Redaktore:

Redaktore via... Bedaŭrinde mankis loko por la prelego de mi antaŭe promesita, La sindromo de Babel', kiun eble multaj el vi, legantoj, atendis legi. Mi inkluzivas, ĝialoke, longan raporton pri kongresoj esperantismaj, kiuj okazis dum la lasta somero. Difekto en tiu raporto estas, ke temas nur pri persona travivaĵo pri ili, do mia subjektiveco estas ĉie en ĝi. Ĉu tio estas vere virto aŭ malvirto, leganto mem juĝu. :-)

Mi dekomence vizitis la Baltajn Esperanto-Tagojn, eldono 37-an, kiu estis sufiĉe ĝuinda kaj interesa. Mi rekomendas la longan vojaĝon al Litovio _ venontjare estos en Riga, ĉefurbo de Letonio _ la 7-an de julio 2002. Poste, mi kongresumis en Nagykaniŝa, suda urbo de Hungario, kie ne ĉio iris glate, kiel vi vidos en paĝo 8-a. Alia kanto estis la 86-a Kongreso de Kroatio, kiun ni partoprenis en strato Vukovar de Zagrebo. Mi mem havis la bonŝancon akompani ĥoron da makedoninoj kaj japanino, kiuj kantis popolajn kantojn de tiuj etnoj. La aferon oni elsendis televide. Do, triumfo por Esperanto. La prezidanto de Kroatio mem estis ĉe ni kaj dediĉis vortojn kuraĝigajn pri nia afero, same kiel la Ministrino pri Edukado.

Gravas ankaŭ, ke ni relanĉis ATEOn, eĉ akre, kiel ni vidas en paĝo 10-a. En paĝo 11-a mi faras intervjuon al bela Esti Saban, de Tel Aviv, kiu vidigas rigardojn de normala homo izraela hodiaŭa; kaj en paĝo 14-a oni trovas la tekston de la unua Festparolado de Universala Kongreso en la 21-a jarcento, kiu tamen estas historia per si mem, per sia nova sento.

En paĝo 18-a vi trovos la kvaran ĉapitron de La Faraono, kaj en la 24-a estas la kritiko de Antonjo Marko Botelja pri Kontraŭglobigo de la Ekonomio. Lia unua paragrafo estas en la sama perspektivo kiel tiu de Martín Bustín, do mi ĝojas pro tio, ke mia agado kiel redaktoro de ĉi tiu magazino kontribuas, al tio, ke malnovaj amikoj denove reamikiĝu. Mi profitas tiun ĉi malinterkonsenton kun la publikiga politiko mia, por notigi al legantoj pri la danĝeroj esti maltoleremaj. Bedaŭrinde, faktoj pravigas min. Mi neniam sufĉe forte povas rekomendi, ke oni dialogu, diskutu eĉ disputu, kondiĉe, ke argumente, anstataŭ subpremu. Nun ni pagas, kaj plue pagos, sekvojn de terorismo senŝtata kaj terorismego ŝtatara, pro tio, ke oni ne ekvidas, kie la problemo vere kuŝas. Terorismo kerne ne havas nomon aŭ adjektivon. Ĝi fontas el konkretajn kaŭzojn, kaj sekve ĝi havas konkretajn solvojn. Kiu ajn ili ambaŭ estas, milito tute ne taŭgas por kuraci la malsanon, kiu kaŭzis la detruon de la Ĝemelaj Turoj. Nun ni vidas la tragike ridindigan spektaklon, kiujn tiuj donkiĥoteskaj gvidantoj de la libera mondo ofertas al ni, ĉasante gigantojn terorismajn, kiuj jam mortis. Dioj de venĝemo estas kruelaj kaj stultaj, kaj ili produktos mondan tragedion, ĉar morto estas la vera fabriko de teroristoj. Malebligi terorismon postulas ne perforton, sed cerbon kaj inteligenton. Varoj kiuj, laŭ tio, kion oni vidas, mankas pli kaj pli hodiaŭ, ĉefe ĉe registaroj...

En paĝo 26-a estas raporto pri la lasta esperantista kunveno jara en Gvardamaro de l' Segura, Alikanto, kaj ankaŭ pri la stato de la publikigo de la vortaro Hispana-Esperanto, Esperanto-hispana de Fernando de Diego.

Jesuo


Al antauxa artikoloAl Kovrilo ~ Al Informoj de la Prezidanto ~ Al sekvanta artikolo
Kajero 52 | Kajeroj | Esperanto Hispanio

Muziko: Promeno, en gitara versio.


Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton 11-an de novembro de 2001.