Socialo

Toksaj drogoj — Proponoj kontraŭprohibiciismaj.

José Pina estas nia sekretario.

Enkonduko.-

La trafiko kaj konsumo de drogoj (tiuj toksaj), kaj la dependoj psikaj kaj fizikaj kaŭzitaj de sia uzado, estigas ĉiutage kaj tutmonde egajn problemojn sanajn, politikajn, kaj socimarĝenajn; antaŭ kiuj ĉiaj subpremaj iniciatoj estas konsistigintaj la plej kutimajn kaj eĉ obsedajn, reagojn flanke de preskaŭ ĉiuj estraroj el la mondo. Tial oni eniris en sinnutran pligraviĝantan ĥaoson, kies sola elirejo ŝajne estas pliintensigo de la polica subpremo, kiu, siavice, kondukas al pligrandigo de la ĥaoso. Ĉiam kaj ĉie el la mondo estas ekzistintaj drogoj kies uzo estis socie agnoskata kiel normala kaj, iufoje, religicela. La vigliĝanta internacia problemaro estigita de la nakotiktrafiko estas historie ĵusa. La kaprica prohibicio de kelkaj drogoj estas politiko kiu serioze endanĝerigas la popolan sanon, la juran civitanan sekurecon, la rajto je intimeco, kaj la liberecon je kredoj. La prohibicioj kiujn oni suferas nuntempe estas historia eksperimento, altrudita de Usono al la cetera mondo ekde malfrue en la 2-a kvarono de la 20-a jarcento. La frankisma estraro de Hispanio ne partoprenis tiun usonan krucamiliteskan kampanjon ĝis la jaro 1966-a, kiam ĝi subskribis la traktaton de la Ĝeneva Ununura Konvencio de 1961-a, kaj la leĝigo de tiu traktato ne okazis ĝis 1971-a. Dum en la ceteraj eŭropaj landoj kaj en Usono, kun pli longaj prohibiciaj spertoj, la narkotikoj jam estis ŝlosilproblemo, en Hispanio tiu ĉi konfliktaro ne aperis ĝis kiam la polico kaj la juĝa sistemo komencis enkarcerigi homojn obee al la nova subprema leĝaro. Dum en Hispanio, ĝis la sesdekaj jaroj, la anfetaminoj estis libere disvendeblaj, kaj tio ne kaŭzis ian ajn socian konflikton, en Usono kaj Britio la kokainemuloj jam konsistigis socian plagon. En la tiama Hispanio, tamen, ne ekzistis eĉ unu heroinemulo kaj estis eta nombro de mezklasuloj kaj altklasuloj mezojaraĝaj (t.e.: armeanoj, kuracistoj, ktp) en plenaj profesiadoj, kiuj ricevas siajn dozojn da laŭleĝaj opiidaĵoj; ĝis kiam la ekstera usona politiko trudis leĝojn, kiuj post malpli ol 10 jaroj estis devenigintaj problemojn kiuj jam ŝajnas deĉiamaj. Jen kelkaj el la postsekvoj de tiu ĉi milito kontraŭ la drogtrafiko:

  1. Disvastiĝado de droga kaŝmarketo kiu komercas pri ĉiam pli gravaj volumoj, kaj kiu endanĝerigas la fundamentojn mem de la rajtorispektaj ŝtatoj.

  2. Pro la longdaŭra manko de ekonomiaj bonaŝancoj, en multaj malfavoritaj regionoj oni amase elektas eniri la kaŝekonomion, malgraŭ ĉiuj ĝiaj postsekvoj de perforto kaj deliktoj.

  3. La plisaturiĝo estigita de la prohibicioj stagnigas la juĝajn sistemojn, kaj tio nesufiĉigas la dezirojn rispekti la principojn de jura sekureco, senkulpeca antaŭsupozo, kaj intimecrajto.

  4. La ofta aplikado de superproporciaj punoj al la pridrograj deliktuloj amasigas ege la loĝantaron de la prizonoj, kaj tiel la senliberulejoj, krom perdi sian malmultan sencon je sociaj reedukiloj, alportas malbonigojn al la vivkondiĉoj de siaj loĝantoj.

  5. La kaŝmarketo de kontraŭleĝaj drogoj devenigas altajn prezojn, kiuj, siavice, estas fortaj kuraĝigiloj por sia ekzisto mem.

  6. Ofte la trafikistoj, pro sia avareco, falsas la drogojn serĉante pliajn profitojn, kaj rezulte de tio aperas veneniĝoj, kaj eĉ mortoj de konsumantoj. Aldone tion, sed samkiale, de tempo al tempo la trafikistoj kobajumas siajn klientojn; kun ties ignoro; por enkonduki en la kaŝmarketon novajn sintezajn drogojn.

  7. La plurfoja kontraŭhigiena uzado de injektiloj flanke de kelkaj drogemuloj estigas multnombrajn kontaĝojn de B-hepatito kaj AIS-o (mallongigo de Akirita Imundeficita Simptomaro).

  8. La satanumo de la konsumo de kelkaj toksodrogoj malhelpas la kunekzistadon kun moroj kaj substancoj de jarmiloj uzataj. Nur la edukado pri toleremo povas kunekzistigi nin senkonflikte kun la drogoj.

Resume, la problemaron de la marĝenitaj partoj de la socio; tiuj kie la deliktoj kaj la drogoj transformiĝas en kutimajn esprimojn je senesperiĝo; oni ne sukecesos solvi per subpremado, sed pere de justaj redisdonaj politikoj, krom per kreado de riĉeco. La kontraŭleĝaj drogoj devas ĉesi esti uzataj kvazaŭ kulpopaga kaprido de maljusta socia sistemo, kiu permesas ĝin unuigi, sen ia ajn transforma kompromito, al diversaj grupoj sociaj, sen nuancoj, je la manieroj faŝisma aŭ rasisma. Tiel la drogoj estiĝas argumento de familiaj kaj laboraj konfliktoj senplende al la ekzistanta realo: la drogo kulpas!

Diversaj reagoj kontraŭ-prohibiciismaj en la historio.

La 30-an de aŭgusto de 1922, la revoluciulo Enrico (enriko) Malatesta aperigis en la anarĥiisman ĵurnalon Umanita Nova lia jenan artikolon sub la titolo Kokaino:

Enriko Malatesta, anarkisto.

En Francio ekzistas tre striktaj leĝoj kontraŭ tiuj kiuj uzas kokainon, kaj, kiel kutime okazas, la plago etendiĝas kaj pliintensiĝas spite al la leĝoj, kaj, eble, danke al la leĝoj. Same okazas en la cetera Eŭropo kaj en Usono.

D-ro Courtois (pr. kurtŭa'), de la Medicina Akademio de Francio, kiu jam la pasintan jaron lanĉis alarmokrion kontraŭ la danĝero de la kokaino, konstatinte la malsukceson de la punleĝaro, petas..., novajn kaj pli striktajn leĝojn. Jen la malnova eraro de la leĝofaristoj; kvankam la spertoj estas ĉiam, senvarie, pruvintaj, ke neniam la leĝo; ne gravas kiom barbara ĝi estas; taŭgis por forigi malvirton, aŭ malkuraĝigi la delikton. Ju pli severaj estas la punoj trudotaj al la konsumantoj kaj trafikistoj de kokaino, des pli alloga fariĝos por la konsumantoj tiu ĉi frukto malpermesita, kaj en la spekulaciistoj, la profitavideco, ku jam estas ege granda, kreskos eĉ pli pro la kresko de la leĝaj punoj. Estas vane fidi je la punleĝoj. Ni proponas alian solvon. ONi deklaraciu libera la komercon de kokaino kaj vendigu ĝin po sia akirkosta prezo aŭ, eĉ po malplia kosto ĉe la ekspedejoj (aŭ monopolvendejoj). Farinte propagandegon al la gento rilate la malutilojn de la kokaino, kiujn ili povos libere aĉeti kaj konsumi; neniu farus kontraŭ-propagandon ĉar neniu povus profiti je la malutiloj al la kokainemuloj. Certe, tiel ne malaperus tute la malutilan konsumadon de la kokaino, se plu ekzistus la sociaj kaŭzoj kiuj impulsas la malfeliĉulojn uzi la stuporigilojn. Sed malgraŭ ĉio, la problemaro malpliakriĝus, ĉar neniu povus gajni profitojn pri la drogvendoj, kaj tial neniuj povus spekulacii pri la aresto de la spekulaciistoj. Pro ĉio dirita, nia propono ne estos prikonsiderata, aŭ oni ĝin pritaksos kiel ĥimeran kaj frenezan. Tamen, la inteli-gentuloj kaj neprofitantuloj eble diros, ke antaŭ la pruvita senpoveco de la punleĝoj, eble estos bone, almenaŭ kiel eksperimento, provi la metodon anarĥiisman.

Poste alvenis multaj jaroj de krucmiliteskaj, prohibiciismaj politikoj internacie. Esence, la prohibiciismo plu regas senŝanĝe la mondan politikaron, malgraŭ siaj malsukcesoj. De ne multaj jaroj komencis fortiĝi la opinifluo kontraŭa al la prohibicioj pri la toksaj drogoj. La usona nobelpremiito pri ekonomio Milton Friedman (pr. fridman) dum intervjuo por la germana magazino Der Spiegel (pr. spijgel, ĝi signifas spegulo) asertis, ke ĉiuj klopodoj solvi la problemojn de la narkotikoj punleĝe, aŭ per la agado de la polico, estas kondamnitaj je la malsukceso, ĉar la interveno de la ŝtatoj en la drogmarketo aperigas altegajn prezojn por tiaj substancoj, kiuj siavice kuraĝigas la aktivadon de la krimasocioj, kaj ke li estas favora al la abolicio de la prohibicioj kaj pritrakti la stuporigilojn malpermesitajn same kiel la alkoholaĵojn aŭ la tabakon. Li aldonis al tio, ke en la milito kontraŭ la narkotikoj, la persekutatoj kaj siaj persekutistoj kunhavas la intereson apogi la malpermeson, ĉar tiu ĉi garantias bonajn prezojn al la trafikistoj, kaj samtempe kreskantajn salajrojn, grandan prestiĝon, kaj fulmorapidajn karierojn al la ŝtatlaboristoj respondecaj pri la persekutado.Estas ĉiufoje pli malfacile por la generaloj de la milito kontraŭ la drogoj alporti moralajn argumentojn defende al sia politiko. Kun kreskanta ofteco oni alvokas ilin por raporti pri siaj atingoj kaj strategio. La Svisa Federacia Estraro ekpraktikis eksperimente, antaŭ nelonge, la laŭleĝan disdonadon de heroino por mildigi la personajn kaj sociajn katastrofojn okazigitajn dela kontraŭleĝaj trafiko kaj konsumo. Estante prezidanto de la Justica Plejsupera Kortumo de Bolivio S-ro Edgar Oblitas, li asertis la jenon: La toksodroga trafiko estas sub la kontrolo de internaciaj krimasocioj kies ekonomiaj potencoj estas tiom grandaj , ke foje ĝi superas tiun de la estraroj de la drogoproduktaj landoj (kiel Bolivio). Ni devas esplori; prikonsiderante la opinifluojn aperintajn, ĉu en la drogoproduktaj, ĉu en la drogokonsumaj landoj; la konvenecon de iom-post-ioma legalizo de kelkaj psikaktivaj drogoj. Se legalizo de la drogoj povus kalkuli kun la necesa socia subtreno, tiam oni devus serioze pensi pri ties reguligo kaj pri la leĝaro necesa por la protektado de la plej malfortaj uloj. Malgraŭ la subteno de iuj elstaruloj el Eŭropo kaj Latinameriko, la debato pri la legalizo de la toksodrogoj ankoraŭ estas marĝena temo de la kunvenoj aranĝataj por la lukto kontraŭ la trafiko.

Kelkaj eŭropaj urboj estas rubrikintaj la tiel nomitan Rezolucion de Frankfurto de 1990, kun la espero kapti la atenton de la naciaj estraroj pri la sendefendeco kiun suferas en siaj urboj la sano kaj la publika ordo, kaj kiu devenas, ne de la narkotikoj, sed de ties kontraŭleĝeco. La reprezentantoj de tiuj urboj petis la Eŭropan Komunumon modifi la nunan politikon pri narkotikoj, per dono de ĉefroleco al la strategio sanfaka celonta la malgrandigon dela malutiloj kaj la socian antaŭeviton, kaj ne la devigan abstinadon.

En 1992 komisiono esplora de la Eŭropa Parlamento prezentis raporton al la deputitoj kies resumitajn konkludojn mi citos sekve:

La Komisiono havas profundan konvinkon pri la fakto ke krom la fenomenon de la trafiko de stuporigiloj, estas necese esplori la postsekvojn de la lukto kontraŭ la drogo, kaj, ĉefe, la konsekvencojn de tiu lukto por la demokratio, la sekureco kaj la libereco de la civitanoj. La konsumo kaj trouzo de drogoj devas esti konsiderataj, ĉefe, kiel problemoj sana kaj flega, kaj ne subpreminda aŭ juĝinda. La posedo de stuporigiloj po malgrandaj kvantoj, por persona konsumo, ne devas esti konsiderata kiel punenda delikto. La leĝo pri stuporigiloj devas krei distancon inter la konsumanto kaj la krimomondo, kaj eviti la transformigon de la toksemulo en deliktulon, malhelpante tiel ian ajn eblecon reenmetiĝi en la socion.

La flegado al la toksemuloj ne devas esti malhelkpata de la punleĝoj.

La lukto kontraŭ la toksomanioj nur pere de la punleĝoj kiuj raportas la abstindevon, aŭ pere de la publika helpo por abstini je stuporigiloj, estas malsukcesinta. En tiu kunteksto la ŝtato-membroj devas garantii kuracadon kaj injektilojn senpagajn, same kiel la provizon de kuraciloj (ekzemple, metadono) flanke de klinikoj rajtigitaj.

La maniero kiel oni alfrontas la problemaron de la drogoj en la Eŭropa Komunumo estas preskaŭ malefika. Ĉiujare kreskas la nombro de la konsumantoj, la mortoj kaŭzitaj de la drogoj multobliĝas, aperas novaj tipoj de stuporigiloj pli potencaj kaj malutilaj kaj la produktado pliiĝas. La konverto de kapitaloj kontraŭleĝe akiritaj per la trafiko, en investojn laŭleĝajn ne estas sukcese kontrolataj malgraŭ ĉiuj penoj faritaj.

La lukto kontraŭ la stuporigiloj nek devas koncentriĝi je la konsumantoj, nek je la bazo de la ĥierarkio de la trafikistoj, sed je la trafikisto internacie organizita, kaj je la trafikistoj altrangaj. Estas necese alproprigi sintenon pragmatisman, celantan la malgrandigon de la malutiloj rilataj al la konsumo kaj al la trouzo de la drogoj, helpante flege kaj socie al la toksemuloj; tia sinteno devas celi la aranĝon kaj garantion de disponebleco de nefalsitaj stuporigiloj, po siaj ĝustaj dozoj, cele al la malplinombrigo de la mortoj kaj aliaj sanproblemoj ligitaj al la drogoj (ekzemple: kontaĝoj de la AIS-viruso), kaj ankaŭ por malpliigi la nombron de instigitaj krimoj.

Ĉar la trafikistoj Ne, tute ne!nepre bezonas enkonduki en la laŭleĝan ekonomion la grandegajn profitojn akiritajn danke al la kontraŭleĝeco de la drogkomerco, oni esploru, preter la necesa kontrolo de la rondoj ekonomia kaj financa, la rimedojn por eviti la amasiĝon de la menciitaj profitoj, pere de komerca reguligo pri la substancoj nuntempe malpermesitaj.

En la ĉijara aprilo la Prezidanto de la Respubliko de Portugalio, Jorge Sampaio, kaj la Prezidanto de la Portugala Asembleo, Antonio Almeida (pr. almejda) Santos proponis antaŭ la parlamento de sia lando la starigon de kontraŭtrafika ŝtato. Alemida Santos defendis la akiron de stuporigiloj, flanke de la ŝtato, pro ĝia posta disdonado, sen falsaĵoj, al la posedantoj de dokumento kiu atestas, ke ili estas toksemuloj, kaj kun kuracila certigilo pri la drogo de kiu ili dependas, kaj de la minimuma kvanto kiun ili bezonas. Ĉimaniere li estis en konvinko pri la sukceso malaperigi la trafikiston ĉiopovan, pro la konkurencego komerca de tia ĉi ŝtato. Almeida Santos montris sian malkonfidon pri la subpremaj rimedoj, pritaksinte la kreskantajn povon kaj sofismokapablon de la organizaĵoj narkotiktrafikaj. Li proponis, ke oni akceptu definitive, ke toksemuloj ne estas krimuloj, sed malsanuloj kies kuracojn devas pagi kaj gvidi la respondeculoj de la ŝtato, pere de la kontrolo kaj distribuo de la stuporigiloj, konvene dozumitaj.

Aparte, Sampaio agnoskis ke jam estas la momento imiti la ekzemplon senpunigan de aliaj landoj kiel Nederlando, sen ekskludi la antaŭevitajn iniciatojn.

Por konkludi mi mencios la droglegalizan proponon faritan en Seviljo, en februaro de 1991, de la tiel nomita Esplora Grupo pri Krima Politiko, kiun konssistigis cento da profesiuloj el la juĝistaro krom universitataj fakuloj. Mi ne komentos ĝin por ne tro longigi tiun ĉi artikolon, sed eble ĝi taŭgos kiel bazo por estonta legalizo de la drogoj en Hispanio.

Konkretaj, necesaj kaj fakteblaj projektoj por Hispanio.-

Unue, oni devas denuncii la Ununuran Konvencion pri Stuporigiloj de 1951, la Interkonsenton pri Psikaktivaj Substancoj de 1971, kaj la Konvencion de la Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ la Eksterleĝa Trafiko de Stuporigiloj kaj Psikaktivaj Substancoj de 1968.

Due, oni devas strebi al egaligo kaj normaligo de la leĝaroj de Hispanio kaj la ceteraj ŝtatoj de Eŭropo, rilate la drogmarketojn, serioze konsiderinte la rekomendojn faritajn de komisiono de la Eŭropa Parlamento pri la temo. Tiel oni reguligu la drogojn toksajn simile al la alkoholaĵoj kaj la tabako, aŭ kiel kuracilojn (depende de sia uzo flanke de la plenkreskuloj).

Trie, oni helpu la ŝtatojn drogproduktistajn evolui ekonomie kaj socie.

Kvare, nur ŝajnas akcepteble, rilate la polican agadon, subpremi provizore la altrangan narkotiktrafikon pere de plirapidigo de juĝaj procesoj, kaj starigante kontrolojn priimpostajn, financajn, kaj doganajn.

Krome, oni devas limigi la punojn en Hispanio, rilate ĉitemon, al tiu kontraŭ la falsoj kaj fraŭdoj, la provizo al ceteruloj sen ties konsento, kaj la distribuo al neplenaĝuloj aŭ al mensaj handikapuloj.

Kvine, oni devas enkadrigi la portoksemulajn helpsistemojn en la publikan sansistemon kiel alian simplan fakon, ne kreante paralelajn sistemojn.

Sese, oni kuraĝigu la reenkondukojn de la toksemuloj en la socion pere de la informado kaj klerigado al la socio mem, kaj al la trafitoj de la problemo. La hispana estraro devas klopodi la unuigon de la leĝaroj de ĉiuj landoj de la Eŭropa Unuiĝo rilate la privatajn kuracadejojn. Ĝi ankaŭ devas klopodi modifojn eŭropkadre tiel ke, se necesus pro deliktoj ke iuj toksemuloj estos senigataj de siaj liberoj, ili plenumus siajn kondamnojn ĉe centroj adekvataj por sia socia reenpartigo.

Sepe, oni devas ellabori malsaman kulturan politikon, celante kuraĝigi la solirdarecon, la toleremon, la kamaradismon, la socian partoprenon kaj la defendon de la liberoj. Por tia politiko estos fundamente uzi lerte kaj saĝe la amaskomunikilojn. Por helpi la toksemulojn, dum la menciitaj legalizaj proponoj ankoraŭ ne estas realoj, mi opinias konvena la disdonon de toksodrogoj, sub medicinista kontrolo, al siaj kutimaj konsumantoj. Sed la apogo al la drogemuloj kaj la deziro pri racia uzo de tiaj substancoj, ne efektiviĝos sen sufiĉa socia partopreno. Tiucele oni plifortigu la organizaĵojn neestrarajn, la asociajn volontularojn, ktp. Aldone tion ĉi, estos necese investi je la farmacia klerigado de la popolo por superi la nunan situacion plena de antaŭjuĝoj ĝeneraligitaj kaj ignoreco.

José Pina Tuells.

| Kajero 36ª Kajeroj | Esperanto Hispanio | Gitaro |