Tarde
Mi venos tarde,
mi volas ĝui l' nokton, plejan mion. De universo
Bulvarde
sin banu mia korpo
sub volbo stelo-fola
per la magi' de freŝa nokto frua.
Horo dekdua.
El strat-lanternoj sinkas
surkapen lum-pulvoro.
Ĉe l' foro
hundaro bojas,
dum mi alvojas
al vi paŝo-post-paŝe
sub ĉiel-ark' el estingitaj sonoj,
ebria
je nokt-aromoj,
via,
kun dezir-mar' frapanta en la ventro.
Mi venos tarde,
ĉe la momento, kiam,
tra lumoj kaj tra ombroj,
la brustoj iĝas nestoj de kolomboj
en flugilad' senorda,
kiam esperoj hajlas,
kiam spiraĵoj fajras,
kaj l' korpoj estas nodoj de planedoj,
la haŭtoj, konduktiloj de tremetoj,
la vejnoj, kaŝaj dratoj de delicoj,
la lipoj flagras arde,
Tarde
mi venos min elverŝi via-kosmen.
Kaj post ol la anheloj,
plenbuŝoj da plezuroj,
diksŝiros silent-retojn sendefendajn,
kaj post ol mil susuroj
modulos pene vortojn nedirendajn,
post ol la seksoj preĝos
sennombrajn litaniojn intermite,
en punkton,
punton,
puton
kaj absolutan mondon transformite,
post ol la gazoj brumaj,
plumaj,
de universo el envultaj veroj
descendos koton-floke
tapeti niajn haŭtojn per prujneroj,
inter littukoj ĝue dissolvitajn,
kaj via okul-paro... kaj la mia
ekbrilos laŭ scintilo harmonia,
elglitos nia nokto tra la pordoj,
kaj pac-akordojn
la koko kokerikos
en frua maten-horo,
ke dormu nian dormon la aŭroro.
Miguel Fernández Martín.