Lingvo

Ni Ĥou!

Ĥo ankoraŭ...

Reage al artikolo de Isabel Acevedo Ĥo, kia co! (KelS 35), mi cerbumis pri tiu malkresko de uzo de la sono ĥo fare de esperantistoj. Mi opinias, ke ŝi pravas kiam ŝi signalas, ke francoj kaj angloj tute ne konas tiun sonon, kaj hontas, ke tiaj lingvanoj havas tiom da influo en la esperantistaro, kiom sufiĉas por nuligi la sonon ĥon. Veras, ke la unua vortaro de Zamenhof enhavis malmultajn vortojn kun ĥo, sed ankaŭ estis malmultaj vortoj kun zo (fakte nur unu vorto komencis per tiu-ĉi litero: zorgi), sed hodiaŭaj vortaroj enhavas multe da zoajn vortojn, kvankam la ĥoa vortaro malkreskas.

Kion oni povas fari? Unue, oni povas fieri pri la ĥo. Se ci ne povas prononci ĝin, favoru cin petante al kompetenta instruisto klarigon pri kiel prononci ĝin (samtempajn k kaj h!) Due, ĉar ekzistas tiom malmulte da ĥoaj vortoj, ci ne uzu plu tiujn permesitajn alternativojn de ĥo en tiuj vortoj, ekzemple mekaniko anstataŭ meĥaniko, koruso anstataŭ ĥoro, kaj tiel plu.

Isabel ne tute pravis, kiam ŝi sinonimigis ĥoleri kaj koleri, estante la unua malsano kaj la dua ĝenesprimo aŭ animostato. Sed ni povas fari ion pli: kiam ni bezonas neologismi, ni kreu novan ĥoan vorton. Tion mi faris pri la titolo de mia artikolo: ĥoi (uzi ĥon senhonte), ĥoa, ĥoe, ĥoanto (tiu estas, mi kaj ĉiuj aliaj personoj kiuj preferas uzi la ĥon), ĥoonto (eble ci, leganto), ĥointo (tiu, kiu iam senhonte kaj abunde uzis ĥoajn alternativojn, sed ne plu kuraĝas fari tion). Plie ni povas uzu ĥoito (ulo al kiu oni parolis uzante la ĥon), ĥoita, ĥoitino, ĥoato (simile), kaj tiel plu. Klarigite estas, ke mi estas ĥoema kaj ci, se ci ankoraŭ legas min, ĥoinda!

Fine mi diros al ĥodefendanto, ke oni povas ankaŭ kontraŭataki: se oni mekanikigas meĥanikon, ni ĥorusigu koruson, ĥaruligu karulon, ĥuirigu kuiron, ĥoĥinigu kokinon, ĥaj tiel plu! Sed ni faru tion ĉee, tio estas: forte, elegante, ĥlare kaj ĥuraĝe!

Subskribas

Ĥasimiro.