Kursoj facilaj (kaj senpagaj) pri Esperanto en la hispana
Esperanto en 24 paĝoj Perfraza Metodo Esperanto en 4 folioj
Aliaj kursoj: Curso del idioma internacional, Nuevo método kaj PMEG

Léeme en español

Koverto de Esperanto en 24 pagxoj.Klaku por elsxuti gxin.

Kursoj de Esperanto

La 30-an de decembro de 2004, pseŭdonoma esperantisto Todolmundo retmesaĝis al mi, dirante, ke estus bone, ke mi aldonu gramatikojn en nian gazetotekon. Eĉ se temas pri libro, ne pri gazeto, estas vere, ke kelkaj gramatikoj de Esperanto estas tre malgrandaj, kaj sekve, oni povas disponigi al komencantaj esperantistoj kvazaŭ ili estu gazetoj. Sekve, mi kreis apartan dosierejon en la Gazetoteko Lanti, kie oni trovos tiujn simplajn sed utilajn gramatikojn.

Unue vi trovas ĉi tie la gramatiko de Todolmundo sendita al mi, Esperanto en dudekkvar paĝoj, kaj la gramatiko Perfraza Metodo. Mi esperas, ke ili estos utilaj al gvidantoj de kursoj de Esperanto, ĉar ili estas printeblaj en alktkvalito.

La Perfraza Metodo de Francisco Zaragoza.Klaku por elsxuti gxin.

La Perfraza Metodo estis verkita kaj publikigita de Francisco Zaragoza kun la helpo de multaj esperantistoj de Alikanto kaj Mursjo ĉirkaŭ la jaro 1970. Nia kormemora amiko Jozefo María Bernabeŭ Franco instruis perletere Esperanton uzante tiun ĉi libron: li sendis unue la libron, kaj la lernantoj sendis al li la ekzercojn de ĉiu leciono. Poste, li korektis ilin kaj sendis al la lernantoj. Li faris tion dum kelkaj jaroj en Hispanio. Hodiaŭ ni havas pli bonan rimedon, la interreto, kaj ni povas sekve meti tiun libron ĉi tie, por ke interesantojn pri Esperanto de la tuta mondo, kiu komprenas la hispanan, povas elŝuti la libron, kaj fari la ekzercojn kaj sendi al ni. Tiucele, mi petas helpon de sindonaj esperantistoj, kiuj voluntulos kiel instruistoj perleteraj. La laboro ne estos multa: sufiĉas korekti la ekzercojn kaj resendi al la geleranantoj.

Fine, mi fieras prezenti juveleton, kiun mi mem pretigis je 1996 el origina kurso verkita de mia amiko D-ro Ludoviko Pérez Óvilo en kvar modestaj folioj, kiu enhavas ĉion, kion --laŭ li-- devas koni homo por bone paroli Esperanton. Lia ideo estas tute prava ankoraŭ: endas, ke oni komencu paroli, kaj per klara kono de la gramatiko, oni ja povas komenci uzi la lingvon. Mi nur poluris iomete kelkajn frazojn, kaj enkomputiligis kaj enretigis la tuton antaŭ kelkaj jaroj en la paĝo Esperanto Hispanio. Kaj nun mi aldonas ĝin en ĉi tiu paĝo pri kursoj de Esperanto.

Sekve, esperantistoj, kiuj deziru perfektigi sian uzon de la lingvo, se ili opinias, ke iu el tiuj ĉi libroj povas helpi ilin, ne dubu elŝuti la libron, printi ĝin --se necese-- kaj sendi al mi la ekzercojn, por ke mi korektu ilin kaj mi resendos al ili. Uzante la elektronikan medion, estas pli facile fari tion per retmesaĝoj. :-)

Se vi deziras elŝuti la gramatikon Esperanto en 24 paĝoj, publikigita je 1977 de La Juna Penso, vi povas elŝuti ĝin klakante en ĉi tiu ligo.

Se vi deziras havi la Metodon Perfrazan, klaku ĉi tie.

Fine, se vi deziras elŝuti la 4 folian kurson, klaku la ligon ĉi tia.

Profitu kaj lernu. Se vi havas demandon, vi faru ilin en la kanalo #esperanto de Hispano, kie estas esperantistoj, kiuj helpos vin.

Se vi deziras demandi ion rekte al mi, jen mia retadreso: jesuo@ono.com
Noto.- Por pli profunda studado, oni uzu la kurson Esperanto, curso del idioma internacional, de Miguel Gutiérrez Adúriz, kaj por eĉ pli profunda studado, tiun de Fernando de Diego, Nuevo método de Esperanto para clases y autodidactas, eĉ se ili ne estas senpagaj. Oni mendu ilin de la Hispana Esperanto Federacio.
La gramatiko de Adúriz La libro de Fernando de Diego
Sed kiam vi jam estos komforta legante Esperanton, mi konsilegas vin studi la
Plenan Manlibron de Esperanta Gramatiko, kiu estas ankaŭ senpaga kaj tre bona.
Ekzistas ankaŭ tie versio en chm fomato (vindoza helpo), kiun vi povas meti en
diskedo kaj porti kun vi ĉiuloken. :-)
Jam vidite de esperantistoj.

Muziko: Danco slava, de Antonin Dvorak.