Letero el Rusio:

NOTO.- Ĉi-foje ne estas informo de la Prezidanto, ĉar Kamarado Martín Bustín Benito sennaciece trairis Eŭropon dum kvar monatoj kaj duono. Li kolektis esperton kaj informon, kiun li tradonis al ni ĉi-lege:


Raporto pri la kunveno de la L.E.A. Komitato okazinta la jaŭdon 18an de julio de 1996 en Sankta Petersburgo dum la SAT-Kongreso:

Kamarado BUSTÍN, prezidanto de HALE, klarigis la nunan situacion; danke al liaj klopodoj la asocio pli sendependiĝas. La bulteno Kajeroj el la Sudo havas novan redaktoron je la nomo de Jesuo de las Heras Jiménez. Inter decembro 1988 kaj marto 1996 la bulteno aperis regule kaj montris apartan karakteron per riĉa literatura stilo.

Sankta Petersburgo, antaŭe dirita Leningrado La ĉeestantaro dankis al la kamaradoj Antonio Marco Botella kaj Miguel Fernández Martín pro la 29 seninterrompaj numeroj kiuj estas grava kontribuo al la maldekstra esperantistaro kaj deziras, same kiel ili humile skribis en la nº 29, sukeceson en al dua epoko de Kajeroj!

La kamaradoj André Sadier kaj André Legros ĉeestis por SAT-AMIKARO. Reeldonoj de vortaro Esperanto-Franca kaj de la Poŝvortaro. La franclingva monata gazetarservo estas sendita al pli ol 200 organizoj, radioj, gazetoj, asocioj, ktp. La asocio monhelpis la esperantistajn strikantojn de la decembra socia lukto, Radio-Esperanton kaj SATon. La gazeto aperas regule kaj tuta numero estas dediĉita por la asocia kongresa raporto. La venonta kongreso okazos en LIMOGES. Kamaradino Pearls Simons kaj Ronald Lynn prezentis la aktivaĵojn regule. La bulteno La verda proleto aperas trimonate, sed regule. La jara ĝenerala kunveno estis sukceso; ĉiuj klopodas havi kontaktojn kun la junularo. Raporto pri klasbatalo estas en preparo. En la kadro de varbado pli ol 100 leteroj estis senditaj, sed la rezulto estas magra. La novelektita sekretarieco troviĝas en la persono de Rosalyne Edwards. Kamarado Pelle Persson faris alarman raporton: la grupo de Malmoe malfondiĝis kaj tiu de Huskvara lamas. Granda monkvanto estas savita kaj deponita ĉe SAT. La grupoj de Stokolmo kaj Gotenburgo aktivas kaj entenas la plimulton dela membraro. La ligilo por ĉiuj SLEA informilo estas regule eldonita.

Kamarado Nikolao Gudskov estis invitita por diskuti pri la kreado eventuala de LEA en Rusio. Li sendos leteron al ĉiuj SATanoj kaj kunvenigos SATgrupon dum la landa Esperanto kongreso okazonta fine de januaro 1997. Rusio estas grandega kaj la bazo por kreiĝo de lLEA ekzistas.

Decido pri ESPERANTO NEDER-LAND. Pasintjare ĉiuj LEAoj ricevis kaj pristudis la statutojn de E.N. por eventuala akcepto sine de la LEA-komitato. Montriĝas ke tiu akcepto ne povas efektiviĝi ĉar ne ĉiuj LEAoj konsentas. Kamaradino Jo van Hulst informis pri kunveno inter SAT-membroj kiu okazos dum la FAULHABER semajnfino de la 4a ĝis la 6ŭ de oktobro de 1996 en la konferencejo Mennorodo en Elspeet.

La LEA-komitato havis interesajn kontaktojn kun Jacques Schram el Antverpeno, kaj konsciis ke li havas la kapablecon starigi la SAT-grupon.

LEA en Italio. Ĵus antaŭ la kongreso la LEA komitato ricevis leteron de tiu nova asocio kiu informas pri la baldaŭan oficialan agnoskon de la Gotenburga Konvencio, dum la ĝenerala kunveno de siaj membroj en aŭtuno 1996.

Ĉe la fino de la kunveno ĉiuj akordiĝis por helpi SATon en la reeldono de Plena Vortaro. Tri kvaronoj el la enkasa mono estos prunte donitaj.

Tutkoraj salutojn,

Guy Cavalier,

Sekretario de la LEA komitato.

| Kajero 32ª | En PDF (paĝo 4ª) | Kajeroj |