Konfesinde estas, ke tiu ĉi ideo ne estas mia, sed mi opinias ĝin taŭga kaj proponenda al la membraro, kiu juĝos kaj poste reagos laŭplaĉe.
Estas bedaŭrinda fakto, ke multaj kamaradoj loĝas izolitaj aŭ ne havas familianojn scipovantajn Esperanton. Tio ĉi okazigas, ke ties bibliotekoj ofte finas sian vivon en mansardo, brokantejo aŭ eĉ foje en rubujo. En Esperantio, kie ofte mankas rimedoj por eldonado aŭ, al individuoj, mono por aĉeti librojn, tio estas nepardoninda peko. Al novaj gekamaradoj ne eblas legi en Esperanto bonajn verkojn kiuj jam elĉerpiĝis kaj ne estas reeldoneblaj.
La propono estas jena:
Nu, oni povas diskuti tiun ĉi proponon, forstreki aŭ aldoni ion. Eble estus bone ne doni la taskon al la libroservo, sed starigi specialan servon. Atendataj estas la reagoj.
Januare de 99-a,
la respondeculo de la Libroservo