Kajero de oktobro 1996: Kovrilo


Kovrilo. Oni povas vidi en la unua vico al Alonso --Prezidanto de HEF-- kaj la prezidanto de la kongreso, Francisco Miguel Martínez Garre. Ĉirkaŭflankante Alonson estas du belaj virinoj: Noelia (la kongresa secretariino) kaj María José, profesorino pri la angla.

Malantaŭ estas ulo subtenante ekzemplero de Kajeroj el la Sudo, tio estas, mi. :-) Dekstre estas Chema, t.e.: José María (Bernabéu). Ĉu vi povas vidi lin? Li ridetas. Kaj la fotisto diris tiam Diru patata, por ke la foto ne moviĝu.

Sur la dekstra alta flanko de la foto estas malgranda mapo de Murcia, kun legendo: Jen la tero de l' Segura. Segura estas la rivero de Murcia, kaj himno neoficiala sed popola de Murcia estas kanto En la tierra del Segura, el la zarzuelo La Parranda.

Sub la foto mi aldonis malnovan francan rakonteton jam publikigita de Theodore de Cart en La Esperantisto. Ĝi klarigas kial tiu ĉi revuo klare surpasis sian rolon kiel ligilo de esperantista laborista asocio.

Legindaĵoj

1. Letero el Rusio.
2. Gitaro (eseo monatotria)
3. K.F.D.
4. La 55-a Kongreso Hispana.
5. La resolución de Praga (malkutime hispane tradukita).

Jen la rakonto aludita:

La fosiloj

Antaŭ multaj jarcentoj ia franca reĝo venigis tri laboristojn kaj diris al ili: Gravan premion mi donos al tiu, kiu fosos plej longan sulkon!

La du unuaj laboristoj komencis disputadi pri la meritoj de siaj fosiloj: Bona fosilo devas esti longa, diris unu. Ĝi devas esti larĝa, diris la alia.

Dum ili disputadis, la tria per pli-malpli bona fosilo fosis sian sulkon kaj gajnis la premion.

| Kajero 32ª | En PDF (paĝo 1ª) | Kajeroj |
Muziko: Saluton, Maria!, kanto de Franz Schubert.