 160 mil soldatojn, mia patro havas apenau 50 mil talentojn kaj 120 mil soldatojn
Kaj kia estas la armeo!... Se ni ne havus la grekan korpuson, kiu tenas ilin en ordo, kiel la hundo la ŝafojn, jam hodiaŭ la egiptaj soldatoj obeus nur la pastrojn, kaj la faraono ne diferencus de simpla nomarĥo.
—De kie vi scias tion?... De kie venas tiaj pensoj? —miris Tutmozis.
—Cu mi ne devenas de la gento de l' pastroj! Ili ja instruis min, kiam mi ne estis ankoraŭ kronprinco. Oh, kiam mi fariĝos faraono, post mia patro, kiu vivu eterne, mi metos sur iliajn nukojn mian piedon en fera sandalo... Antaŭ tio mi etendos mian manon al iliaj trezorejoj, kiuj estis ĉiam plenaj; sed kiuj de l' tempo de Ramzes Granda komencis ŝveli kaj hodiaŭ estas tiel dikaj de oro, ke post ili oni ne vidas la trezorejon de l' faraono.
—Ve al mi kaj vi!, —sopiris Tutmozis. —Vi havas intencojn, sub kiuj kurbiĝus ĉi tiu monteto, se ĝi aŭdus kaj komprenus ilin. Kaj kie estas viaj fortoj?... helpantoj?... soldatoj?... Kontraŭ vi starigos la tuta popolo, kondukata de la potenca kasto... kaj kun vi? La princo aŭskultis kaj ekmeditis. Fine li respondis:
—La armeo.
—Granda parto sekvos la pastrojn.
—La greka korpuso.
—Barelo da akvo en Nilo.
—La oficistoj.
—Duono apartenas al ili.
Ramzes malĝoje balancis la kapon kaj eksilentis.
De la supro ili malsupreniris sur nuda kaj ŝtonplena deklivo al la alia flanko de la altaĵo. Subite Tutmozis, kiu iris antaŭe, ekkriis:
—Ĉu sorĉo frapis miajn okulojn?... Rigardu, Ramzes!... Inter ĉi tiuj ŝtonegoj estas ja kaŝita dua Egipto!
—Kredeble tio estas bieno de pastro, kiu ne pagas impoŝtojn, —maldolce respondis la princo.
Ce iliaj piedoj, en la fundo kuŝis fruktodona valo, kiu havis formon de forko, kies dentoj estis kaŝitaj inter la ŝtonoj. En unu angulo oni vidis kelke da dometoj por la servistoj kaj belan dometon de la posedanto aŭ administranto. Tie kreskis palmoj, vinberujoj, olivarboj, figujoj kun radikoj en la aero, cipresoj, eĉ junaj baobaboj. En la mezo fluis akva strio, sur la deklivoj de l' altaĵoj ĉiun kelkcenton da paŝoj oni vidis malgrandajn lagetojn.
Malsuprenirinte inter la vinberejoj, plenaj de maturaj fruktoj, ili ekaŭdis virinan voĉon, kiu vokis aŭ pli ĝuste kantis per melankolia tono:
—Kie vi estas, mia kokineto? respondu, kie vi estas mia plej amata?... Vi forkuris de mi, kvankam mi mem donas al vi akvon kaj nutras vin per tiel pura greno, ke sopiras la sklavoj... Kie vi estas?... respondu!... Ne forgesu, ke la nokto surprizos vin kaj vi ne retrovos la domon, kie ĉiuj servas al vi; aŭ alflugos de la dezerto flavruĝa vulturo kaj dissiros vian koron. Tiam vi vane vokados vian sinjorinon, kiel nun mi vin... Respondu, alie mi ekkoleros kaj foriros, kaj vi devos sekvi min piedire.
La kanto proksimiĝis al la vojaĝantaj. La kantantino estis kelke da pasoj de ili, kiam Tutmozis, enŝovinte la kapon inter la arbetojn, ekkriis:
—Rigardu, Ramzes, ĉarma knabino?...
La princo anstataŭ rigardi saltis sur la vojeton kaj baris la vojon al la kantantino. Efektive ŝi estis bela knabino kun grekaj trajtoj kaj vizaĝo kvazaŭ el eburo. Sub la vualo, kiu kovris la vizaĝon, pendis riĉaj, nigraj haroj, ligitaj en nodo. Ŝi havis blankan longan veston, kiun ŝi levis de unu flanko per la mano; sub la diafana ŝtofo oni vidis ŝiajn virgajn brustojn, similajn al pomoj.
—Kiu vi estas, knabino? —ekkriis Ramzes.
Malaperis la minacaj sulkoj de lia vizaĝo, liaj okuloj ekbrilis.
—Ho Jehovo!... patro!... —kriis ŝi terurita kaj haltis senmove sur la vojeto.
Sed post momento si trankviliĝis, kaj ŝiaj veluraj okuloj ree rigardis kun la kutima dolĉa melankolio.
—Kiel vi venis ĉi tien?... —demandis ŝi la princon per iom tremanta voĉo. —Mi vidas, ke vi estas soldato, kaj al la soldatoj estas malpermesite eniri ĉi tien.
—Kial malpermesite estas?
—Ĉar tio estas tero de granda sinjoro, Sezotris...
—Oh, oh! —ridetis Ramzes.
—Ne ridu, ĉar vi tuj paliĝos. Sinjoro Sezotris estas skribisto de sinjoro Haires, kiu portas la ventumilon super lia ekscelenco, nomarĥo de Memfiso.
—Oh, oh!... —ripetis Ramzes, seninterrompe ridante.
—Viaj vortoj estas malrespektaj —diris la knabino sulkigante la brovojn. —Se mi ne legus bonecon sur via vizaĝo, mi pensus, ke vi estas greka dungato aŭ bandito.
—Ankoraŭ ne, sed iam li eble fariĝos plej granda bandito, kiun portis la tero —intermetis la eleganta Tutmozis, ordigante la perukon.
—Kaj vi, vi sendube estas dancisto —respondis la knabino kuraĝiĝinte. —Oh, mi estas eĉ certa, ke mi vidis vin en la foiro en Pi-Bailos: vi sorĉis serpentojn...
Ambaŭ junuloj gaje ekridis.
—Kaj kiu vi estas? —demandis Ramzes la knabinon, prenante ŝin je la mano, kiun ŝi retiris.
—Ne estu tiel kuraĝa, mi estas Sara, filino de Gedeon, administranto de ĉi tiu bieno.
—Hebreino? —demandis Ramzes, kaj nubo pasis sur lia vizaĝo.
—Ne grave, ne grave... —ekkriis Tutmozis. —Ĉu vi pensas, ke Hebreinoj estas malpli dolĉaj ol Egiptaninoj?... Ili estas nur pli modestaj kaj malfacilaj, kaj tio aldonas al ilia amo specialan ĉarmon.
—Vi do estas idolistoj —diris Sara kun memrespekto.— Ripozu, se vi estas lacaj, deŝiru vinberojn kaj foriru kun Dio. Niaj servistoj ne volonte akceptas tiajn gastojn.
Ŝi volis foriri, sed Ramzes retenis ŝin.
—Haltu... Vi plaĉas al mi, vi ne povas tiel nin forlasi.
—Malbona spirito ekposedis vin. Neniu en ci tiu valo kuraĝus tiel paroli al mi... —indignis Sara.
—Aŭskultu, —interrompis Tutmozis —ĉi tiu junulo estas oficiro de la pastra regimento Ptah kaj skribisto de skribisto de tia sinjoro, kiu portas ventumilon super la portanto da l' ventumilo de l' nomarho Habu. . —Sendube li estas oficiro —respondis Sara, medite rigardante Ramzeson. —Eble li mem estas granda sinjoro?... —aldonis ŝi metante unu fingron sur la buŝon.
—Kiu ajn mi estas, via beleco superas mian rangon —diris li subite.
—Sed diru al mi, ĉu vere vi... manĝas porkaĵon?...
Sara rigardis lin ofendite, kaj Tutmozis diris:
—Oni tuj vidas, ke vi ne konas hebreojn. Eksciu do, ke Hebreo preferus morti, ol manĝi porkaĵon, kiun cetere mi ne trovas plej malbona...
—Sed vi mortigas la katojn? —insistis Ramzes, premante la manojn de Sara kaj rigardante siajn okulojn.
—Ankaŭ tio estas fabelo... senhonta fabelo!... —ekkriis Tutmozis. —Vi povis demandi min pri tio, anstataŭ diri sensencaĵojn... Mi jam havis tri amatinojn hebreinojn...
—Ĝis nun vi diris la veron, sed nun vi mensogas —interrompis lin Sara. —Hebreino neniam estos ies amatino! —aldonis ŝi fiere.
—Eĉ amatino de skribisto de tia sinjoro, kiu portas la ventumilon super la nomarĥo de Memfiso?... —demandis Tutmozis per moka tono.
—Eĉ...
—Eĉ amatino de la sinjoro, kiu portas la ventumilon? Sara ŝanceliĝis, sed respondis:
—Eĉ.
—Ŝi do ne fariĝus amatino de l' nomarĥo...
La knabino mallevis la manojn. Mire ŝi rigardis la junulojn unu post la alia; ŝiaj lipoj tremis, ŝiaj okuloj vualiĝis de larmoj.
—Kiu vi estas?... demandis ŝi kun timo. —Vi venis de l' montoj, kiel vojaĝantoj, kiuj petas panon kaj akvon... Sed vi parolas al mi, kiel plej grandaj sinjoroj... Kiu vi estas?... Via glavo —si turnis sin al Ramzes —estas ornamita per smeraldoj, kaj sur la kolo vi havas ĉenon tian, kian ne posedas en sia trezorejo eĉ nia sinjoro, la grandanima Sezotris...
—Prefere respondu al mi, ĉu mi placas al vi? —demandis insiste Ramzes, premante siajn manojn kaj ame rigardante ŝiajn okulojn.
—Vi estas bela, kiel la anĝelo Gabrielo, sed mi timas vin, ĉar mi ne scias, kiu vi estas.
Subite post la montoj eksonis trumpeto.
—Oni vokas vin —ekkriis Tutmozis.
—Kaj se mi estus same granda sinjoro, kiel via Sezotris?... —demandis la princo.
—Tio estas ebla... —murmuretis Sara.
—Kaj se mi portus la ventumilon super la nomarĥo de Memfiso?...
—Vi povas esti eĉ tiel granda... Ie sur la monteto la trumpeto eksonis duan fojon.
—Ni iru, Ramzes! —insistis Tutmozis terurita.
—Kaj se mi estus... la kronprinco, ĉu vi venus, knabino, al mi?... —demandis la princo.
—Ho Jehovo!... —ekkriis Sara kaj falis sur la genuojn. Nun en diversaj punktoj la trumpetoj ludis alarman alvokon.
—Ni kuru!... —kriis malespere Tutmozis. —Ĉu vi ne aŭdas la alarmon?...
La kronprinco rapide demetis la ĉenon de sia kolo kaj surmetis ŝin al Sara.
—Donu ĝin al via patro —diris li —mi aĉetas vin de li. Adiaŭ... Li pasie kisis ŝian buŝon, kaj, ŝi cirkaŭpremis liajn piedojn. Li ŝin elŝiris, forkuris kelke da pasoj, poste revenis kaj ree karesis per kisoj ŝian belan vizaĝon kaj ŝiajn korvajn harojn, kvazaŭ ne aŭdante la senpaciencajn alvokojn de la armeo.
—En la nomo de lia sankteco la Faraono, mi alvokas vin, iru kun mi!... —ekkriis Tutmozis kaj kaptis la princon je la mano.
Ili ekkuris galope al la sono de la trumpetoj. Ramzes de tempo al tempo ŝanceliĝis kiel ebria kaj turnis la kapon. Fine ili komencis grimpi sur la kontraŭan monteton.
—Kaj ĉi tiu homo —pensis Tutmozis —volas batali kontraŭ la pastroj!...