PDF formato
Gazetoteko Lanti
(Kreita la 14an de decembro de 2003)
Bonvenigo

Ateismo Bulteno de la Hispana Esperanto Federacio Gazeto Andaluzio
La Juna vivo
La Gazeto
Kajeroj el la Sudo,la bulteno de la Hispanaj Asocio de Laboristoj Esperantistaj
Ankaŭ en html-a formato
Komputila Rondo Liberpenso, la sendependa atea magazino.
La migranto Bulteno de la Muzika Esperanto Ligo, MEL
Monate ĉe vi Nia Vocxo, bulteno de MEL
Norda Prismo La Suno Hispana Popola Fronto, magazino maldekstra dummilita
Sekso kaj Egaleco de Ana Brennan Sennacieca Revujo, jaro 1975
La juna Penso, junulfako de SAT Tutmonda Esperanto Jurnalista Asocio
Aliaj magazinoj raraj


Saluto kaj bonvenigo

Bonvenigata vi estu en nian Gazetotekon!

Gazekoteko estas loko, kie oni trovas magazinojn kaj aliajn periodaĵojn, kiuj jam estis publikigitaj, kaj ne plu estas atingeblaj.

Mi estas esperantisto de antaŭ kvardek kvin jaroj, kaj mi ĉiam trovis komplika kaj multekosta la taskon trovi magazinojn por legi en Esperanto. Aliflanke, mi trovis, ke multaj esperantistoj havas multajn librojn kaj magazinojn, kiujn ili multe valoras kaj kolektas dum tuta longa vivo, kaj kiam ili bedaŭrinde mortas, gefiloj kaj edzino ne valoras ilin tre multe, do ili disdonas al aliaj esperantistoj, aŭ ili rekte forĵetas ilin en rubujon. Bedaŭrinde, la dua estas multe pli ofta afero ol la unua. Tiucele, antaŭ kelkaj jaroj, mi legis interesan proponon de Nikolao Ŝil , petante esperantistojn donaci dum ke ili ankoraŭ vivas, librojn al aliaj pli junaj esperantistoj aŭ al esperantaj organizoj, kiel HALE aŭ HEF, tiujn librojn, kiujn ili ne plu uzas multe. Tio estas dezirinda, kaj mi scias, ke kelkaj el ni faras tion.

Sed estas aliaj solvoj. Martin Weichert, Donald Harlow, kaj aliaj, elpensis revolucian manieron donaci kaj samtempe konservi librojn: li fondis elektronikan, interretan libraron, kies librojn oni povas konsulti kaj ekposedi per interreto. Se esperantisto havas valoran raraĵon en Esperanto, nepre sendi kopion al li, por ke li povu meti per interreto je la dispono de ni ĉiuj. Oni povis vidi tian interesan paĝon je http://www.math.chalmers.se/~martinw/esperanto/bibl/ kaj http://www.webcom.com/~donh/don/don.html , kvankam mi bedaŭras esti konstatinte. ke ili ne plu funkcias..

Mi redaktas gazeton de antaŭ 1996, la bultenon de la Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj, Kajeroj el la Sudo . Mi multe valoras mian taskon, kaj ankaŭ, sekve, tiun de aliaj redaktoroj de magazinoj en Esperanto. Mi pensis, ke estas domaĝe, ke post kelkaj jaroj, la cent aŭ ducent —aŭ kvin mil— ekzempleroj, kiujn oni faras de ĉiu numero, perdiĝis kaj estas perditaj en rubujoj dise en la mondo. Kiel malebligi tiun obskuran destinon al la frukto de nia laboro?

Nu, Interreto ebligas al ni fari tion, ke oni virtualigu ĉiun numeron de magazino esperanta, tiel, ke ĝi povas esti dissendata tra la tuta mondo per tre malmulte da mono. Tiucele, mi lernis konverti la magazinon al formato PDF (portebla data formato), kaj meti ĝin en loko de interreto. Mi ne neas, ke mi havis praktikajn problemojn, ĉefe pro tio, ke la rezultantaj dokumentoj estis tro grandaj, sed finfine mi solvis ilin, kaj nun mi fiere povas komuniki la mondon, ke la Gazetoteko Lanti jam malfermis siajn virtualajn pordojn . Kaj ĝi faras tion kadre de la 1-a Virtuala Kongreso de Esperanto , la 3-a Kongreso de HALE , kiu okazas de Murcio —ne plu en — por la tuta mondo, kaj finos la venontan 15-an de decembro, la 144-a Tago de Zamenhof . Estu ambaŭ aferoj omaĝo al nia majstro.

Por vidi ajnan numeron de Kajeroj el la Sudo Boletin' , oni nur devas klaki la bildon aŭ ligon koncernan.

Notu, ke la 6-an de januaro de 2004 aperis la 3-an volumon de nia Gazetoteko, dediĉita al monata informilo redaktata de Lupe Sanz, Nia Voĉo .

Tiu ĉi iniciato mia estas mia respondo al la pledo de Nikolao Ŝil. Mi esperas, ke oni helpu min pri tio, per sendado via de malnovaj magazinoj, aŭ almenaŭ legado via de tio, kion ni jam enretigis.

Bonan legadon!

Elkore kaj ellabore,

Jesuo de las Heras,
zorganto pri la Gazetoteko Lanti.

Vizitoj: Powered by counter.bloke.com de la 14-a de decembro de 2003.