Se vi ne vidas la supersignojn bone, deprenu tiun ĉi linion: Ĉ Ĝ Ĵ Ĥ Ŝ Ŭ ĉ ĝ ĥ ĥ ŝ ŭ
Español
English

La paĝo de Fernando Sor

de Jesuo de las Heras Jiménez

Fernando Sor Ĉiu, kiu serioze lernis aŭ aŭskultis gitaron iam ie, certe trovis la nomon de Fernando Sor ĉar siaj verkoj rangas inter la plej belaj kaj esencaj iam verkitaj por nia muzikilo.

GuitarraGitaron kunas kutime multe da adjektivoj: elektronika, haŭajana, jaza, meksika, turka, ktp., sed kiam oni parolas pri simpla gitaro, oni nepre referas al la tiel nomita hispana gitaro, ĉar ĝia origino estas en Hispanio, same kiel tiu eta lando en Britio originis tiun lingvon kiun oni konas hodiaŭ kiel angla.

Nu, araboj portis sian kitaron en Hispanion mezepokan, kie nekontebla nombro da manoj reagordis kaj reformis ĝin, ĝis la nuna muzikilo aperis. Kelkaj homoj diras, ke la nomon venas el vulgara transformiĝo de la vorto kitaro mem, sed aliaj defendas, ke ĝi signifas aro da ses gitaj, tio estas, kordoj, kiel ankoraŭ oni nomas ilin en kelkaj partoj de Andaluzio (guita).

Gitaro havas maĝion, kiu atingas la enon de aŭskultantoj per sia dolĉa kaj kanta sono, tiel ke ne surprizas nin, ke Gaspar Sanz diris je la XVII-a jarcento, ke gitaro no es dama de mírame y no me toques (ne estas sinjorino por rigardi, sed ne tuŝi [ludi] min). Kaj tiun sorĉon certe Fernando Sor sentis kiam li unuafoje aŭdis sian patron ludi falsetas (simplajn popolajn verketojn) per gitaro. Ni ĉiuj, kiuj espertis tion en frua infaneco, nepre sentis nian spiriton movi en ni mem, altiĝante je la sono de tiuj ses kordoj, kiuj estis veraj gitoj kiam oni faris ilin kun bestaj intestoj.

Fernando Sor kaj sia muziko superis provon de tempo kaj ostracismo, kiujn netoleremo de siaj samtempuloj metis al li, ĉar ĉiu suspektiton pri kunlaboro kun la francoj dum la okupiteco franca de Hispanio lastjarcente estis ekskludita el kultura vivo, se ne el la vivo mem, de Hispanio. Tamen, la verkojn de Fernando Sor oni studis ĉiam en niaj konservatorioj, inter aliaj kaŭzoj, pro ilia kvalito, ritmo kaj harmonio, unikaj en nia historio kaj en tiuj de aliaj landoj de nia etoso.

La antaŭan paragrafon oni povas konsideri troa, sed kiam oni aŭskultas la sonon de iu valso, minueto, aŭ iu granda verko de Fernando Sor, kiel ekzemple la du unutempajn sonatojn (Opus 14 kaj 15c), aŭ tiuj de kelkaj tempoj (opus 22 kaj 25), ne menciante siajn fantaziojn aŭ arojn da varia¼ojn, inter kiuj kutime on imencias opus 9-an, ĉar la temo estis verkita de W. A. Mozart, la ario O cara Armonía!, tio estas: ho, kara harmonio!, el la opero Die Zauberflötte (la maĝia fajfilo), forgesante aliajn belojn kiel Opus 16, kiu varias ĉarman temon de Johano Paisiello — Nel cor piú non mi sento, tio estas: mi ne jam sentas en la koro—, lian opus 27-an, la gardisto ĝentila, aŭ la faman Opus 28-an, kiu estas varia¼oj pri la franca popolkanto Mambru' iras en militon (Mambrou va t'en guerre!), kaj kiu vi eble memoras, ĉar oni uzas la muzikon por kanti For he's a Jolly Good Fellow! (ĉar li estas gaja kunanto!) Kiam vi aŭdas tiujn verkojn, aŭ aliajn kiujn mi ne menciis, vi nepre senĉapeligas vin antaŭ li (chapeau!, oni diras en Francio).

Kiam mi alvenis al telemadikon kaj Internet, mi tuj pensis, ke la reto estas bonega ilo por kunhavi la muzikon de tiu universala hispano per sekvenci lia tuta verkaro kaj meti ĝin je la dispono de ĉiuj gitaristoj kiuj uzas la reton! Tiel, mi diris al mi, ili povos praktiki kaj studi kun instruisto kiu neniam laciĝas, kaj tre malmultekoste!

Kiam vi studas aŭ aŭskultas veran mastron Andres Segovia(kiel Andrés Segovia aŭ Narciso Yepes) ludante la verkojn de Fernando Sor, vi tuj rimarkas, ke la sono similas kelkfoje ne ununuran muzikilon, sed orĥestran sonon. Tiu sento pensigis min, ke eble Fernando havis je sia menso pli ol unu muzikilon kiam li verkis, malsame siaj samtempuloj Maŭro Ĝuljani aŭ Fernando Karuli, sed orĥestron, tiun orĥestron kiun li neniam havis. Kaj per esploroj mi konkludis, ke kelkaj kompona¼oj sonis eĉ pli bone se oni sekvencis ilin por aro da diversaj muzikiloj, kiel lia fama Adiaŭ, kiun li verkis kiam sia amiko Vaccari lasis lin, kiun mi sekvencis por violo, hobojo, banjo, soprana kaj basa saksoj kaj gitaro. Vi decidos, se mi pravis aŭ ne. Estas vere, ke tiu gitaro ĉe mia Soundblaster 16 estas voĉo malfirma kiun ne ĉiam oni ŝatas aŭskulti. Tiu devigis min provi aliajn malsimilajn sonajn kvalitojn, kun feliĉaj rezultoj plejfoje. Puristoj gitaraj povas malaprobi tion, sed mi respondus al ili, ke nenio estas tiel bona kiel reala sono de gitaro, sed de ligna gitaro kiu kuŝas je mia maldekstra jambo dum mi ludas ĝin, ne sono de virtuala gitaro, kiun mia karteto ne povas doni al mi, eĉ salajrata gramofono ankaŭ ne povas doni!

Kaj por oferti ĉiun, tiun muzikon, la perfekta ilo estas interreta TutTera Teksa¼a paĝo (WWWP). Estas jam kelkaj paĝoj pri nia muzikisto, sed ili petas monon por la arĥivoj muzikaj kiuj onin atingas el ili, aŭ ili prezentas erarojn pri kiuj mi ne konsentas. Kaj la ĉefa eraro kiun mi rimarkis estas, ke la gitara armonio estas tute forgesata, ĉar ili prezentas nur la ekzaktan muzikon verkitan papere, sed ne la sonon, kiun la aŭtoro intencis. Plie, se oni traanalizas partituron de Fernando Sor, oni povas eĉ malkovri kelkajn manmispaŝojn: notoj ekster sia loko, akcidentoj mankantaj aŭ redundantaj, tempo mankanta, ktp. Tio estas, kompreneble, ĉar Fernando Sor verkis unue por si meme, kaj due por muzikistoj, ne por nuraj gitarantoj. Tiuj povus nutri sin de verkoj de Ĝuljani, Aguado kaj aliaj, kiujn Sor tiel akre kaj amuze ridindigis per sia konata serio de verkoj kiuj finis je Opus 51, À la bonne heure! (Finfine!)

La paĝo per kiu mi nun prezentas la verkojn de Fernando Sor (kiu ne estas kompleta, sed kiun mi kompletigos iam, kiam mi povos aldoni la kvardekajn mankantajn verkojn) ne estas, tamen, verkita en la hispana, eĉ ne en la angla —kiun kelkaj nomas aroge internacia lingvo, eble ĉar ili ne scias kio estas lingvo internacia—, sed en Esperanto, por ke ĉiuj povas kompreni ĝin. Mi ne planas verki tradukon, kaj malaprobas tute ĉiun tradukon de mia paĝo. Oni povas konsideri, ke tio estas sensenca¼o, sed oni ŝanĝos sian penslinion kiam oni konsideros du faktojn logikajn kaj komunsencajn. La tempo bezonata por lerni ĉiun lingvon (Esperanto kaj angla) malsamas ege, kaj ankaŭ la atingita mastreco je la internacia komunumo malsamas favore al Esperanto. Mi citas kiel pruvo la analizon de la pocento de mesaĝoj en Internet kies aŭtoroj ne havas la anglan kiel patran lingvon. Alia fakto grava estas, ke dum la angla estas trudita de registaroj tra la tuta mondo per lernejaj studplanoj, Esperanto superis atakojn de oficialaj institucioj ĉe ĉiuj landoj —ĉefe tiu Francio kiu nun plendas pri la avanco de la angla, ni ne forgesu tion—, apogita nur de privataj rimedoj de sindonemaj personoj kiuj deziras interkomuniki kun homoj el aliaj kulturoj, ne sole kulturoj de la povuloj. Tio meritas pripenson kaj agnoskon. Same kiel lastjarcente Fernando Sor kaj aliaj homoj devis forlasi sian patrion por ĉiam ĉar ili kredis en tiel modernaj aferojj kiel libereco, egalecokaj frateco, geesperantisto ĉiam batalis —kutime je pli modesta nivelo kaj sen la sekvo forlasi sian landon pro risko morta— kontraŭ manko da kompreno fare de tiuj, kiuj ĉiam aliĝas la venkintan flankon kaj kiuj kulpigas ĉion, kion la plimulto ne faras, kaj sekve ili ne helpus Galileon, Jesuon aŭ Kolombon.

Via humila servanto... La paĝo de Fernando Sor kuŝas je la adreso http://www.distrito.com/esperanto/sor.htm, http://www.dragonfire.net/~Esperanto/sor.htm kaj http://www.geocities.com/Vienna/Strasse/3415. Se vi ne regas Esperanton, vi povas obteni la kurson pri ĝi in la fratinaj paĝoj http://www.distrito.com/esperanto/kurso.htm, http://www.dragonfire.net/~Esperanto/kurso.htm kaj http://www.geocities.com/Vienna/Strasse/3415/kurso.htm por hispanlingvanoj, kaj http://www.distrito.com/esperanto/course.htm, http://www.dragonfire.net/~Esperanto/course.htm kaj http://www.geocities.com/Vienna/Strasse/3415/course.htm por anglalingvanoj. Post kelkaj horoj studaj vi povos eble kompreni ĉion en la paĝo, almenaj sufiĉe por diri al mi pri ebla historia eraro, estas iu... :-)

Finfine, se vi volas ludi kune kun mi nun, vi povas agordigi vian gitaron laŭ ĉi tiu mia klakante ĉi tie.

Mi salutas vin en Sor majora, :-)

Jesús de las Heras.


La paĝo de Fernando Sor ~ Esperanto Hispanio ~ Kajeroj el la Sudo ~ Yepes ~ Tarrega















NOTO.- En 1922 la franca ambasatoro ĉe la Societo de Nacioj mensogis kaj altrudis al aliaj ambasatoroj por ke ili balotu nee al peto de Persio kaj aliaj landoj aprobi resolucio farante ĉiun registaron de la socio devigi lerni Esperanton ĉe lernejo por ke popoloj povu kompreni sin kaj milito neniam okazos denove. Li tre efikis, kaj la propono malvenkis. Sekve, la Dua Mondmilito alvenis post kelkaj dekjaroj, ne ekzakte al la grandeur de la France! (Grandeco de Francio).

Reiri.


















NOTO PRI FONTO.- Por vidi la supersignojn, vi bezonas la litertipon LATIN3 ARIAL, verkita de Simono Pejno. Se vi jam havas ĝin, vi devas instali ĝin en via sistemo pere de la Kontrolpanelo, aŭ simila programo de via sistemo operativa.

Se vi ne ankoraŭ havas la litertipon, deprenu ĉi linion, kaj via komputilo ricevos ĝin aŭtomate. Poste, vi devas maldensigi kaj instali ĝin. Reiri al la artikolon.