Parolas la Prezidanto

Informoj de la prezidanto

Estimataj Samideanoj!

Revolucio en UEA!

Ne estas eraro, estas la vero, en tiu ĉi momento en UEA ekzistas la revolucio kaj ĝi nomiĝas Renato Corsetti. Li diris en Kroatio Mi estas la Prezidanto ne de UEA, mi estas la Prezidanto de ĉiuj esperantistoj.

Tiuj ĉi vortoj estas la revolucio. La esperantistaro estas pli ol UEA, ili estas la popolo de Esperanto, ili estas la pagantoj de la organizaĵo de Esperanto, ili estas ĉio.

Kio estas UEA? UEA estas la plej forta organizaĵo, kiu ekzistas en Esperantujo, ĝi representas Esperantistaron antaŭ internacia organizaĵo, ĝi organizas bonajn kongresojn, ĝi donas bonan servojn al esperantistaro, kiel libroservon. La funkciuloj de UEA timas, ili rifuzas ke Renato estu la Prezidanto de la popolo de Esperanto. La funkciuloj forigas de UEA, marŝas Osmo, marŝas István, marsas...

Ili estas bonaj funkciuloj sed Renato povas esti sen bonaj apogantoj, kvankam ni havos en UEA malplenan povon.

Sed la popolo de Esperanto volas ŝanĝi UEAn, ili volas ke UEA ne, nur organizu bonan kongreson, ili volas ke UEA apogu Esperanton.

Renato diris, ke La Esperanto movado ne funkcias. Li pravas, ni devas apogi la revolucion en UEA, ni devas apogi Renaton ĉar ni ĉiuj volas, ke la Esperanto movado funkciu.

Kajeroj el la Sudo estas kun Renato, la Prezidanto de UEA. Kaj se en UEA ekzistas malplena povo ni devas apogi UEAn kaj Renaton.

La Revolucio en UEA kaj en la Esperanto movado komencas. Ĝis baldaŭ.

Johano Antono
Cabezos Martínez


Al legita artikoloAl Redaktoro ~ Al Faraono ~ Al legota artikolo

Kajero 52 | Kajeroj | Esperanto Hispanio ~ Al

Muziko: Saltarello, danco komponita de Vicenzo Galilei, patro de la fama sciencisto.


Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton,
10-an de novembro de 2001
.