Sekso kaj Egaleco
1979 Numero 0-a
1980 1-a, Januaro 2-a, aprilo 3-a, julio
Suplemento
4-a, oktobro
1981 5-a, Januaro 6-a, aprilo 07, julio 08, Oktobro
1982 09, Januaro 10, Aprilo
1983
1984
1985 11, Januaro 12, Aprilo
1986 13, Februaro 14, Oktobro
1987 15, Aŭgusto Laste datumigita je la 2-a de
aŭgusto de 2009 je la 12:12-a horo
1988 16, Januaro
Reiru
Anna LÖWENSTEIN estas konata esperantistino. Ŝi naskiĝis en Britio en 1951. Dum la sepdekaj jaroj ŝi laboris en la centra oficejo de UEA kaj fondis la feminisman revuon Sekso kaj egaleco. Ŝia plej konata verko estas La Ŝtona Urbo, historia romano, kiu aperis kaj en Esperanto kaj en la angla. Ĝi parolas pri kelta sklavino, kiu estas portata al antikva Romio. Ĝi estis tre aklamita en la Esperanto-movado. En 2006 ŝi tradukis en Esperanton la humuran libron Ksenofobia gvidlibro al la italoj, kaj en 2007 ŝi redaktis la libreton Rusoj loĝas en Rusujo kun kontribuoj de 17 esperantistoj pri landonomoj en Esperanto. Fine de 2008 aperis ĉe Flandra Esperanto-Ligo en la Serio Stafeto ŝia originala verko Morto de Artisto. Ankaŭ tiu romano, same kiel La Ŝtona Urbo, rakontas pri historio en la malnova Romo. Ŝia plej nova verko estas libreto Konciza klarigo pri la landonomoj (2009), en kiu ŝi klarigas, kiel funkcias la du-kategoria sistemo de landonomoj en Esperanto, kaj donas kompletan liston de landoj kaj landanoj laŭ la rekomendo de la Akademio de Esperanto en ĝiaj Oficialaj informoj (n-ro 11, 2009). Nuntempe, Anna vivas en Italio kun sia edzo Renato Corsetti, prezidinto de UEA, kaj havas du filojn, ambaŭ denaskaj esperantistoj. Ŝi estas ankaŭ membro de la Akademio de Esperanto.