Kvankam tiun ĉi pecon Napoleón Coste aranĝis kaj publikigis —sen rearanĝa notico— en la 1870-oj, S-o Matanya Ophee trovis originalan kopion ĉe la Biblioteko de la Kongreso, en Usono; kaj ankaŭ S-ro Brian Jeffery trovis la alian ekzistantan kopion ĉe la kolekto de Robert Spencer, en Londono. Mi uzis ĉi-tiun por ludi por vi. Se vi volas havi partituron por ludi vi mem, skribu al Eldonoj Tekla, en Londono. Se oni deziras aŭskulti orĥestran version, jen tiu mia.
Tiamaj geaŭskultantoj diris, ke nur nur malofte ili povis ludi la pecon seninterrompe: la artistoj haltis por aŭskulti unu al la alia!
Tamen, nun vi havas la eblecon aŭskulti ambaŭ partojn seninterrompe. Se vi ŝatas la ludon, bonvolu sendi mesaĝon al mi. Gravas, ke mi scias, ke mia laboro pri tiuj belegaj pecoj estas fruktodona!