Lingvo

Ĉu Varŝavo aŭ Varsovio?

Toponimoj ne estas normigite uzataj de esperantistoj. Mi memoras tiurilate, ke en la Universala Kongreso de Valensjo (1993), ĉe la Ronda Tablo pri Monato, ĵurnalisto de tiu magazino demandis al la ĉeestantoj, kion fari: ĉu oni uzu originalajn nomojn, ĉu esperantigitajn? La demando ne nur temis pri loknomoj, sed ankaŭ pri tiuj personaj. ZamenhofZamenhof rekomendis per la regulo 15-a de Esperanto, ke fremdajn vortojn oni devas preni el la koncerna lingvo nacia, sed transformante ilin laŭ la reguloj de Esperanto. Li ne diris, ke oni devas skribi ilin tiel, kiel ili sonas, sed estante Esperanto lingvo tute fonetika, evidentas, ke oni skribu lokajn kaj personajn nomojn ne ankoraŭ esperantigitajn plej proksime kiel eble al la sono (laŭ reguloj de Esperanto) en la origina koncerna lingvo. Tamen, kelkaj esperantistoj defendas, ke oni skribu iliajn nomojn laŭ la ortografio de iliaj gepatraj lingvoj, kaj aldonu interkrampe la korektan sonon laŭ la reguloj de Esperanto. Eble ili ne sentas siajn nomojn kiel fremdaj vortoj, sed rilate al Esperanto ili ja estas. Marina, ekzemple, estas bela virina neesperanta nomo, kiu laŭforme ŝajnas adjektivo. Mi sugestas, ke oni diru Marino, anstataŭ. Sed mi komprenas, ke skribante Marina kaj agnoskante, ke ĝi estas fremda nomo, oni povas uzi ĝin, ĉar Marina sonas ekzakte tiel, kiel oni skribas ĝin. Tio estus malgranda malbono nediskutinda... Same okazas pri Irene, Andrés, Edelmira, Felipe kaj multaj aliaj. Alia afero estas Margaret, pri kiu mi sugestas skriban formon Marga-Ret, aŭ Margarita, kvankam oni povas akuzi min pri hispanigo de la nomo...

Sed plej bone estas tute esperantigi ilin fonetike, kaj sekve havi tiujn nomojn: Margarito, Eŭsebio, Manŭel, Eŭfemjo, Eŭsebiino, Irenino, Sebastjano, kaj tiel plu.

Sed la vera problemo ne estas pri personaj nomoj, ĉar tio gravas al malmultaj, apartaj homoj, kaj la diskuto estas ĉiam je persona nivelo. La vera problemo temas pri nomoj kiujn ni ĉiuj devas uzi: loknomoj. Pri tio amiko observigis min, ke ĉiu ajn agas laŭ sia kaprica volo. Mia amiko ekzempligis tiel: la nomon de la ĉefurbo de Pollando poloj skribas Warszawa, kio tute ne eblas en Esperanto, ĉar W ne ekzistas, kaj SZ estante du literoj devas esti prononcataj s kaj z aparte, kio okazas en neniu lingvo, inkluzive la pola. Pole oni prononcas ĝin varŝava. Kial oni diras Varsovio en Esperanto? Mi suspektas, ke el la franca vorto Kion dirus manmanka Cervantes?Varsovie. La franca estis prestiĝa lingvo dum la XIX-a kaj la plimulto de la XX-a jarcentoj, kaj ĝi trudis sian fonetikismon pri loknomoj al la plimulto de Eŭropo. Sed ne tute. Ĉe hispanoj, ankaŭ oni diras Londres, laŭ la franca, sed esperante oni diras Londono, laŭ la angla mem. Ĉu la poloj rajtas malpli ol la angloj pri la esperantistigo de sia ĉefurbo?

Oni povas argumenti, ke Londono ne enhavas neesperantajn literojn, kaj sekve oni povas fari tion, sed Warszawa estas alia problemo. Nu, se oni vere esperantigas la nomon de la ĉefurbo de Anglio, oni certe devas diri (kaj skribi) ne Londono, sed Landono. Mi komprenas, ke ekzistas tradicieto en loknomoj kaj eble la malboneto superas la bonon de tiu ŝanĝo, tial mi ne insistas pri Landono. Sed pri la pola kazo, mi opinias, ke oni devas nepre diri Varŝavon anstataŭ Varsovion, honorante la polojn anstataŭ la francojn.

Mi plue proponas, ke oni prononcu ekde nun loknomojn laŭ siaj sonoj en siaj lokaj lingvoj, honore al la naskiĝintoj en la koncernaj lokoj. Tiel, miaj oreloj ne plu zumos kiam mi aŭdos Murcio, kio ne estas vera esperantigo, sed esperantismo trudita sur la nomon de la urbo kie mi loĝas. Se oni diras murθja en la loka lingvo, oni devas diri (kaj skribi) Mursjo, ĉar S estas la plej proksima esperanta sono al la hispana Z, kaj la hispane skribita i en tiu ĉi vorto oni prononcas kiel nian j esperantan. Simile, oni trovos pli facile rekoni urbojn kiel Valensjo, Barselono, Saragoso, Seviĵo (pli loke sona ol Seviljo Sevilo).

Kaj mi proponas aktive. Mi vidas kion oni faras ĉe kongresoj kaj magazinoj esperantaj. Mi opinias, tamen, ke mi devas prononci ĉiam tute esperante, eĉ loknome. Tial, mi ĉiam uzas tiajn esperantigaĵojn. En Kajeroj el la Sudo mi jam uzas ne nur en miaj artikoloj, sed ankaŭ en tiuj alies, kiujn mi kompreneble devas provkorekti. Mi esperas, ke tio tute ne ĝenu vin. Eble vi legantoj alkutimiĝos al tiu maniero loknomigi... Se ne, vi uzu la paĝojn de tiu ĉi revuo por enhavi vian malan opinion!

Jesuo

| Kajero 36ª Kajeroj | Esperanto Hispanio | Gitaro |