Ĉi foje ni finfine produktas la elektronikan version de nia magazino du monatojn malfrue, sed tamen ni ĝojas, ĉar finfine mi sukcesis. Simbolu tiun ĉi trankvilecon la akordoj de Oro 5-a, kiun ĥoro de makedoninoj kaj japanino kantis dum la lasta Kongreso Universala de Esperanto.,:-)
Nia kovrilo montras aeran rigardadon de la loko, kie la Kongreso de Sankta Ĥavjero (San Javier) okazis. Estas raporto pri ĝi en paĝo 22-a.
Ankaŭ ĝi montras egiptan monaĥinon, kiel signon de tio, ke ni daŭrigas publikigadon de La Faraono, de Boleslaŭ Prus, laŭ traduko de Kabe.