Movado

Impresoj de kongresano
Okaze de la 56-a Hispana Esperanto-Kongreso
(Valencio, de la 8-a ĝis la 13-a de Julio 1997)

Lola Carmona La mateno de la 9-a de julio vekiĝis neordinare friska en Valencio. Kongresano, post alveturo tut-nokta kaj maldorma, lant-paŝe migras tra la malplenaj urbo-stratoj ale al la kongresejo: la Fakultato pri Filologio de la Valencia Universitato. Post duon-hora promenado li ekvidas sur fasado grand-dimensian, iom kiĉan slogan-tukon kun verda stelo: jen mi trafis, li pensas, kaj ĝojo tuj plagas lian koron rimarkante amason da junaj homoj kunpuŝiĝi antaŭ la kongreseja pordo: ankoraŭ ne estas la oka horo kaj jam abunde pululas la kongresanoj... kaj tiel junaj!, diras por si la ĵus alveninta, ver-ŝajne nia sekto ne plu malviglas..., hej homoj..!

Subite pedelo apertas la pordon kaj jen la lavango, en la daŭro de ekfulmo, disvanuas tra la koridoroj de la fakultato... lavango da hastemaj studentoj, kun nervoj muelitaj kaj okulaj blu-ringoj pro vigilo, kiuj kuras por bona sid-loko en la ekzamenejo; eble por multaj ĝi temas pri la lasta ekzameno de la lerno-jaro, antaŭ la sopirataj somer-ferioj...

La kongresejo

Sukceson, kamaradoj!, bon-deziras la kongresano, kaj, elrevita, li sidiĝas orfe sola sur perono ĝis la naŭa kaj duono, kiam la kongresa akceptejo malfermiĝos.

Kvankam la man-programo de la kongresano anoncis ke du internaciaj aranĝoj simultanas al la HEF-kongreso, li apenaŭ spuris pri ili. Rusoj, poloj kaj rumanoj —artistoj el ses trupoj— ja parto-prenis kaj kontribuis al la programo per siaj folkloraj prezentadoj, sed nur malmultaj el ili estis esperantistoj. Krome preskaŭ ĉiuj programeroj disvolviĝis en la kadro de la Hispana Esperanto-Kongreso, kaj ne de la aliaj du fantomaj aranĝoj.

La kongresano ege aprecis la modelan Esperanton de Gian Carlo Fighiera kaj ties oratoran talenton, kvankam la temon de lia parolado li forgesis, eble ĉar ĝi ne estis tre interesa. Ankaŭ aliaj prelegantoj plaĉis al li, ekzemple la andaluzo Miguel Fernández, kiu deklamis —kor-preme kiel ĉiam— pri la vivo kaj verkoj de Federico García Lorca. Se eble, iom ĉagrenis la kongresanon la fakto ke nur man-pleno da esperantistoj ĉeestis ĉi ĝuindan prelegon, dum la sama aŭditorio gastiginta la poezian vejnon de la du granadanoj pleniĝis ĝis elverŝiĝo okaze de ia orel-agaca prezentado far hene misagordita koruso.

Aliflanke tre kortuŝis la ĉeestantojn la sentema omaĝo-kunveno al du forpasintoj: la redaktorino de Heroldo Ada Fighiera-Sikorska kaj la madrida esperantisto Juan Carlos Ruiz.

Post la diservo en Cheste Sed certe la plej interesaj programeroj kondensiĝis al la sabata post-tagmezo. Post gustumado de giganta paeljo en la vilaĝo Cheste, venis la vico al ajnista prelego de Fernando de Diego, kiu mem ne povis veturi al Valencio sed konfidis la voĉ-legon de sia teksto al M. Fernández. Poste sekvis premiera prezento de du verkoj: la novelaro Ekstremoj, lasta elkovaĵo de la opo Ibere Libere (J. Camacho, Liven Dek, M. Fernández kaj G. Neves), kaj la nefacile klasifebla Karnavale, de la kataluna bardo Abel Montagut.

La kongresano partoprenis ankaŭ la fakan kunsidon de HALE (Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj) kaj li ĝoje konstatis ke ĉi asocio iom post iom eliras sian krizon kaj plu iras antaŭen, precipe danke al la egaĝiĝo de juna kaj entuziasma teamo. Li sincere esperas ke HALE forskuos de si la jugon de oldaj inercioj kaj antaŭjuĝoj, forlasante definitive sian rancan kruc-militon kontraŭ naciismo. Li opinias ke la komuna malamiko situas tute alie.

Kvankam la kongresano ne povis mem ĉeesti, du programeroj altiris sukcese la atenton de la publiko: debato pri «La lingvoj de Hispanio» [tiel!] sub la gvido de Antonio Alonso, kaj la prezento de la HEF-paĝo en Internet, far Marcos Cruz.

Pluraj anekdotoj tamen malĝojigis la kongresanon. Li vidis malriĉajn ekster-landanojn farĉi al si la stomakojn per la maten-manĝo ĉar ilia aliĝkotizo verŝajne ne rajtigis ilin al tagmanĝo en la hotelo, kune kun la aliaj esperantistoj. Li sentis fremdan honton ankaŭ vidante kiel responsuloj de la manĝejo sin dediĉas al la ĉaso de orient-eŭropanoj kiuj pelataj de malsato falsas manĝ-kuponojn.

Antaŭ la preĝejo de Cheste Entute ĉi HEF-kongreso ŝajnis iom mucida al la kongresano. Se escepti la perlojn pri kiuj li supre raportis, la ĝeneralan etoson li trovis dekadenca, morna kaj kaduk-spirita: forme kaj enhave. Laŭ li, trivialo, malseriozo kaj supraĵeco regis, kiuj ecoj estis volvitaj per sekteca liturgio. Estas tamen duon-mave, li rikanas, ke novaj gejunuloj maltrafis ĉi kongreson: li imagas sin en la haŭto de dekok-jara komencanto, kiu konatiĝas kun Esperantio en tia ĵurasa parko, kaj pro hororo liaj viloj tuj hirtiĝas kiel najloj.

Tamen li ne ŝiras al si la vestojn pro senespero tial, ĉar li ne estas nov-bakita esperantisto. Li ja ne esperis alion el ĉi relative amasa kongreso; do oni ne povas diri ke liaj atendoj vidiĝis trompitaj. Cetere oni konvinke argumentis al li ke tia estas Esperantio —aŭ almenaŭ ties grava parto—, ĉu li ŝatas aŭ ĉu ne. Kaj la kongresano bone scias ke ankaŭ li apartenas al tia komunumo, ĉar li estas esperantisto —eĉ se foje li ne trovas multajn samideanojn en tiu koterio.

La kongresano reveturas al sia urbo. Sun-strioj tag-mezaj tranĉas la glacon de la buso malhelpante al li plulegon. Li flank-lasas la ĵus aĉetitan libron. Prefere tiel, li pensas, fakte ĉi lasta novelo iomete ĉagrenis lin. Li surmetas la aŭdilojn de sia portebla ŭalkmano kaj diskas ien-tien serĉante radio-elsendon seninterferan. Fine li trovas, sed ne ŝatas kion li aŭdas. Elŝaltas li ĝin. La buso preskaŭ malplenas, la kongresano etendas la krurojn sur la apuda sid-loko kaj enmemiĝas.

Li bedaŭris la nevidon en Valencio de multaj geamikoj, ĉefe katalunaj el la Princ-lando, kvankam li scias pri iliaj motivoj. Tamen li kovas la esperon ke nova periodo malfermiĝos kaj ĉesos la bojkotado kontraŭ la iniciatoj de eŭskaj kaj katalunaj esperantistoj: kaj sur la paĝoj de Boletín, kaj per fakta neparto-preno en la alies aranĝoj.

Radia intervjuo Kiel ajn la kongresano havis la okazon renkontiĝi en Valencio ankaŭ kun interesaj homoj. Ekzemple li konatiĝis kun simpatia ulinparo kiu helpis lin forskui de si la tedon. Ali-flanke li delonge aŭdis klaĉojn kaj legendojn pri pluraj esperantistoj, kiujn li ankoraŭ ne konis persone, kaj ĉi okazo utilis al li por plene dementi tiajn onidirojn.

Sed ankaŭ mirindaĵoj vidiĝas inter esperantistoj, konsolas sin la vojaĝanto. Propra-okule li vidis ruĝulon kaj dekstrulon en brakumo, aŭ ĝisostan hispanon promeni brak-en-brake kun radikala naciisto, ambaŭ gaje babilantaj pri komune amata ĉevaleto. Kaj li inklinas kredi eĉ ke toleremo funkcias.

Tamen la kongresanon perturbas iom amara sento, tial ke aĉa faro —kvazaŭ klingo-klango mort-anonca— metis diskordon en belan post-tagmezon. Jen subite la vojaĝanto kredas sin naiva, kaj li tuj reagordas sin... La buso baldaŭ atingos la urbon... dura labor-tago min atendas morgaŭ, li pensas.

Lola Carmona

| Kajero 36ª Kajeroj | Esperanto Hispanio | Gitaro |