Redaktore

Jen mi denove... Jen ni denove post la someraj kongresoj kaj feriado. Eble surprizos vin, ke nia organo aperas en septembro, anstataŭ en oktobro, kiel kutime. Kelkaj samideanoj signalis, ke nia bulteno povus esti dumonata, sed tio povas esti nur kondiĉe, ke kunlaborantoj sendas siajn kolaboraciojn sufiĉe frue por printi ilin en nia magazino. Ĉifoje tio eblis, ĉar estas longega artikolo-prelego de nia kamarado Antonio Marco Botella, kiun ni publikigas tute ĉar oni ne povis aŭskulti ĝin en la Kongreso Universala de UEA (83-a), pro manko da sano de la preleganto. Ĝi parolas pri nia pasinto, kiun oni elrabis ĉar tiuepoke hispanoj estis muslimoj.

La reston de la Kongresa Temo (Mediteraneo: ĉu ponto inter kulturoj?) mi mem recenzis je paĝo 24-a. Se estas malkonsentoj pri miaj opinioj, mi esperas viajn artikolojn defendante viajn vidpunktojn.

Interesa nova serio komenciĝas en la antaŭlasta paĝo, Enkonduko en muzikon. Mi esperas, ke la serio allogu vian atenton.

Stranga, ĉarma muziko estas tiu de Ĝurĝura, prezentita --traduke, kompreneble-- en paĝo 21. Gvidkantisto en tiu grupo estas tiu virino, Ĝura, kiu verkis la libron Vualon de l' silento, kiun ni recenzis la lastan numeron.

Giordano Moya parolas al ni denove pri sia alloga ideo, tutmondiĝo, kiu solvos laboristajn problemojn.

Se vi iam demandis al vi pri kiujn karakterizojn devas havi via verko, por ke ĝi iĝas mondfama, eble vi trovos respondon en tiu artikolo de Olga López, Verkante, pensante.

Himnoj temas pri tiuj emblemoj sonaj de landoj, kaj ties problemoj rilate al esperantistoj. Ankaŭ muzika eseo estas Andalusa muziko, kiu ne sole referas al Andaluzio.

Mi esperas, ke vi trovu la legadon de tiu ĉi Kajero amuza kaj pensiga, kaj se io en ĝi levigas vian kontraŭan opinion, mi volonte konsideros vian artikolon por publikigo.

Ĝis!


~ Kajero 40ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 3ª) ~
Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton 29-an
de aŭgusto de 1998 je la 13:38:59-a horo.