Informoj de la Prezidanto

La prezidanto Mi bedaŭras, ke mi estis tiel dura je mia unua informo al haleanoj. Mi devis gratuli mian antaŭulon pro sia sindonema, longa kaj interesiga agado kiel prezidanto dum kvar jaroj, malgraŭ tio, ke estante emerita, anstataŭ libertempi kaj ripozi, li alfrontis la defion levigi nian asocion ĝis la alta nivelo kia mi heredis ĝin. Pro tio nur ĝentilajn vortojn mi povas diri pri la agado de Marteno Bustino Benito. Kvankam mi ankoraŭ volas eksprezidantiĝi, tio estas ĉefe, ĉar mi ne kredas, ke mi povas daŭrigi lian agadon je la sama nivelo. Tamen, mi klopodos fari ĉion, kion mi povos por ke Hale malstagnu. Tiudirekte, oni starigos novajn kursojn, ne sole pri Esperanto, sed ankaŭ pri Hale; por ke ni haleanoj lernu pri kio estas Hale, por kio oni kreis ĝin, kaj kio estas la esenco de Hale. Mi konsilas al ĉiuj legantoj kiuj povas, ke vi venu al la Kongreso VEFa de Lorko (la 13-.an de marto 1999), kiam la unuan prelegon pri tiu temo estos dirata.

Amike kaj kamaradece salutas vin,

María del Mar.


~ Kajero 40ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 4ª) ~
Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton 29-an
de aŭgusto de 1998 je la 13:38:59-a horo.