Religio

Dio

Ĉion, kio mi estas, donis Dio al mi, kaj mi devas danki al li ĉiun fojon, kiam mi vekiĝas ĉiu matene. Tial mi kompatas tiujn, kiuj ne kredas pri Li. Ĉi- kuraĝtroan aserton mi aŭdis antaŭ kelkaj semajnoj ĉe fama televida pseŭdo-debato (Maŭroj kaj kristanoj, Tele 5).

Dio, kiu kreis la mondon...

Ne tuŝante tion, kio debato devas esti —io kio verŝajne la tipa hispano ignoras—, mi devas klarigi, ke tiujn sensencaj vortoj kaŭzas profondegan kompaton senmeritan al mi. Kaj mi diras egan, ĉar fanatikuloj kutime arogas al si posicion altan de kie li kompatas tiujn, kiuj ne kunsentas liajn opiniojn. Kaj ne estas alio ol opinio marteligita milfoje ekde kiam ili infanis, farite de profesiuloj religiaj, kion oni diris tiel dogme. Ne nur nepruvitaj, sed nepruvotaj restos por ĉiam ĉiuj tiuj aferoj elvokitaj per tiu mallonga frazo. Ĉar por pruvi ion, oni devas voli pruvi, kaj la afero mem devas povi esti pruvebla. Set tiuj ajatoloj kiuj kondamnas al infero, aŭ almenaŭ kompatas tiujn, kiuj ne opinias same, ne penas provi sekvi tiujn argumentojn metitajn al ili: ili diras, ke logiko —eĉ inteligento— ne estas tuto, kaj ke ne rajtas fari religio el scienco, ke scienco ankaŭ havas proprajn dogmojn, kaj aldonas serion da stultaĵoj similaj emante nur ĵeti balonojn eksteren por klopodi venki debaton per lacigo de la kontraŭulo, aŭ per tuta malkvalifiko, se tiu fiaskas. Ili ne estas inteligentaj debatoj.

Ni ja estas inteligentaj, kaj tion ni pruvos provante rezoni anstataŭ dogmi, konvinki anstataŭ venki, sugesti anstataŭ veneneti.

Ni vidu: ĉu iu ajn scias kio aŭ kiu estas Dio? Ĉu iu ajn iam vidis lin? Tiu komerco ĉe tiom da katedraloj, preĝejoj kaj kapeloj, estas fondamentita sur faktoj realaj? Ĉu ĉio ne estus ensemblo da realo virtuala vendita je prezo de oro?

Ni komencu je la malfino: la Biblio mem, sanktega libro por katolikoj kaj protestantoj, ne estas tre serioze konsiderita de la tiel nomitaj kredantoj. Dekomence, katolikoj diras, ke oni ne povas preni ĝin litere, sed oni devas interpreti la sanktajn tekstojn, kaj tiun nobelan sciencon kiu prizorgas la temon ili nomigas ekzegezo. Adamo kaj Evo, sekve, ne estis karnaj estoj, sed nur literaturaj figuroj. Ĉu ankaŭ estis tio la tria protagonisto en tiu anekdoto, Dio? Ĉar tio, kio ne sencas, estas, ke ĉio estas metaforo, eĉ niaj unuaj gepatroj, la serpento, la Tera Paradizo mem, kaj ke Dio estas reala persono. Estu seriozaj, gesinjoroj!

Ni povus trairi la tutan Biblion por atingi la konkludon, ke tiu Dio ne nur estas falsa, fuŝa, malbona, militema, rasisma, sed ankaŭ neniamekzistanta. Kaj ankaŭ ne ekzistis duono da tiuj faktoj kiujn alegorie oni rakontas ĉe la Biblio.

Je la komenco de ĉi tiu artikolo ni vidis, kian juĝon ateo meritas de fanatika kredanto. Sed, kian juĝon meritas kredanto —jen fanatika, jen ne fantika— el konvinkita ateisto? Bone, tiu kiu kredas ke Dio ekzistas, povas kredi kio ajn. Kaj, vere, ne indas debati kun homoj havantaj tian intelektan malriĉecon.

 

Isabel Acevedo.

 

| Kajero 36ª Kajeroj | Esperanto Hispanio | Gitaro |