Mia amiko
Galopis, galopis mia ĉevalo
tra naŭ vilaĝoj al la deka
kaj flirtiĝis ĝia kolhararo
l mia junulino kara.
La distanco degeliĝis kiel glaciaĵo.
La dorson ondomovan mi elprovis
kaj fajrantaj hufoj kiel fabelaĵo
la koron junulinan kaptis.
Vi kun ventegoj konkuris,
ne haltigis vian galopegon la bariloj.
La okuloj saĝaj la distancojn trinkis
kaj satigis la soifon al vastaĵoj.
Ho, lliĝis tio jam en sonĝo kara
l' epoko aroganta kaj kaprica
por vi senkore ekregis
kaj mian trezoron do forrabis.
Jam via heno ne alvokas,
ne akiras mi vian ravimpeton;
vi kolharar' ne kuraĝigas,
ne karesas la rajdanto vian kapon.
Reeĥigas via nomo-legendo.
La nepo mia ĝoje vin vivigos
en la silentiga stalo kaj kamparo...
La hufofero de l' feliĉo esperigas.
Bulgario
NR. Nejkov