La unuaj hispanaj esperantistoj.
Kun
evidenta plezuro mi legis en la 142 numero de la organo de la Valladolida
Esperanta Grupo kelkajn komentojn pri la naskiĝloko de la unuaj hispanaj
esperantistoj: S-ro Joaquín de Arce Bodega kaj José Rodríguez Huertas,
faritajn de la direktoro de la Hispana Esperanta Muzeo en Sant Pau d'
Ordal, nia bona amiko Lluis Hernández Izal.
Por kompletigi tiujn komentojn kaj la parton de la publikigita
"Antaŭparolo" al la Gramatiko (1890) de Rodríguez Huertas verkita de la
aŭtoro mem, mi aldonas jenajn precizigojn pri la temo:
- En ĉiuj dokumentoj kiujn mi legis pri la
fondinto de la unua Esperantista Grupo en Hispanio (1891), ankaŭ verkinto
de la unua lernolibro (1890), José Rodríguez Huertas aperas kiel Malagano;
tamen mi ankoraŭ ne povas dokumente certigi tion. Estas vere ke li,
dum longa tempo loĝis en Malago.
-
Oni ne povas diri la samon pri la unua
hispana esperantisto, S-ro Joaquín de Arce Bodega, ĉar en mia arkivo estas
fotokopio de la baptodokumento de Don Joaquín: Li naskiĝis la 21an de
Novembro 1845, kaj liaj gepatroj estis José de Arce kaj María Braulia de
la Bodega. Li estis baptita la 23an de la sama monato kaj jaro
de sia naskiĝo, en la preĝejo "Santa María", de Barrena de Ciervo,
juĝo-distrikto de Entrambasaguas, provinco Santander.
-
En alia oficiala dokumento (ankaŭ en mia
arkivo) ĝuste en la petskribo de S-ro Arce Bodega al la Prezidanto de la
Senato, por okupi postenon kiel helpanto-oficisto en la Sekretariejo de la
menciita institucio -tiun postenon li efective okupis antaŭ ol fariĝi
ĉefbibliotekisto- oni konfirmas la diritan naskiĝlokon. En tiu sama
dokumento oni povas legi, ke la subskribinto de la petskribo, t.e. S-ro de
Arce Bodega, havis la Abiturientan priartan titolon de Teologia Fakultato,
kaj ankaŭ pri liaj plenaj studoj kiel Licenciulo pri Filozofio kaj
Beletro. Do, la duboj pri la naskiĝloko de S-ro Joaquín Clemente de Arce
Bodega restas definitive forigitaj, kiel mi povas atesti.
En mia opinio estas grave, ke de tempo al tempo, ni, esperantistoj,
okupiĝu pri la historio de ia propra Movado, iu, ĉar jarcenta, ju pli da
tempo forpasos, des pli da malfacilaĵoj prezentos en priesploraj taskoj.
Mi dankas al S--ro Hernández Izal pro lia artikolo, kiu donis al mi la
ŝancon post la publikigo de mia verko "Analoj" pri ĉi temo, eniri denove
en la problemojn de la prihistoriaj laboroj kaj, kial ne?, profiti la
cirkonstancon instigi studemulojn kaj fakulojn enprofundiĝi en ĉi tiujn
temojn, ĉiam speciale pasiigajn.
A.M.B.