Lirikaj paĝoj


Pri la angor'sonora

Angore,
angore fora.
                 Fore
de la nektar' amora,
skvare,
odoras mi dolorojn
                            kaj amarojn.
Min mare
erodas la stertoroj
de niaj amo-jaroj.
Kaj rore
la rememoroj
elrodas mian koron,
m in forvoras.
Langvore
la vesper-horoj
korodas mian ploron,
min traboras.
Kaj la aŭror' purpura
terure kaj terore
kolorojn akaparas,
dum mi, angoro pura
obskure kaj angore,
ho ve!, angore, fore
                              de vi
ljutodolore,
rore,
plore,
        skvare,
        mare
        kaj amare
vin avaras.

Miguel Fernández Martín
*****              ******             ******

Noto de la Redakcio.- Konsternite ni rimarkis post la apero de la 7ª numero de "Kajeroj" plurajn komposterarojn en ĝi. Speciale bedaŭrindas tiuj okazintaj en la poemo "UNIKA AMO" de nia ŝatata k-do Miguel Fernandez. Eraro en poemo estas duoble bedaŭrinda, ĉar, krom la perdo de signifo, aldoniĝas la perdo de ritmo. Kiel grandparte el vi sendube jam konstatis, la aludita poemo konsistas el ses okversaj grupoj, kaj la kompostisto forŝtelis unu verson en la kvara kaj  alian en la sesa. La 4ª grupo kompleta devas diri:

Vi,
ho akvo,
basena akvo    (tiu ĉi verso malaperis)
stompita virin-bildo,
ondanta revo fine fakta!,
min vokis al la plej perfekta amo,
al la plej dolĉa kuplo sube de la luno,
al la krozad' plej karna sur volupto-ŝip sen rudro.
            sama eraro okzis en la 6ª grupo, kiu fakte devas diri:
Mi,
ho akvo,
amata akvo! (Malaperis tiu ĉi verso)
vin kovris per viv-roso
inter flust rado kolumbum
laŭ la iro-reven' konstelcia,
kunligis milojn da jar-ĉenetoj kaj neebloj
en la eterna horo de la plej unika amo.
(MI PETAS SENKULPIGON!)

Kajero 8ª ~ En PDF (paĝo 21ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo