Redaktore

Paroloj, Opinioj, Konceptoj

Unu el la plej agrablaj viveroj de nia restado en Sant Cugat, kie okazis la ĉi-jara asembleo de Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj (HALE), estis vesperiĝo, kiam jam proksima librola rendevua horo, kelkaj el ni, membroj de HALE venintaj el la plej apartaj regionoj de la iberiaj teritorioj, kovnersaciis pri la historia momento, kiun la homaro travivis post la renversiĝo de la Berlin-muro, kiel simbolo de disfalo de tiranaj reĝimoj. Temis pri unu el tiuj anonimaj minutoj, kiuj fariĝas neforgeseblaj: friska la brizeto kaj trankviliga la etoso nin karesanta kaj invitanta al serena kolokvo... Kaj, neeviteble, la konversacio ŝprucis kaj konkretiĝis pri la "socialisma sperto" ĵus travivitra en la orient-eŭropaj landoj... Kelkajn el tiuj paroloj, opinioj kaj konceptoj, ĉar spegulantaj interesajn socipolitikajn vidpunktojn, jen ni place prezentas al niaj legantoj.

Ne, neniu el ni ĝojis pro la fiasko de proletara sperto (kvankam multaj el ni arde batalis kaj ofte sopiris al tiu fiasko, dum ĝi minacis la homajn liberojn). Tute kontraŭe, ni bedaŭris la nesukceson de laborista provo, dum ni kredis ĝin interesa progresema projekto celanta socion pli justan kaj liberan por la laboristaro. malfeliĉe, tiu iluzio ne multe daŭris, kaj iom post iom sub pretekstoj tute ne pravigeblaj, la tiel nomataj "proletaraj landoj" fariĝis en la realo policaj ŝtatoj, abomena karcero de homoj sen iaj ajn rajto kaj libero.

Sendube, estas ankoraŭ tre frue por eltiri definitivajn konkludojn el tiuj densaj historiaj horoj, plenaj de socipolitika signifo, kiuj envolvis la lastajn indikitajn eventojn. Frue kaj malfacile estas opinii pri la kaŭzoj de la nesukceso de ĉi tiu socipolitika sperto, tamen ja plej simplas indiki certajn evidentaĵojn de ĉiuj agnoskitajn, escepte de la eternaj fanatikuloj, kiujn ni ĉi-sube mencias:

Fiaskis la blinda interpreto de la Marks-teorioj fare de la politikaj gvidantoj, kiuj faris el teorioj dogmojn netuŝeblajn, sen atenti, ke eĉ la plej perfektaj idearoj estas korekteblaj de la vivo kaj de la forpaso de la tempo. Kiam Lenin dum unu el la unuaj komunistaj kongresoj anoncis: "ke kiam la vojo trairota ne estas klara, oni devas nepre reveni al la principoj", tio, kion li fakte proklamis , estis religia agadprincipo, la dogmiĝo de la idearo de la partio, laneŝanĝebleco de eventualaj eraroj, resume la rigideco de politiko sensolva, sen futuro!

Fiaskis la malhumana politiko de nekontestebla povo; la fera disciplino aplikata al ĉiuj civitanoj, eĉ al nemembroj de la partio, absolute senhelpaj antaŭ ĉiupova ŝtato; la perdo de la intima privateco de la individuo, ne nur subpremata de maljusta leĝareo sed spionata de ŝtata polico, kaj ofte eĉ de la najbaroj mem. (Ankoraŭ mi rememoras mian viziton al orient-eŭropa esperantisto, kiu dolore konsilis min iri al la policejo kaj deklari mian loĝadon ĉe li, ĉar la "deĵoranta ulo de la domo sendube jam informis la policon pri tiu cirkonstanco") Absolute netolerebla, kamaradoj!

Fiaskis la aplikado de politiko, kiu ignoris la laboristan popolon, ne respektema pri la fundamentaj homaj rajtoj de la individuo, kontraŭa al la liberpensado, al la liberesprimado, al la liberedukado, al la rajto de ĉiu homo al sia propra kulturo, eraro kiu favoris la kovadon de radikalaj naciismoj, kies fakturon la socio jam pagas kaj ankoraŭ altkoste  pagos. Resume, fiaskis la tiel nomita diktaturo de la popolo, ĉar ne apartenas al la popolo reĝimo, kiu forprenas ĝian suverenan rajton libere elekti idearon, homojn kaj partion por sia memregado. Teorie, la granda eraro de tiu ĉi "socialisma sperto" estis la persista celo de la regantaj burokratoj por anstataŭigi la spontanan vivon per doktrino rigida el kazerno kaj per malhumana socipolitika agadsistemo. la ideologioj indikas la celojn. La popoloj, ĉiam pragmataj, decidas.

La kolokvo finiĝis nur, kiam la asembleo devis komenci. Ankoraŭ la plej revemaj konversaciantoj volus plilongigi la temon: kiu estas ja la defio de nia epoko? Kiun novan vojon devos trairi la laboristaro? Ĉu sufiĉos la strebado de la laboristoj al la homaj rajtoj kaj democratio? Mi esperas, ke en "Kajeroj" aperos iom post iom la opinioj de niaj legantoj...

Sur la firmamento palpebrumis la unuaj steloj...

La Redakcio


Kajero 8ª ~ En PDF (paĝo 3ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo