Lingvo

Kiu kripligis la Kecalon?

kecaloEn sia artikolo "La U-hoko", Bertilo Wennergren atakas lingvan fenomenon en Esperanto, kiun li nomas "la ĝŭo-kŭoismo" (1). Inter la vortoj kaj propraj nomoj, kiujn BW aprobas kiel ekzemplojn de la "gvo-kvo-ismo" estas la substantivo "kvezalo". Ke li inkludis ĝuste tiun vorton en sia listo evidentigas, ke li ne ekzamenis la demandon pri asimilado de hispanlingvaj etimoj en Esperanto sufiĉe profunde. Pro tro da zeloteco konvinki aliajn, ke la prononco "ĝŭ/kŭ" ne estas uzenda en Esperanto, BW montras, ke li ne komprenas la funkcion de la litero "u" inter g/q kaj e/i en la hispanaj ortografio kaj fonetiko.

Inter la vortoj listigitaj de BW por apogi sian tezon, pluraj estis formitaj surbaze de hispanlingvaj etimoj, sed ne ĉiuj apartenas al la sama kategorio. Tion ne konstatis BW, kaj same eraris ankaŭ aliaj esperantistoj, kiuj en diversaj tempoj kaj lokoj asimilis tiujn hispanajn vortojn kaj proprajn nomojn. La rezulto estas la kaoso, kiu nun ekzistas sur tiu tereno de la Esperanto leksiko. Mi ekzamenis ne nur la "kvo/kŭo -gvo/gŭo"- demandon sed la problemojn rilatantajn al ĉiuj aspektoj de la hispanlingvaj fonetiko kaj ortografio, por provi starigi gvidliniojn aŭ principojn ebligantajn sisteman kaj racian esperantigon (2). Ankaŭ en la Akademio de Esperanto mi argumentis por simila traktado de leksika materialo devenanta de aliaj etnolingvoj, sed ĝis nun mi ne ricevis kuraĝigan apogon favore al tiu esplorado. Sekve, nekonsekvenca vortformado persistos en la dua jarcento de nia lingvo, ĉar ne estas iu maniero malhelpi kaprican esperantigon laŭ la bontrovo de aŭtoroj kaj redakcianoj.

Ni revenu al la kecalo. Ĝi estas la nomo de unu el plej belaj birdoj en la mondo pro sia gracia longvosto. En legendoj de la indianoj de Mezameriko ĝi estas  nomata "birdo de libereco" kaj pro tio ĝi fariĝis la nacia birdo de Gŭatemalo. En la blazono ĝi sidas sur skribulaĵo portanta la daton de sendependeco de la lando. La hispana nomo de la birdo, quetzal, estas ankaŭ la nomo de la monunuo de Gŭatemalo. La nahúatla vorto quezalli signifas multvaloran plumon.

Bedaŭrinde, iu kripligis la nomon de tiu birdo en Esperanto, kun la rezulto, ke ĝi ricevis la orelagacan kaj okuldolorigan formon "kvezalo", kiu estas registrita en la Suplementode Plena Ilustrita Vortaro (PIVS) kaj troviĝas ankaŭ en la artikolo de BW, citita ĉi-supre. Kiel povis okazi tiu leksikografia atenco kontraŭ la birdo, kies ĝusta nomo aperis en PIV kaj ankaŭ en pli frue eldonitaj Esperanto-vortaroj? Jen la dokumentaĵo.

  1. Grand Dictionnaire Espéranto-Français (G. Waringhien, 1957).
  2. Esperanto-Bulgara Vortaro (Sarafov kaj aliaj, 1963).
  3. Lexicón Sopena (Paluzie-Borrell, 1967).
  4. Plena Ilustrita Vortaro (1970).

Plue, "kecalo" kiel la nomo de la monunuo de Gŭatemalo estas uzata en Poŝtatlaso de la Mondo (1971) kaj en Praktika Poŝkalendaro , publikigita ĉiujare de la magazino Monato.

La anstataŭanta formo "kvezalo", registrita en la Suplemento de PIV (1987) ne estas pravigebla fonetike. La hispana ortografio montras, ke la nomo devenas de la nahŭatla lingvo de Mezameriko. La unua silabo que estas prononcata ke. La funkcio de la litero "u" en la hispana ortografio  estas konservi la velaran sonon de la unua konsonanto antaŭ "e". (Antaŭ la vokaloj "a", "o" kaj "u" la litero "c" estas uzata anstataŭ "qu".) Nesciante tiun regulon, multaj homoj prononcas que kaj ankaŭ qui kiel "kŭe/kve" kaj "kŭi/kvi" respektive. En Esperanto la "v" sono estis altrudita al jenaj tri pli fruaj formoj: Torkvemado (Torquemada), pulkvo (pulque). Kvito (Quito). En PIV la du propraj nomoj havas la ĝustan formojn "Torkemado" kaj "Kito", dum la meksika drinkaĵo estis plisimpligita al "pulko" anstataŭ la ĝusta "pulkeo".

La dua silabo, kiu portas la akcenton en la hispana vorto quetzal, enhavas la literon "z", kiu en Hispanameriko estas prononcata kiel "s", ne kiel "z". Sekve, la sola ĝusta maniero esperantigi quetzal estas per "kecalo", ĉar que="ke" kaj tz="ts". "Kvezalo" estas kripligita abomenindaĵo!

Notoj.-
  1. Bertilo Wennergren. La U-hoko. Literatura Foiro. 1989, aprilo. 118: 8-12.
  2. Bernard Golden. Principoj por la esperantigo de hispanlingvaj vortoj kaj propraj nomoj. Pĝ, 235-257 en Serta Gratvlatoria in honorem Juan Régulo. Vol II: Esperantismo. La Laguna: Universidad de La Laguna; 1987. 790 pĝ. Vd.  nº6.2.4.

Bernard Golden.     


Kajero 8ª ~ En PDF (paĝo 17ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo