Unu. Du. Tri. Kvar. Kvin. Ses. |
Je 1828 Fernando Sor publikigis sian verkon 31-an, kiu estas serio da pecoj facilaj por gitaro, kiujn li verkis por siaj lernantoj. Fakte ili estas multe pli facilaj ol tiuj studoj en verkoj 6-a kaj 29-a. Tamen, la lernantoj trovis ilin tro malfacilaj, kaj li verkis sian verkon 35-an, kiu konsistas el studoj pli facilaj ol tiuj du verkoj.
La verko 43-a estas ses tre facilaj bagateloj, titolitaj Miaj ĝenoj. Ses malgravaĵoj por gitaro, komponitaj por tiuj, kiuj volos ilin. Verko 44-a estas kolekto da tre facilaj pecoj por komencantoj, ankaŭ. Verko 45-a estas titolita Ni vidu, ĉu estas tio ĉi. Ses pecetoj facilaj por gitaro, kies celo estas gvidi grade al tio, kion oni konsentas nomi malfacileco, komponitaj por tiuj, kiuj estas plej malpaciencaj. Ĉe sia verko 48, estas enkonduko, per kiu la aŭtoro diras, ke la verkon oni petis al li jam en la jaro 1814, sed li ne volis verki ĝin tiam. Oni repetis al li kiam li iris al Rusio en 1926, kaj tiu fojon li provis ĝin per sia verko 45, Ni vidu..., sed oni diris al li, ke la verkoj ĝis numero 45-a havis tro da notoj en la baso, kiun oni ne povis ludi per malfermataj kordoj, kaj ili havis tro da multaj partoj. Verkon 51-an li nomas Finfine!, ĉar oni diris al li, ke tiu verko ne ŝajnas de li, pro ĝia facileco. Per tiu serio da verkoj, oni opinias, ke Fernando Sor volis ridindigi la kutimon siatempan verki tro facilajn verkojn por kontentigi sciulojn kaj amatoristoj pri gitaro, kiuj multe ŝatis facilegajn verkojn de Ĝuljani kaj Karcasi. |
Unu | Du | Tri | Kvar | Kvin | Ses | Galopo |
Unu | Du | Tri | Kvar | Kvin |
Ses | Sep | Ok | Naŭ | Dek |
Dek unu | Dek du | Dek tri | Dek kvar | Dek kvin |
Dek ses | Dek sep | Dek ok | Dek naŭ | Dudek |
Dudek unu | Dudek du | Dudek tri | Dudek kvar | Dudek kvin |
Ĉi tiu verko estas tre grava, laŭ mia kompreno, ĉar ĝi plenumas du kutime nekongruajn aferojn: tiuj, kiuj dezirante lerni ludi la gitaron, nur celas nebrilan rezulton, trovos, ke je la duono de la lecionaro, sia progreso estis kontraŭ malmulte da elspezo. Aliflanke, ili ne portas la lernanton malproksime de la deca maniero lerni por daŭrigi la bonan studon de la instrumento, pro tio, ke la principoj de plenumo gitara, kiuj formas la bazon tian, kia povas esti pli komplika. Se oni volas, oni povas daŭrigi sen la bezono mallerni ion ajn por trovi decan punkton de eliro.
Oni povus diri, ke tiu ĉi verko devus esti parto de pli granda verko, kiu celas lernigi la ludon de gitaro. Tamen, mia konscio malpermesas al mi agi tiel: tiu, kiu volas instrui la gitaron -tiel diri- maŝine, ne bezonas aĉeti multekostan libron. Kaj mi povas aldoni, ke eĉ tiel oni povas uzi ekzemplojn facile ludatajn, kiuj flatas la orelon, kaj kiuj ne bezonas tekston, kaj kiuj, laŭ mi, konsistigas la veran metodon.
La ses unuaj ekzercoj celas nenion pli ol helpi trovi la ĝustan lokon, kie oni devas produkti ilin. Tamen, se oni sekvas la indikatan fingrumadon, kaj se oni zorgas pri ne levi ĉiun fingron ĝis kiam oni legas, ke ĝi devas iri al alia loko, aŭ ke la kordon, kiun ĝi premas, devas soni libere, oni ekhavos la kutimon uzi bone la maldesktran manon, sen esti rimarkinta la procezon.
Tiujn lecionojn, kies movon oni ne indikas klare, oni devas studi malrapide, plirapidigante ilin laŭ la grado de konforto de la lernanto.
Londono, 1837
Fernando Sor