Al-Andalus:
Brila mediteranea ponto inter kulturoj
de Antonio Marco Botella

Marco Botella Gesamideanoj kaj amikoj:

La organizantoj de tiu ĉi programero, invitis min prelegi pri historia temo kaj provi rilati al miaj argumentoj la kongresa temo, Mediteraneo — Ponto inter kulturoj. Kaj en tiu linio prezenti al vi, laŭ mia imago, la periodon de la iama Al-Andalus1. Kiel aldono al tiu specifa temo historia, ili proponas: eventuale kiel indikon por la estonteco de la nunaj socioj loĝantaj ĉirkaŭ Mediteraneo.

La temo tiel proponita estas iom pli ol kompleksa, ĉar ĝi postulas ne nur rigoran priskribon de historiaj eventoj, sed ankaŭ grandan imagokapablon por translokigi la indikojn profiteblajn de mia historia rakonto al la nuna realo kaj al la estonteco de la apudmediteraneaj socioj. Tiu dua parto postulus pli da tempo kaj specifan scion pri la modernaj socioj, ĉar ni devus transsalti de la mezepoko, de viveroj kaj pensomanieroj de antaŭ pluraj jarcentoj pri kiuj mi emas okupiĝi, al tiu aktuala kun forta akcento socipolitika de la nuntempo, kiam la modernaj teknikoj pri interkomunikado flugas super maroj kaj oceanoj. Tio tute ne signifas, ke ni devas definitive deflankigi tiun duan parton, tute ne, sed sendube konvenas prokrasti ties komentojn kaj eventualajn debatojn por venontaj tagoj, kaj se eble, por pritrakto en speciala forumo.

Mi rezignas, do, komenti tiun duan paragrafon de la prelego-propono, kiu eble devojigus nian disertacion, de la kampo historia al tiu de la nuntempo, tial mi alĝustigos mian prelegon al tiu de la kongresa temo kaj konkretos ĝin al la parto historia kaj kultura de Al-Andalus, kaj kiel sola indiko de la dua parto proponita de la organizantoj, nur la elmontron kiel ĝi funkciis kiel interkomunikilo de la kulturo de oriento kaj alporto de ĝiaj plej puraj esencoj al okcidento, sed sen tro detala profundigo. Kaj antaŭ ol eniri en la kernon de mia prelego mi devas emfazi, ke mi estas nek profesia historiisto nek arabisto, do mi traktos la temon el vidpunkto de studemulo, kiu jam de antaŭ multaj jaroj sin sentis allogita de tiu periodo de nia historio, ne tro konata kaj ofte eĉ miskomprenata. Kaj la sola novaĵo de mia prelego povas konsisti, el mia versio pri tiu civilizacio sub vidpunkto de la arabaj verkistoj kaj aliaj fakaj studemuloj de ne gravas kiu parto el la mondo.

Kaj tio ne devas skandali iun ajn, malsamaj versioj ekzistas pri samaj faktoj, ja ni ĉiuj konsentas pri la simpla difino de la koncepto historio kiel rememoro de realaj faktoj iam okazintaj, sed ankaŭ estas ĝenerale akceptitaj, diversaj interpretoj pri samaj faktoj, ĝis tia punkto, ke se rakontite de unu aŭ alia, la konkludoj povas esti tute malsamaj. Tia estas la kazo pri Al-Andalus, kiu, se rakontite de okcidentaj historiistoj, temas pri geopolitika konkero de Iberio kiel rezulto de ekspansia politiko de araboj, kaj laŭ versio de mezorientaj araboj kaj aliaj kompetentaj fakuloj temas pri ekspansio kun forta influo religia, kies plej grava rezulto estis la kreo de unika civilizacio sur iberaj teritorioj, tute nekomparebla al iu ajn alia, ĉar el simbiozo de la kulturoj hispana-latina, araba kaj juda fruktis la alandalusa, daŭrinta ok jarcentoj, kiu provizis al Okcidento per bazaj priscienciaj scioj, kiuj daŭre viglas en la fundamentoj de la okcidenta civilizacio.

Tuj post la klarigo kaj karaktero de mia prelego, mi citas kiel komencodaton de mia studaĵo la jaron 632-an, forpaso de la profeto de islamo, Mahometo, kaj momento kiam komenciĝas la ekspansio de la muzulmanoj, orienten al Azio, okcidenten por la regado de Mediteraneo.

En la jaro 708-a, kun la konkero de Tanĝero (nuna Maroko) fare de la trupoj komanditaj de Müsa ibn Nusaŭr, la tuta Nord-Afriko, de Egipto ĝis Atlantiko, restis sub la kontrolo de la arabaj trupoj. Eble por kompletigi tiun kvazaŭ revon, ankoraŭ mankis la konkero de Iberio, kies fabelaj riĉaĵoj, tiel proksimaj, allogis la arabojn kaj iamaniere invitis ilin al okupado. La historio de la alveno de araboj en Hispania estas plena de legendaj epizodoj tre malfacile pruveblaj, sed kun eksterordinara beletra beleco, en kiuj amo kaj perfido, malamo kaj morto, rolas kiel protagonistoj de historiaj eventoj, tiel altirfortaj, ke belaj pecoj el ili aperis post jarcentoj kaj jarcentoj en la hispanaj kristanaj anonimaj kanzonaro kaj romancaro...

Sed ni revenu al la mondo de la historiaj faktoj por konstato, ke en la jaro 710-a, laŭŝajne, generalo Müsa ibn Nusaŭr ordonis sian subkomandanton Täriq ibn Zuirad translokiĝi al Hispanio kun cent rajdantaj soldatoj kaj 400 infanteriaj en esplora misio, de kie ili revenis kun abundaj riĉaĵoj kaj tre bonaj impresoj por eventuala invado de tiuj teritorioj. Kiel sekvo de tiu esploro, generalo Müsa ordonis la invadon de Hispanio, tiam regata de gotoj, kaj estis denove Tärik, kiu en la jaro 711-a, komandante 9 000 berberajn soldatojn, elŝipiĝis sur hispanan teron okupante fortikaĵon, kiu ricevis sian nomon (Chabal Tärik), hodiaŭ konata kiel Ĝibraltaro.

Apenaŭ Don Rodrigo, reĝo de gotoj, batalanta en tiu momento ĉe la nordo de Hispanio, eksciis pri tiu invado, marŝis rapide suden kun sia armeo konsistanta el 50 000 ĝis 100 000 soldatoj, kaj trovis la malamikon apud rivero Barbate aŭ Guadalete (Wädi-Lakka por araboj) kie, eble, okazis granda batalo kaj Don Rodrigo estis venkata kaj mortigata. Ŝajne tiu terura batalo pri kiu parolas la kristanaj kronikoj neniam okazis, ĉar komandante ambaŭ flankojn de la armeo de Don Rodrigo estis Don Julián kaj Sisberto, fratoj de la forpasinta gota reĝo Witiza, kies filo Aĥila (tro juna ankoraŭ por funkcii kiel reĝon kaj ĉefon de la armeo) pretendis la tronon okupitan de Don Rodrigo. Kiam komenciĝis la menciita batalo, ambaŭ fratoj dezertis el la gota armeo kaj batalis kun la trupoj de Tärik, tial, la armeo de Don Rodrigo restis strategie rompata kaj siaj trupoj facile venkataj kaj li mem mortigata.

La legendo diras, ke Don Julián Oppas, gubernatoro de Ceŭto, havis filinon nomatan La Cava, kiu estis logita kaj sekse perfortigita de Don Rodrigo. Kiel venĝon, Don Julián sugestis al la araboj invadi Hispanion kaj promesis ilin provizi de sufiĉe da ŝipoj kaj li mem partopreni en la batalo kontraŭ la gota reĝo.

Post tiu batalo aŭ eble bataleto, Täriq konstatis, ke ne plu restis serioza kolektivo da soldatoj kiel eventuala malamiko, kaj kun la konsento de siaj generaloj, sed sen la permeso de sia estro Müsa, daŭrigis la okupadon de hispanaj urboj, sen kontraŭstaro, ĝis atingi Toledo-n, la tiama hispana ĉefurbo.

Informita Müsa ibn Nusaŭr pri la sukceso de Täriq sur iberaj teritoroj, kaj ambiciante similajn gloron kaj riĉaĵon kiel tiuj de sia subkomandanto, li decidis partopreni en tiu kampanjo kaj en la jaro 712-a elŝipiĝis tiucele komandante 18 000 soldatoj, grandparte el ili araboj, kaj sekvante alian itineron ol tiu de Täriq, atingis Toledon post okupi diversajn gravajn urbojn ĉe la sudo de Hispanio. En Toledo ambaŭ militistoj renkontiĝis kaj konsentis pri la strategio de la sekvanta kampanjo. La rapida okupado de hispanaj urboj fare de la trupoj, unue komanditaj de Täriq ibn Zirad kaj poste de Müsa ibn Nusaŭr aŭ sia filo ‘Abd al-Azziz, nur eksplikeblas pro la pacema sinteno de la arabaj trupoj, kiuj eĉ sin sciantaj kiel venkantoj, neniam sin montris kiel tiaj, kaj en neniu kazo humiligis la kristanajn loĝantojn. Apenaŭ ili kontaktis kun la loĝantaro de iu ajn urbo, oni proponis ĝin malavaran traktaton, en kiu oni respektis la tuton de siaj plej amataj tradicioj. La unua el tiuj pacotraktatoj, modelo akordita inter kristanoj kaj araboj, estis tiu subskribita en Auriola en la jaro 713-a fare de la kristana Gubernatoro de Auriola, Teodomiro, kaj la filo de Müsa, ‘Abd alAzziz, en kiu oni garantiis pacon, liberan praktikadon de la propra religio kaj politikan aŭtonomion por la tuta regiono. Kompense, ĉiuj loĝantoj, nobeloj kaj kamparanoj, devis pagi ĉiujare difinitajn impostojn sub la formo de nutraĵoj. Agrabla surprizo por la venkitoj estis la fakto, ke la impostoj estis konsiderinde malpli altaj ol tiuj pagendaj al la antaŭa gota reĝimo.

La prestiĝa historiisto kaj antologiisto ‘Abd al-Dabbi detale priskribas tiun eventon okazintan en Auriola kaj kopias la menciitan traktaton. La novaĵo dissemiĝis tra la tuta Hispanio, kie ĝenerale oni akceptis ne batali sub la garantio de similaj traktatoj.

Post la vintro de la jaro 713-a, la armeoj de Täriq kaj Müsa kunfanditaj en unu sola, jam definitive komanditaj de la generalestro de Nord-Afriko Ibn Nusaŭr, daŭrigis sian progresadon okupante post Alba de Tormes, Salamankon kaj aliajn malgrandajn urbojn aliajn pli gravajn, kiel Zaragozon, Lleidon, Barselonon kaj preter la Pireneoj, Narbonon, Avinjonon kaj Lionon, ĝis Puatiero, kie, antaŭ la firma rezistado de frankoj, ili restis surloke dum pluraj jaroj, nur sporade batalantaj. Müsa revis reveni en Damaskon tra Centra Eŭropo kaj Konstantinoplo, sed tiu projekto konsternis la kalifon Al-Walid (705-715), kiu, apenaŭ informita, kolere ordonis al la generalo Müsa sin prezenti persone antaŭ li en la Damasko-kortego, ne nur ĉar la projekton li konsideris vera frenezaĵo tute ne plenumebla, sed ankaŭ —kaj pli grave— ĉar ne ordonita de li, la kalifo, li sin konsideris ofendita. Cetere, en la Damasko-kortego jam oni tro murmuris pri la milit-prestiĝo kaj riĉaĵoj akumulitaj de generalo Müsa, kaj tio vekis la envion de la plej influhavaj korteganoj kontraŭ li.

Müsa prokrastis sian revenon al Damasko kiel eble plej, sed fine li devis obei la kalifon, kaj en la jaro 714-a marŝis li fronte de karavano tra NordAfriko, Egipto, Palestino ĝis la kalifejo, lasante kiel ĉefkomandanto de Tanĝero al unu el siaj filoj, alia el ili ĉefo de la armeo de Ifrïquiŭa kaj al sia plej amata filo, ‘Abd al-Azziz, kiel unua gubernatoro de Al-Andalus, kiu starigis la oficialan sidejon en Sevilo.

Tuj post la alveno en Damaskon de generalo Müsa forpasis la kalifo alWalid, tial li estis akceptata de la nova, Sulaŭman (715a-717a), ne kiel generalo triumfanta en cent bataloj, sed kiel homo nedigna de la gloro kiun li jam posedis, devigata pravigi sian konduton antaŭ li. Sed lia malfeliĉo ne finiĝis post tiu amara akcepto, ĉar apenaŭ unu jaron poste (716-a) lia filo ‘Abd al-Azziz estis perfide murdita, ŝajne pro ordono de la Damasko-kalifo mem.

La morto de ‘Abd al-Azziz senstabiligis la politikan situacion de AlAndalus pro rivalecoj plej diversaj el pluraj minoritatoj, kiuj malfaciligis la disvolvon de ia ajn efika politiko de la sinsekvaj gubernatoroj (21 laŭlonge de 40 jaroj). Apenaŭ inter ili oni povas elstarigi la regadon de ‘Abd al-Rähman ibn ‘Abd Allah al-Gäfiqï (730-732), kiu preskaŭ metis finon al tiuj tribaj luktoj antaŭ ol marŝi norden, preter la Prieneoj, fronte de militekspedicio konsistanta el okdek mil soldatoj por batali kontraŭ la trupoj de Karlo Martel. Ambaŭ armeoj batalis dum unu semajno inter Turo kaj Puatiero, en kiu mortis al-Gäfiqï. Konsternitaj post la perdo de sia generalestro kaj aliaj strategiaj problemoj, la arabaj trupoj revenis en AlAndaluson kaj starigis firman landlimon inter la Pireneoj kaj Zaragozo.

Dum tiuj eventoj okazis en AlAndalus, la centra registaro de Damasko travivis teruran nesubteneblan krizon pluraspektan, en kiu miksiĝis la milito nedecidita kontraŭ Bizancio, la ribeloj de Aziaj okupitaj teritorioj, kun la propra situacio ekonomika-socia, ja la popolo protestis kontraŭ la altaj impostoj, kiujn ili devis pagi. Tuj post la ribelo de Sirio, la kalifo Hiŝäm (724a-743a) devis forlasi Damaskon kaj starigi sian sidejon en Rusäfa, urbo kiu situis en la dezerto, kie la omaja familio retrovis la kadron de ilia ancestra vivo, konsistanta el bankedoj, ĉasoj, poeziaj recitaloj kaj aliaj amuzoj. En la jaro 749-a konspiro politika-religia kaj sekva ribelo sukcesis, kaj en la jaro 750-a nova kalifo el la familio ‘Abbasia estis proklamata en Küfo, kaj la lasta kalifo de la omaja dinastio, Märwan la II-a, estis venkata kaj mortigata apud rivero Grand Zäb, alfluanta en la riveron Tigrison.

La nova ‘Abbasida reĝimo deziranta certigi sian estonton kaj eviti eventualajn rivalojn de la omaja dinastio, ruze preparis bankedon kaj invitis al ĝi ĉiujn membrojn trompe indikante ilin por definitiva paco inter niaj familioj, sed dum la festo oni murdis ĉiujn omajajn invititojn, escepte de unu el ili ne partoprenanta en ĝi, la juna ‘Abd alRähman, kiu apenaŭ eksciis pri la terura masakro forkuris, unue al la dezerto serĉante rifuĝon ĉe fidelaj beduenoj, poste eksterlanden: al Palestino, Egiptio kaj Nord-Afriko, ĉiam sovaĝe persekutata de la novaj ‘abbasiaj landomastroj kaj timante ĉiu-momente perfidon kaj morton. Ne trovante sekurecon en iu ajn loko, en la jaro 754-a ‘Abd al-Rähman pensis kiel plej adekvata loko por definitiva restado pri Al-Andalus, kaj tiucele li sendis sian serviston Badr tie, por esplori kiajn eblecojn oni povus trovi en tiu lando: li kontaktis kun pluraj arabaj minoritato-ĉefoj, inter ili la jemenia, kiu entuziasme akceptis la ideon pri la estrado de la prestiĝa omajido, kaj sendis ŝipeton por translokiĝo de la princo al hispanaj teroj.

Kun alveno de Abd al-Rähman en AlAndaluson, aliaj minoritatoj ankaŭ sin sumis al tiu entrepreno por konkordo de al-andalusanoj, pensante ke, eble, sub la gvidado de tiu princo oni povus retrovi stabiligan pacon inter la diversaj minoritatoj. Kaj kiel okazis, apenaŭ alveninte la juna ‘Abd al-Rähman, multnombraj soldatoj enviciĝis en sia armeo kaj tiam komencis sian kampanjon kontraŭ tiuj grupoj ankoraŭ malfavoraj al li, venkis ĉiujn ilin en Archidona, Sidonia kaj Sevilo en sia militirado al Kordovo, okupante ĝin en la jaro 756-a, kie li starigis la ĉefurbon de la emirio, poste venkis al la tiama gubernatoro Yusuf, en Alameda, kaj nur 26-jaraĝa, li sin proklamis unuan emiron de Al-Andalus. Sed tiuj ne estis liaj lastaj bataloj, ankoraŭ li devis venki plurajn ribeletojn en diversaj regionoj de la lando, dum preter la Pireneoj la reĝo Karolo la Granda, posedanto de granda imperio kaj en tre bonaj rilatoj kun la reĝimo ‘abbasia de Bagdado, pretendis konkeri Al-Andalus kaj tiucele en la jaro 778-a lia armeo atakis la al-andalusojn, konkeris Pamplonon kaj sieĝis Zaragozon, sed li ne sukcesis konkeri ĝin, kaj sub la premo de pluraj urĝaj problemoj, li kun siaj trupoj devis returni al sia lando, sed survoje sia armeo estis surprize atakata inter la navaraj montoj de Roncesvalo fare de kristanoj kaj muzulmanoj aliancitaj, kiuj okazigis al lia armeo terurajn perdojn, inter kiuj mortis prestiĝaj militistoj, la plej fama el ili estis la kavaliro Rolando, poste prikantata kiel heroo per la tiel nomata Kanzono de Rolando.

Post atingi tiel malfacile la pacon en la lando, ‘Abd al-Rähman, posedanta eksterordinaran lertecon politikan, sin dediĉis al la kreo kaj disvolvo de la multnombraj eblecoj agrokulturaj, artaj, soci-politikaj, kulturaj k.a. religeblaj en Al-Andalus. Li elektis inter siaj plej kapablaj kaj fidelaj homoj la unuajn gubernatorojn por la diversa al-andalusaj regionoj, starigis la unuajn irigaciajn sistemojn en la tuta lando, importis el mezoriento arbofruktojn kaj legomojn, kiuj riĉigis precipe la sudan kaj orientan bedaron de la lando. Li strebis disvastigi inter siaj regatoj la kutimojn de la araba popolo: amo al la poezio, instigo al sciencostudo kaj muzulmanaj tradicioj, li mem verkis belajn poemojn kelkaj el ili reproduktitajn en mia verko Lirikaj perloj el Al-Andalus:

Same kiel mi, ho palmo!
fremdas vi en Okcidento;
dista de ni, nia lando,
ja ne lasas mian menson!
Plori kun mi vi ne povas,
ĉar pro via mutnaturo
vi ne sentas en la koro
la doloron kaj la ĝuon.
Se vi mian izol-fremdon
povus senti —bela palmo!—
vi komprenus kun klareco
la doloron kaj amaron
miajn kaj la dolĉan senton
pri elvoko de Bagdado!
Kaj vi devus verŝi larmojn,
sendi viajn tristajn plendojn
al la frataj verdaj palmoj
de la dista Oriento,
kiujn l’akvo de Eŭfrato
klara kiel pura gemo,
plej konstante akvumadas;
sed forgesas vi la teron
kaj kun tio mi elvokas
la fatalan sortkruelon,
la patrion, kie Abbäs
baras mian revencelon!
(el Lirikaj perloj de Al-Andalus, pp. 9-a/10-a).

Li plibeligis Kordovon per ĝardenoj, novaj konstruaĵoj kaj publikaj modernaj banejoj, ekkonstruis la grandan moskeon, modelo de aliaj konstruotaj en Al-Andalus, kaj ordonis ankaŭ konstrui por sia propra loĝado belegan palacon nomatan al-Ruzafa, ĉirkaŭata de ĝardenoj, mirindaĵo ja de tiu epoko.

En la jaro 76-a la sidejo de la kalifejo de Damasko translokiĝis al Bagdado kaj dekon da jaroj poste, Abd al-Rähman, ĝis tiam teorie dependanta de la Bagdado-reĝimo, rompis ĉiun ligilon kun sia patrio kaj deklaris Al-Andalus kiel emirion tute sendependa.

Post tiu solena deklaro decidita de la emiro ĝuste kiam li estis konstatinta ke la Bagdado-kalifo komplotis por mortigi lin, jam ne plu ekzistis oficialaj rilatoj inter ambaŭ landoj, tamen intensa fluo de personoj kun interesoj diversaj, kulturaj mesaĝoj kaj komercaj produktaĵoj venis el mezoriento tra Mediteraneo, antaŭ la konstato ne nur pri la riĉeco kaj prospero de Al-Andalus, sed ankaŭ pri la evidento, ke ĝi sendube baldaŭ montriĝos kiel unu el la plej gravaj potencoj de la apudmediteraneaj landoj.

En tiuj jaroj oni parolis en Hispanio plurajn lingvojn: la romancan, devenante el la latina en sia vulgariĝa periodo, parolata de hispanoj; la araban, kiel oficialan lingvon de la regantoj; berberan, dialekto nur parolata de soldatoj de Nord-Afriko, kaj la hebrean, uzata en la judaj kvartaloj de tiu minoritato. Baldaŭ la araba superis ĉiujn aliajn kaj ne nur ĉar ĝi estis la lingvo de la regantoj, sed precipe ĉar teorie kaj pragmate ĝi montriĝis kiel la plej kompleta kaj fleksebla de tiu epoko, kapabla esprimi de la fantazio de la plej imagopova menso al tiu objektiva de pragmata homo en ĝia ordinara uzo. Ĝi posedis riĉan trezoron konsistantan el alta nombro da uzeblaj vortoj, kaj krom tio ankaŭ la eblecon por derivi el unu vorto-radiko indikanta agon, multnombrajn terminojn por aliaj esprimoj laŭ la kapablo kaj sentiveco de ĉiu homo, tiamaniere ke la multnombro da fonemoj ebligis al parolanto esprimi plej diversajn bildojn, ĉu por simpligo de la diroformoj, ĉu por beletra uzo inventante rafinitajn paragrafojn envolvitajn en belaj metaforoj, kio en la lirika kampo faciligis la trovon de la ĝusta vorto eĉ por nuanci ĝin de certa melodio kaj ritmo vere nekredeblaj... Se al tiu ebleco oni aldonas la tradicion de la poezio el beduena origino, ni tuj komprenos kial la araba lingvo neniam havis seriozan rivalon en Iberio.

En tiu etoso la naskiĝo kaj malvolviĝo de la poezio en Al-Andalus estis rapida kaj ne nur ĉar de la unua momento la emiro akceptis en sia palaco salajrataj poetoj kaj kantistinoj, sed ankaŭ ĉar la plej prestiĝaj gramatikistoj konsilis al la pedagogoj lernigi poezion antaŭ ol ia ajn alia scio, ja ili opiniis, ke tiu apriora lernado plifaciligis la komprenon de la ceteraj lernofakoj. La amo de la hispanoj al la poezio, inkluzive de tiuj, kiuj restis fidelaj al la kristana doktrino, estis tiel fervora, ke la fama intelektulo de tiu epoko, la monaĥo Álvaro de Kordovo, plendis ke siaj samideanoj tute malzorgis la latinan lingvon, entuziasme legis poemojn kaj rakontojn en la araba, kaj eĉ verkis en tiu lingvo versojn pli korekte kaj elegante ol la araboj mem...

La poezio kuŝis, do, en la koro mem de la tuta scio kaj kulturo kiu ekfloris dum tiuj jaroj ĉe la sudo de Eŭropo, en Al-Andalus, kaj tiu estis sufiĉa allogo por altiri la venon de intelektuloj plej diversaj: scientistoj, poetoj kaj aliaj prestiĝaj studemuloj el mezoriento, kiuj aspiris ankaŭ al la oficiala protekto ĝuebla en Al-Andalus, kie kunvivis en harmonio diversaj rasoj kun ties koncernaj religioj, lingvoj kaj kutimoj, etoso ne facile trovebla en aliaj landoj.

Jen kiel ekfunciis Al-Andalus kiel ponto inter kulturoj!

Al-Isbaania En la jaro 788-a forpasis la unua emiro de Al-Andalus, Abd al-Rähman la I-a, kiu lasis post si gravajn atingojn por al-andalusoj. La sekvantaj emiroj, Hiŝam la I-a (789a-796a) kaj al-Hakam la I-a (796-822) daŭrigis la taskon komencitan de la unua omajo, sed post tiuj emiroj, regis la emirion Abd alRähman la II-an (822-852), jam 30jaraĝa, imagokapabla kiel poeto, kun grava militista sperto kaj granda talento kiel administranto. Li organizis la registaron kreante la figuron de la veziroj, laŭ modelo ‘abbasia, kiuj helpis lin pri ĉiuj rego-taskoj, kaj tio enorme influis en la progresado de la lando en ĉiuj aspektoj: li ampleksigis la Kordovan moskeon, konstruis aliajn en Sevilo, ¦aeno, k.a. urboj kaj krom belaj palacoj, li ankaŭ ordonis konstrui la unuan basenegon de Al-Andalus. Dum lia regado, la poezio de Al-Andalus pasis de la periodo de sia formiĝo, laŭ modelo de mezorientaj poetoj, al tiu reprezenta de la propra socio. La emiro sendis al Mezopotamio spertajn fakulojn por kopii la plej gravajn prisciencajn verkojn originale verkitaj de grekoj kaj persoj, ja li mem studis antikvajn tekstojn pri filozofio kaj medicino, kaj fondis kaj starigis la sidejon por altaj kaj prisciencaj studoj en sia propra palaco, kaj alian por lernigi muzikon en kiu formiĝis la popularaj kantistinoj Fadal, Adam kaj Qalan.

Sed la famo de tiuj brilaj steloj de la kanto paliĝis je la alveno de Ziryäb, kromnomita La nigra birdo. Lia prestiĝo estis tiel granda kaj lia influo en la tiama al-andalusa socio tiel grava, ke mi devas iom paroli pri li: Naskiĝinta en Bagdado en la jaro 789-a, li devenis el persa familio kaj lernis muzikon kaj kanton en la lernejo de la Bagdado-kortego kiun gvidis Iŝäq al-Mawsili. Tiamaj kronikoj rakontas, ke iun tagon, la kalifo Harün al-Räŝid (766a-809a) demandis al la menciita majstro ĉu iu ajn el liaj lernantoj speciale elstaris super la aliaj. La majstro, responde, prezentis al li sian lernanton Zirŭäb. Nur unu fojon tiu ĉi kantis antaŭ la kalifo, kaj li tion faris tiel majstre, ke la kalifa moŝto vere entuziasmiĝis. La tiamaj kronikoj de Al-Maqqari rakontas, ke kiam Zirŭäb sin prezentis antaŭ Harün al-Räŝid oni donis al li la liuton de la majstro, sed li ne akceptis ĝin, kaj firme diris al la kalifo:

Sinjoro, se vi volas, ke mi ludu kaj kantu laŭ la karakterizoj de mia majstro, mi uzos ĉi tiun liuton, sed se vi volas aŭdi min ludi laŭ mia propraj stilo kaj scio, mi uzos specialan liuton, inventitan de mi mem. Kaj tiel akompanante sin per sia delikata instrumento, li kantis kanzonon honore al la kalifo.

Tiu ricevis tiel profundan impreson, ke li esprimis sian deziron reaŭdi la junan lernanton, sed tio ne plu eblis, ĉar, ĵaluza, lia majstro al-Mawsili postulis de Zirŭäb rapidan definitivan decidon: aŭ li konsentis forlasi la landon akceptante grandan monsumon, aŭ li ordonos mortigi lin. Zirŭäb decidis vojaĝi al la malproksima Al-Andalus, kie invitita de la emiro li povos sendube elmontri sian eksterordinaran talenton.

Mi ne menciis tiujn biografiajn detaletojn por ornamo de mia prelego, sed por informi vin pri unu el la idoloj de Kordovo en tiu epoko, kiu grave sciis influi en la tiama socio: li lernigis kantarton kaj muzikon en la Konservatorio starigita en la emiropalaco; li montriĝis kiel mirinda organizanto de la tiama intelekta mondo en la al-andalusa ĉefurbo, kaj estis aŭtenta erudiciulo pri geografio, astronomio, historio, gramatiko, muziko, poezio; kaj la tiamaj kronikistoj emas insisti, ke estas vera ĝuo aŭdi lin paroli pri landoj, moroj, gravaj intelektuloj kaj klasikaj verkistoj el oriento. Laŭ sugestoj de Zirŭäb, la kordovaj korteganoj lernis vesti laŭmode per la vestokoloroj adekvataj al ĉiu sezono, kombi sin aranĝante la harojn en franĝeto sur la frunto, manĝi fajnstile, aŭ konversacii pri intelektaj temoj.

La forpasoj de Abd al-Rähman la IIa en la jaro 852-a, kies regado vekis la admiron kaj respekton eĉ de sia rivalo en Mediteraneo, Bizancio, kaj tiu de Zirŭäb en la jaro 857-a, instiganto kaj organizanto senlaca de sciencostudoj kaj artoj, signifis en la sekvantaj jaroj gravan altan nivelon, sed dum longa periodo stagnis la progresado de arto kaj scio en Al-Andalus.

La novaj emiroj, Muhammad la I-a ĝis la jaro 886-a, lia filo Al-Mundir reganta apenaŭ du jarojn kaj Abd Alläh ĝis la jaro 912-a, ne atingis bremsi la ambicion de certaj minoritatoj kaj la unuiĝo de Al-Andalus grave eroziiĝis. Rivalecon inter fratoj por heredo de la emirposteno komplikis ankoraŭ pli la situacion, kiu finiĝis post la morto de ambaŭ fratoj kaj elekto de la nepo Abd Allä, Abd al-Rähman la III-a, kies talento jam aŭguris de la unua momento brilan regadon.

La nova emiro, nur 21-jaraĝa, edukiĝis sub la atenta zorgo de sia avo Abd Alläh. Kiam ankoraŭ li estis tre juna, li jam ricevis respondecajn taskojn, kies kontentigaj solvoj baldaŭ lasis diveni siajn prudenton kaj kuraĝon, kiuj sin tradukis en utila sperto. Simile kiel la unua omajo, li komencis per la pacigado kaj unuiĝo de la lando: bremsis la agresemon de la kristanoj ĉe la nordo kaj la afrikanoj ĉe la sudo, kaj kiam la paco ĝeneraliĝis, li metis ordon en la agrokulturon, industrion kaj komercon. La ĝeneraligo de irigaciaj sistemoj per norioj kaj kanaletoj faris fruktodonajn eĉ la plej aridajn grundojn, dum la komerco tiel pozitive evoluis, ke laŭ la tiama ĉefo de la ŝtata dogano, la plej randa parto el la ŝtato-enspezoj venis ne de la impoŝtoj, sed de la abunda eksportado de produktaĵoj. Tiu ekonomia prospero ebligis la konstruon de impona belega urbo je kelkaj kilometroj de Kordovo, la mirinda Madinat al-Zahra: laboradis en tiu konstruo 10 000 laboristoj kaj 1 500 ŝarĝbestoj dum 25 jaroj, malfeliĉe ĝi estis detruita de barbaraj integrismaj afrikanoj kelkaj jardekoj post la forpaso de tiu ĉi emiro, kiu sin proklamis unuan kalifon de okcidento.

Efektive, en la jaro 929-a Abd alRähman la III-a, jam unua kalifo de AlAndalus, atingis por sia lando la ĝeneralan rekonon kiel unuavica potenco de Mediteraneo. Kordovo, kun 500 000 loĝantoj, 113 000 domoj kaj 3 000 moskeoj, nur kompareblis al impona Bagdado. Paralele kun tiu prospero, progresis ankaŭ poezio, sciencoj, juro kaj literaturo. Oni fondis en Kordovo la unuan medicino-lernejon de Eŭropo, kaj al ĉefurbo venis reĝoj kun multnombraj diplomataj delegacioj, kiuj estis agrable surprizitaj de la brilo en ĉiuj aspektoj de la kordova kortego. Naskiĝis dum tiuj jaroj la profana hebrea poezio. Tute nova mondo intelekta fermentis en la tuta AlAndalus. La naskiĝo de novaj scioj estis tiel grava, ke la tiamaj altlernejoj restis nesufiĉaj por plenumi sian docentan taskon, kaj la sep plej gravaj studaĵoj: gramatiko, retoriko, religio, matematiko, poezio, geometrio kaj astronomio, ne havis la sufiĉan amplekson por adekvata pritrakto de aldonaj scioj kaj teknologioj. Tiam la plej grava el la religiaj lernejoj de ĉiu urbo, normale funkcianta apud la ĉefmoskeo, nomataj madrasoj, devis sin okupi Madrasopri pli altaj studoj, simile kiel ĉe ni funkcias nun la universitato, do kvankam Eŭropo sin atribuas la kreiĝon de tiuj altinstruaj institucioj por la formiĝo de docentoj kaj sciencesplorado, vero estas, ke la latina universitas kiel institucio estis kreitaj laŭ modelo de tiuj madrasoj de Al-Andalus, kiuj kopiis tiujn de Sirio, Palestino kaj Persio, kaj la ankoraŭ pliantikvaj de Aleksandrio kaj Kairo. Estis tiel, kiel la madraso de Kordovo atingis tutmondan famon kaj al ĝi venis ĉiu scivolulo, kiu interesiĝis pri novaj scioj.

Iam mi esperas komenti al vi per monografia studaĵo, eble en alia prelego, la version araban kaj de aliaj elstaraj fakuloj pri la eniro en Eŭropon de la alandalusaj filozofio kaj sciencoj. Fari tion hodiaŭ tro plilongigus ĉi tiun prelegon, tamen permesu al mi skizi la precipajn elementojn, kiuj alportis al-Andalus al eŭropanoj, kaj saekvfe tiun kvazaŭ rajton por elmontri ilin al la mondo: konsentoite, do, pri la radikoj de la plej gravaj elementoj konstituantaj la eŭropismon, kies originoj nekontesteble venis el la grekaj kaj romiaj civilizacioj kaj la kristanismo, sed per kio kontribuis Al/Andalus al la esenca formigo de Eŭropo?

Se ni atnete st udas la tiuepokajn verkojn ni baldaŭ konstatas, ke ekzistas gravaj diferencoj inter la grekaj scienco kaj filozofio laŭ ili estis origine verkitaj kaj tiuj samaj temoj interpretitaj de al-andalusoj, kiuj siaflanke ricevis rektan influon el Bagdado kaj aliaj mezorientaj kulturoj tra la mediteranea interkomunikado: la aristotelaj teorioj en tiuj kampo ŝajnis perfektaj kaj netuŝeblaj, nur validaj por debatoj aŭ kontemplado. Sed la greka scienco en manoj de araboj transformiĝis en io alia pli pragmata, kaj en tiu linio ni observas, ke la medicino en Al-Andalus transiras al la ĥirurgio kaj esplorado pri kuraciloj; la ĥemio transformiĝas en alĥemio; aperas kaj oni ekuzas la modernajn ciferojn; matematiko postulas kaj provas novajn instrumentojn por kalkulado kaj observado; astronomio, krom scienco estas ankaŭ astrologio; oni donas nomojn al la steloj, kaj sur tiu vojo vera karuselo de teknologioj kaj utilaj instrumentoj invadas la ĉiutagan vivon de la homo: la instalado de norioj kaj kanaloj sekigas marĉogrundojn kiuj transformiĝas en riĉaj bedaroj; la ventmueliloj revoluciigas la sistemon pri muelado de grenoj; la papero ekfabrikita de ĉinoj en la 757-a venas tra Bagdado kaj en la urbo Xativo oni starigas la unuan paperfabrikon de Al-Andalus kaj de Eŭropo je la komenco de la 11-a jarcento. Kaj tiuj progresoj eniras ankaŭ en diversajn aspektojn de la higieno de la individuoj, ekzemple, la arabaj publikaj banejoj estis kutime dotitaj de varma akvo kaj aliaj elementoj por knedado de muskoloj kaj artikoloj por kuracaj celoj, krom esti ankaŭ agrabla loko por konversacioj. Mi ne volas lacigi vin per indiko de multaj aliaj pragmataj transformiĝoj devenantaj el grekaj kaj romiaj teorioj, kaj nun normale uzataj de eŭropanoj post la al-andalusa aplikado.

Paralele al tio, formiĝis en AlAndalus vera plejado de filozofoj, matematikistoj, poetoj, astronomoj, gramatikistoj, kuracistoj, historiistoj, geografoj kaj tiel plu, kies alta nivelo superis al tiuj plej elstaraj de okcidento kaj devigis al ĉiu eŭropa klerulo deziranta progresi pri scienco kaj aliaj scioj, pilgrimi al Kordovo. La nomoj de la kordovano Averoeso, enciklopedia filozofo, kies komentoj pri Aristotelo celis akordigi en sia verko Rilatoj inter scienco kaj religio racion kun fido; la zaragozano Avempaco, filozofo, muzikisto kaj poeto, aŭtoro de la verko La reĝimo de la solulo, kies penso novplatona tiom influis en la mezepoko; la mursjano ibn Arabi, aŭtoro de la verko Ribelo pri Meko, la plej grava mistikulo de sia epoko, kiu enorme influis per siaj mistikaj teorioj en la muzulmanan genton kaj poste ankaŭ en la kristanoj; la kordovano Ibn Hazm, filozofo kaj poeto, aŭtoro de la renoma verko La Kolomb-koliero, la plej grava verko ĝis la XIX-a jarcento pri amo; la juda malagano Ben Gabirol, filozofo kaj poeto, kies pribiblia ĉefverko Reĝa Krono kaj alia prifilozofia Vivofonto estis tradukitaj al la latina kaj tre disvastigita inter skolastikanoj; la juda kordovano Majmonido, astronomo, eble la plej grava kuracisto en la mezepoko, aŭtoro de la verko pri problemoj inter racio kaj fido Gvidlibro por dubemuloj, kaj kun ili intelektuloj tiel eminentaj kiel Ibn Tufaŭl, Ibn Masarra, Al-Zubaŭdï, AlQutiŭŭa, Al-Mutamin, Ibn Sabin, Ibn Nagrella, ibn ‘Ezra, Al-Gazal, Abu Bakr de rondo, al-Mutamid, kaj longa vico de multaj aliaj, kies sola mencio eksplikas multe pli elokvente ol mi povus tion diri en multaj paĝoj...

Ni diru kiel konkludo, ke la ordinara homo de la tiama Al-Andalus faris grandegan salton antaŭen, ŝanĝiĝis ja la homo-modelo. Hispanoj, araboj kaj hebreoj en admirinda simbiozo estis en la kerno de tiu nova homo. Tre ofte oni forgesas en Okcidento, kiel prave asertas la hispana filozofo Ortega, ke antaŭe al la naskiĝo de Mahometo, la araboj vivis dum sep jarcentoj ĉirkaŭataj de popoloj helenigitaj, kiuj grave influis en ilia pensado., Tiu valorega akumulo da scioj saltis tra Mediteraneo kaj trovis en alandalusoj la elementojn necesajn por la formiĝo de la menciita nova homo.

Ne malfrue, tiu valorega trezoro de scienco kaj scio eniras en Eŭropon iom post iom, unue tra la ambasadoroj kaj sciencistoj kiuj vizitas Kordovon; tra la tradukoj de verkoj fare speciale de judoj, kiuj perfekte regis la araban lingvon kaj post akiri kompetentecon ili ofte vizitis Eŭropon sin dediĉantaj al instruado inter doktaj kristanoj scivolaj pri novaj sciencoj; meritoplena estas tiusence la tasko farita de scienco-resumoj de skipo da tradukantoj de Alfonso la X-a kaj Raimundo Martín (1230a-1286a), kies sciojn pri arabaj aŭtoroj, eble, neniu superis ĝis nun en Eŭropo; la lernejo de tradukistoj de Toledo, la monaĥejo de Ripoll; Raimon Llull (1235a-1315a), fervora batalanto kontraŭ la filozofio de Averoeso sed elstara en la traduka tasko, ne vane li fondis lernejon de tradukistoj; kaj kun la cititaj ni povus aldoni ankoraŭ longan liston de homoj kaj lernejoj, precipe en la kristana Hispanio, kiuj provizis al Eŭropo de verkoj por aktualigo de ĝia scienconivelo, ĝis la punkto, ke laŭ transkribo de Levi Provençal en sia verko Sevilo komence de la XII-a jarcento, Ibd Abdun de Sevilo protestis antaŭ tajforeĝo pro la vendo al judoj kaj kristanoj de sciencolibroj, kiujn ili poste tradukis kaj prezentis kiel siaj propraj aŭ de siaj episkopoj.

Kaj al tiu febro de tradukoj kies sola celo estis aktualigi la kampon de la scio en la tuta Eŭropo, dronita en terura krizo de sciencaj, filozofiaj kaj etikaj valoroj, Alberto Magno klarigis en la jaro 1245a la sintenon de la tiamaj intelektuloj: nia intenco —li diras— estas komprenebligi en la latina ĉion verkitan en la araba, precipe pri fiziko, metafiziko kaj matematiko. Sed li ne volis mencii la filozofion, ĉar en tiuj momentoj la Averoesaj teorioj, malgraŭ ĉiuj kondamnoj kaj kontraŭstaroj, eniris nebremseble en la aŭloj de Parizo kaj aliaj eŭropaj universitatoj.

Senkulpigu min, samideanoj kaj amikoj, se mi iom devojigis mian temon historian kaj invadis alian, kiu certe fascinas min, tiu pri la originoj de Eŭropo kaj eŭropismo.

Ni daŭrigu nian priskribon indikante ke Abd al-Rähman la III-a regis AlAndalus dum 50 jaroj. Li forpasis en la jaro 961-a kaj ni aldonu, ke lia regado baziĝis precipe sur ekonomiaj parametroj, kaj kun sia saĝo li uzis en decidaj momentoj firmecon kaj prudenton.

Dua kalifo de Kordovo estis lia filo Al-Hakam la II-a, bona administranto kaj inteligenta homo, kies regado donis longan pacan periodon al la lando. Homo pasie amanta la kulturon, li serĉis kun sama fervoro antikvajn kaj novajn librojn. En Kairio, Bagdado, Damasko kaj Aleksandrio li havis inteligentajn agentojn komisiitajn kopii aŭ aĉeti interesajn librojn. Lia palaco estis plenplena ne nur de libroj, sed ankaŭ de filologoj, kopiistoj, bindistoj kaj miniaturistoj. Kelkaj fakuloj kalkulis, ke la nombro da libroj en lia biblioteko superis 400 000 volumojn, nur superita de tio de Bagdado (1 000 000 da volumoj) kaj Kairo (1 600 000 volumoj). La diferenco kun Eŭropo estis enorma, kiel ekzemplo ni diru, ke Karolo la V-a (1337a-1380a), reĝo de Francio, posedis gravan bibliotekon preskaŭ kvar jarcentoj poste, sed ĝi ne superis 900 volumojn. Al-Hakam ne nur legis ĉiun libron, sed kutime notis sur ĉiu el ili tiujn detalojn, kiujn li konsideris interesaj. Komenti lian regadon sub vidpunkto tio postulus tro da tempo. Ni nur aldonu, ke li ne nur protektis scientistojn kaj poetojn, sed ankaŭ atentis la kulturon de malriĉuloj: li ordonis konstrui en la ĉefurbo tridekon plian da publikaj lernejoj, en kiuj erudiciuloj malavare pagitaj de la kalifo instruis al malriĉaj infanoj kaj orfoj.

Li forpasis en la jaro 976-a, kaj Almansur okupis sian postenon kiel nova kalifo lia filo, Hixäm la II-a, apenaŭ 11jaraĝa, sendube tro juna por la regotaskoj, do dum li restis kiel ornama figuro preskaŭ en kaptiteco regis la landon lianome kiel veziro Ibn Abï ‘Amir, pli konata per la nomo Al-Mansur, kiu firmege garantiis la internajn prosperon kaj kulturajn atingojn, kaj ekstere la prestiĝon de Al-Andalus. Kiel ĉefo de la armeo, konsistanta plej grandparte de analfabetaj nord-afrikanoj, oni kalkulas ke li entreprenis ne malpli ol 50 ekspedicioj kontraŭ la kristanaj trupoj. Li venkis en ĉiuj. En la jaro 997-a, la kristanoj el tuta Eŭropo konsterniĝis, kiam liaj trupoj konkeris Santiagon de Kompostelo, kie kutime ili pilgrimis, kaj kiel speciala puno kaj koncerna disvastigo de lia potenco, li translokigis sur la ŝultroj de militkaptitoj la sonorilojn de la templo plej amata de la okcidenta kristanaro ĝis Kordovo mem. La ofendo estis pli granda ol la brilo de la triumfo.

La ĉiopova Al-Mansur forpasis en la jaro 1002-a kaj siaj filoj volis okupi la plej altan regopostenon de Al-Andalus, sed mankis al ili la talento kaj genio de la patro, kaj tial ili malsukcesis. Tiu malkapablo de la plej proksimaj al la povo favorigis la aspirojn al la trono de pluraj omajidoj unue, kaj poste aliaj figuroj de la politiko aŭ la armeo, sed la sinsekvaj fiaskoj de la sporadaj kalifoj por stabiligi la situacion kreis teruran konfuzon en la popolo, kiu, senlabora, malsata kaj laca de la promesoj neplenumitaj de nekapablaj politikistoj, protestis furioze tra la kordovaj stratoj ĝis ĝeneraligi ĝin en aŭtenta intercivitana milito kiam en la jaro 1031a koincidis tiu protestoj kun diversaj milit-ribeloj, kio fakte signifis la finon de la kalifoperiodo kaj de la omaja dinastio.

En tiu cirkonstanco la gubernatoroj kaj militestroj plej elstaraj, sub preteksto garantii iliajn repektivajn teritoriojn, sin deklaris sendependaj de la ne plu ekzistanta kordova povo, kaj Al-Andalus transformiĝis en lando konsistanta el multnombraj ŝtatetoj regataj de reĝetoj, tio estas, tajforego. Jam io ajn en Al-Andalus ne plu estis kiel antaŭe. Ĝi ne plu brilis kiel potenco kune kun bizancio kiel mastroj de Mediteraneo. Kurioze tamen, ke tiu nova situacio ne signifis malaltigon de la kultura kaj priscienca nivelo en la lando. Tute kontraŭe, la intelektuloj serĉis la protekton en unu el tiuj ĉefurboj kiuj rivalis inter si por superi la alian en scienco, poezio aŭ aliaj scioj, kaj tiuj gravaj intelektuloj, kiam troviĝis dorlote protektitaj, ekmalvolvis sian propran pensokapablon pli libere kaj sukcese ol antaûe.

La tajforegnoj batalis unu kontraŭ la alia por atingi la hegemonion inter la muzulmanoj, kaj ofte ili eĉ ne dubis pagi altajn tributojn al la nordaj kristanaj reĝoj tiucele, aŭ cedis antaŭ certaj postuloj de la nord-afrikanoj. La plej potenca el tiuj ŝtatetoj estis la tajforegno de Sevilo, regata de la familio Banu ‘Abbäd, kiu heredis de sia patro grandan fortunon kaj gravan politikan influon. Kiam malaperis la omajoj kaj kun ili la Kordova kalifujo, la sevilanoj, antaŭ la konfuzo kaj malordo regantaj en la tuta Al-Andalus, petis unuanime ke li regu la ŝtateton ne plu kiel gubernatoro sed kiel reĝo, kion li faris dum preskaŭ du jardekoj, sed lia ekspansia politiko kontraŭ la najbaraj regnoj ne sukcesis. Kiam li forpasis en la jaro 1042-a, okupis la tronon sia filo al-Mut’adid, kies politiko miksis ruzon kaj kruelon. Li estis bona poeto kaj sufiĉe bona administranto kaj fondis en Sevilo la domon de la poetoj, kie okazis ĉiusemajne poeziaj recitaloj. Li estis pli timata ol amata, ne nur de la popolo, sed eĉ de siaj propraj filoj, kaj elektis inter ili kiel heredonto de la regno sian filon al-Mu’tamid. Por ke la estonta reĝo akiru sperton lia patro nomis lin unue bubernatoro de gravaj okcidentaj urboj, kaj poste ĉefon de la armeo, sed ĉiam sub lia atenta rigardo kaj fera disciplino.

Post la forpaso de sia patro en la jaro 1068-a regis la sevilan regnon alMu’tamid, unu el la figuroj plej elstaraj kaj dramaj el sia epoko: grava priama poeto, bona administranto kaj brava batalanto kiam li devis tion fari. Li malvolvis ekspansian politikon, kies rezulton estis la konkero de Kordovo, ¦aeno kaj Mursio por lia regno. Kiel poeto li brile prikantis la amon kaj nolstalgion, la ĝojon kaj la suferadon. Lian poezion oni povas dividi po du partoj: tiu kiun li verkis dum sia juneco kaj prospera periodo de sia regado, kiam li vivis inter laŭdoj kaj plezuroj, kaj tiu alia verkita dum lia ekzilo inter suferoj kaj humiligoj. Lia poezio reprezentas la neoklasikan stilon de la tiama liriko, sed donante al ĝi certajn modernismajn nuancojn. Rakontas al-andalusaj historiistoj, ke al-Mu’tamid estis la plej gastema malavara kaj ĝentila el ĉiuj alandalusaj princoj. Æe liaj palacoj trovis protekton kleraj pilgrimantoj, poetoj kaj ĉiaj intelektuloj, en kies salonoj ili ĝuis la ĉarmon de belaj horoj, en kiuj resonis la liutoj kaj oni sentis la plezuron aŭskulti la plej brilajn kantistinojn kaj poeziajn recitalojn de tiu tempo. Sed la destino elektis lin, same por ĝui grandajn ĝojojn kiel por sufero de teruraj dramoj. Li suferis la profundan doloron pro la morto de siaj filoj en la batalkampo aŭ en perfidaj okazaĵoj. Inter siaj intimaj ĝojoj estis tiu pri la kunvivado kun sia edzino, amanta kiel li mem la poezion kaj inspirplena poetino. Pri amikeco, ni diru, ke dum multaj jaroj li estis lojala amiko de granda tiuepoka poeto, Ibn Ammär, sen kiu, laŭ li mem konfesis, li ne povis vivi. Iun tagon li dolore sciis, ke sia amiko perfidis lin kiel reĝon kaj kiel amikon, kaj kiam triafoje Ibn Ammär konfesis al li tiujn perfidojn malgraŭ liajn unuajn pardonojn, li, grave vundita en sia memestimo, mortigis propramane la amatan amikon.

Invado La konkero de Toledo fare de la kristana reĝo de Kastilo kaj Leono, Alfonso la VI-a, en la jaro 1085-a, metis en danĝeron la tutan sudon de Al- Andalus, ja tiu reĝo ne plu akceptis tributojn sed proklamis ke lia celo estis konkeri Sevilon. Antaŭ tiu danĝero ĉiuj islamaj tajforeĝoj decidis, unue repaciĝi inter si, kaj due, ĉar ĉiuj ili kune ne sufiĉis por kontraŭstari la potencon de la menciita kristana reĝo, peti helpon al la maroko-imperiestro Yusuf ibn Taŝufin (m. 1107-a). Tiu princo de la almorabida gento, veninta el la dezerto kaj antaŭ ol tuaregoj, regis preskaŭ la tutan Magrebon.

Yusuf akceptis la peton kaj baldaŭ pretigis pli ol 7 000 ĉevalojn kaj multnombrajn berberajn tribojn, kaj kun tiu forta armeo elŝipiĝis en Alĝeziro en la jaro 1086. La nord-afrikaj trupoj kun tiuj de Al-Andalus kuniris norden. Siaflanke, la kristanoj komanditaj de Alfonso la VI-a, ankaŭ pretigis fortan armeon kaj serĉis la malamikon. Ambaŭ armeoj trovis unu la alian sur kristana teritorio tre proksima al Badajoz. La batalo estis terura kaj post longega batalado kaj malcerta findecido, la kristanoj estis venkitaj kaj la reĝo Alfonso devis forkuri por savi sian vivon. La novaĵo de tiu brila venko en la batalo nomata al-Zallaqa, disvastiĝis tra la tuta Al-Andalus kaj Nord-Afriko, ja la eltranĉitaj kapoj de la venkitoj estis makabre alportataj po miloj al ĉiuj plej gravaj urboj.

Yusuf reiris al Magrebo kaj al-Mu’tamid al Sevilo, sed unu jaron poste Yusuf revenis en Al-Andalus montrante jam tute senkaŝe siajn verajn intencojn: konkeri la tutan Al-Andaluson. Unue li venkis la reĝon de Granado kaj konkeris ties regnon. Tre malbone impresis en Sevilo la detruon de belaj palacoj en Granado fare de la sovaĝaj almorabidoj, sed ŝajnis ke Yusuf intencis respekti la regnon de al-Mu’tamid. La vero estis tute alia. Fine en la jaro 1090-a Yusuf demetis definitive sian maskon kaj kun la aprobo de imamoj kaj religiaj fanatikuloj atakis la sevilan regnon. Unu post alia, urboj kaj fortresoj de la sevilanoj estis konkerataj de almorabidoj, fine en la jaro 1091-a la nordafrikaj soldatoj eniris en Sevilon. La loĝantoj kuris senespere kaj angore tra la stratoj, kaj multaj el ili forkuris el la urbo. Al-Mut’amid, brave batalinte kaj sopiranta morti kiam la batalo sin montris malfavora al li, estis kaptata kaj ŝargata per ĉenoj translokigata per ŝipo al Afriko kun sia familio. Li restis dumvive kondamnita en prizono de la urbo Agmat, ĉe la montaro Atlaso sudokcidente de Maroko. La eminenta historiisto kaj fakulo pri tiu epoko, Dozŭ, skribis pri tiuj vivojaroj de la sevila reĝo: la sentivaj kaj emociigaj elegioj de al-Mu’tamid, tiel profunde impresas, ke la legantaro sentas ene de si similan amaran doloron ol tiu iam sentita de la reĝo-poeto, kiam li vidis sian familion kaj sin mem suferantaj tian duran punon.

De tiu jaro ĝis 1145-a Al-Andalus estis kvazaŭ almorabida provinco, regata ekde Maroko per gubernatoroj en ĉiu tajforegno, kio donis certan unuecon al la lando krom restarigi la limojn ĉe la kristanaj teritorioj, sed tio ŝanĝe de la perdo de grandparte de la al-andalusaj kulturaj idealoj.

Yusuf, la almorabida imperiestro, ne bone komprenis la araban lingvon kaj al-andalusa kronikisto rakontas kuriozan anekdoton, kiu klare montras la malkleran profilon de tiu homo: post la batalo de al-Zallaqa, al-Mu’tamid skribis al la afrika princo leteron aplikante al li belan verson de Ibn Zaŭdun: la blankaj noktoj pro la amo, kaj la nigraj tagoj pro foresto.

Yusuf interpretis, ke oni petis al li sklavinoj blankaj kaj nigraj. Kaj kiam la tradukisto eksplikis al li la veran signifon, li diris: Dio mia, kiel tio belas! Respondu lin, ke sur li kuras niaj larmoj kaj nia kapo doloras pro lia foresto.

Malgraŭ ĉio, la poezia spirito de AlAndalus ne mortis en tiuj duraj tagoj, tute simple adaptiĝis al tiuj malfacilaj cirkonstancoj daŭrantaj iom pli ol duonjarcento. Efektive, la almorabidoj estis anstataŭitaj en la menciita jaro de almoadoj, berbera gento predikanta rigorajn doktrinojn kontraŭ-malaĥiajn, kiuj akuzis la ceterajn muzulmanojn kiel politeistojn. Ili konkeris, unue NordAfrikon kaj poste Al-Andalus. Sed tiuj eventoj ankoraŭ ne signifis la finon de Al-Andalus kiel fokuso de kulturo, ja la almoadoj, siaflanke, ankaŭ devis adaptiĝi al la al-andalusaj karakterizoj, vane ili regis la landon pli ol unu jarcento, sed nepre ankaŭ devis ricevi, siaflanke, la influon de tiu brila civilizacio.

Sed tiuj estis ja la horoj de la maturiĝo: en Al-Andalus aperis la unuaj antologioj, la Dajira de ibn Bassan; la Orkolieroj, de Ibn Jaqan; Historio pri la gento de AlAndalus, de al-Dabbi kaj multaj aliaj. Multnombraj manuskriptoj restas ankoraŭ kvazaŭ perditaj aŭ ne tradukitaj en la antikvaj arkivoj, kiel tiu de al-Mutamin de Zaragozo enhavanta 400 teoremojn pri alta matematiko hazarde trovita en 1993 de nederlanda profesoro. Restas ankoraŭ preskaŭ nekonataj aŭ ne ĝuste taksataj, filozofoj, sciencistoj kaj poetoj tiel elstaraj kiel: Ibn Ruŝd (Averoeso 1125a-1198a), Ibn Tufaŭl (1110a-1185a), Ibn Bäŭŭä (Avempace 1085a-1138a), Majmonido (1135a-1204a), Ibn Arabi, Avenzoar, al Mutamin ibn Hud, ibn Sabin, ibn Hazm kaj multaj aliaj. La potenco de tiu kulturo transsaltis limojn kaj disvastiĝis tra Mediteraneo al mezoriento kaj precipe al Eŭropo...

Mi povas certigi al vi, karaj kolegoj kaj amikoj, ke paroli pri la kulturo de ĉiu el la regnoj de tiu dividita Al-Andalus ankaŭ povas esti vera plezuro: la skolo de poetoj nomata la ĝardenistoj de Valensjo, la grandaj filozofoj, elstaraj matematikistoj kaj erudiciaj reĝoj el Zaragozo, la mistikismo de ibn Arabi kaj la erudicia leksikografo ibn Sida de Mursjo, kaj ĝenerale ĉiu el tiuj tajforegnoj havis specialan allogon studindan kaj rakontindan, sed tiuj interesaj aspektoj pri la historio de Al-Andalus povus plenigi horojn kaj horojn, aŭ se skribitaj, paĝoj kaj paĝoj, kaj mi timas ke la cito de tiom da datoj kaj eventoj, eble, povas lacigi al tiuj, kiuj ne multe plaĉas la historio...

La epilogo de mia prelego koincidas kun la fino de la al-andalusa civilizacio: Granado. Kaj ĉar ĝi ne povas esti alimaniere, ni indiku, ke en la ankoraŭ ekzistantaj palacoj de la granada Alhambro, lasta hispana-araba tajforegno konkerita de la kristanoj, vi povas ankoraŭ legi 33 poemojn verkitajn sur ĝiaj muroj de la lastaj poetoj de Al-Andalus. Jes, la kovriloj de tiu libro, tio estas, la artaj muroj de Alhambro, gardas tiun mesaĝon de kulturo kaj beleco por eterne. Legeblaj estas en la salono nomata Dos Hermanas (du fratinoj), inter aliaj, jenajn versojn:

La pala-portiko belas, kun la arta volb’ rivalkas,
kiel lindas la silk-vesto, kiun vi, sentive trafa,
metis sur ĝin por superi la jemenajn tulojn ravajn!
Kiom artas tiuj arkoj per kolonoj subtenataj,
kiujn lumo hel-penetras, kiam ektagiĝo klaras!
Jam proverboj disvastigas la belecon tiel altan
de l’ marmoro admirinda, en la tuta mondo fama,
kies blanko iluminas per radioj diafanaj
kvazaŭ plenbrilantaj perloj, kiel lunoj lumohavaj.

Dankon pro via atento!

Antonio Marco Botella,
Zaragozo, aûgusto 1998


~ Kajero 40ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 5ª) ~

Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton 29-an
de aŭgusto de 1998 je la 13:38:59-a horo.